Aldoni tradukojn al ReVo:

2talmud/o JED

talmudo

serĉi 'talmudo'
[talmud.0o]
[talmud.0o.JUD]
REL Kolekto de hebreaj leĝoj, kutimoj, tradicioj kaj opinioj kompilita de rabenoj dum la dua kaj tria jarcentoj: en la Talmudo […] estas dirite: danĝero forpelas sabaton [1]; [en] la tri urboj Mainz, Worms kaj Speyer […] estiĝis la plej gravaj talmudoskoloj de la okcidento [2]; li estas konata, studata kaj honorigata ĝis hodiaŭ sub la nomo Raŝi, aparte pro siaj komentoj de la torao kaj talmudo [3]; talmudistoj […] lernas parkere konkludojn kaj formulojn, kaj citadas ilin blinde [4].
1. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, ĉap. 2
2. Monato, Franz-Georg Rössler: Jerusalemo apud Rejno, 2014
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Jerusalemo apud Rejno, 2014
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
beloruse:
талмуд
ĉine:
塔木德 [tǎmùdé]
france:
Talmud
germane:
Talmud
hungare:
talmud
katalune:
Talmud
nederlande:
talmoed
pole:
talmud
portugale:
Talmude
ruse:
талмуд
svede:
talmud

administraj notoj