Tora/o PIV1 Toraoserĉi 'Torao' [tora.0o] La kuna nomo de la unuaj kvin libroj de Biblio, tradicie atribuataj al Moseo, kaj kies enhavon oni nomas la (Mosea) Leĝo (hebree torah signifas „leĝo“): je la 8a de Tebet', kiam Torao iĝis tradukita en la grekan sub reĝo Ptolemeo, mallumo falis sur la mondon kaj daŭris tri tagojn [1]. Hilel tiel difinis la kvintesencon de la Torao: „Amu vian proksimulon kiel vin mem; ĉio cetera estas nura komentario“ [2]. Rim.: Por Esperanto la vorto estas nomo propra, tial oni ne uzu la artikolon. Aŭ oni diru „la Leĝo“. [Sergio Pokrovskij] 1. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999:2 (52)2. T. Löwenkopf: Israelo ‐ lando kaj popolo angle: Pentateuch beloruse: Тора, Пяцікніжжа ĉeĥe: pět knih Mojžíšových ĉine: 摩西五經 [móxīwǔjīng], 摩西五经 [móxīwǔjīng] france: Torah germane: Thora, Tora hispane: Pentateuco hungare: tóra japane: 律法 [りっぽう], トーラー katalune: Torà, Pentateuc malnovgreke: Πεντάτευχος nederlande: Thora pole: Tora, Pięcioksiąg (rzadkie) portugale: Torá, Pentateuco ruse: Пятикнижие slovake: Tóra ukraine: Тора, П’ятикнижжя (книг Біблії) administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.