Tora/o PIV1

Torao

BIBREL
La kuna nomo de la unuaj kvin libroj de Biblio, tradicie atribuataj al Moseo, kaj kies enhavon oni nomas la (Mosea) Leĝo (hebree torah signifas „leĝo“): je la 8a de Tebet', kiam Torao iĝis tradukita en la grekan sub reĝo Ptolemeo, mallumo falis sur la mondon kaj daŭris tri tagojn [1]. Hilel tiel difinis la kvintesencon de la Torao: „Amu vian proksimulon kiel vin mem; ĉio cetera estas nura komentario“ [2].
Rim.: Por Esperanto la vorto estas nomo propra, tial oni ne uzu la artikolon. Aŭ oni diru „la Leĝo“. [Sergio Pokrovskij]
1. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999:2 (52)
2. T. Löwenkopf: Israelo ‐ lando kaj popolo
angle:
Pentateuch
beloruse:
Тора, Пяцікніжжа
ĉeĥe:
pět knih Mojžíšových
france:
Torah
germane:
Thora, Tora
hispane:
Pentateuco
hungare:
tóra
japane:
律法 [りっぽう], トーラー
katalune:
Torà, Pentateuc
malnovgreke:
Πεντάτευχος
nederlande:
Thora
pole:
Tora, Pięcioksiąg (rzadkie)
portugale:
Torá, Pentateuco
ruse:
Пятикнижие
slovake:
Tóra
ukraine:
Тора, П’ятикнижжя (книг Біблії)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.