Aldoni tradukojn al ReVo:

1taler/o VdE , talar/o

talero, talaro

serĉi 'talero'
serĉi 'o'
[taler.0o]
[taler.0o.EKON]
EKON Iama arĝenta germana monero: ŝi sendas […] tutan taleron, por ke ili per tio faru al si ĝojan Kristnaskan vesperon [1]; sur la dorso ĝi kompreneble havis fendon, kiun oni ankoraŭ pligrandigis per tranĉilo, por ke ankaŭ arĝentaj taleroj povu trapenetri kaj du taleroj efektive jam enmigris tien krom la multaj malgrandaj moneroj [2]; la kufeto estis tiel malgranda, ke sub ĝi oni povis loki ĝuste nur kvin talerojn [3]; jen estas 50 talaroj, iru en la vastan mondon kaj al neniu diru, de kie vi venas kaj kiu estas via patro, ĉar mi hontas pro vi [4]; Steloj talaroj (fabelo) [5]. VD:dolaro

talero kun bildo de Leopoldo V. de Aŭstrio-Tirolo
GFDL 1.2  [6]
Rim.: En la 16ª jc talero grave rolis en la internacia komerco, kaj ĝia nomo iam aperis supernocie, por indiki similajn monerojn alinaciajn (ekz‑e la piastron1 oni iam nomis „hispana talero“). Simile Zamenhof uzis ĝin por traduki la francan „écu“ (eskudo): Maturino de Sotenville, kiu rifuzis akcepti dudek mil talerojn de reĝa favorato [7]. [Sergio Pokrovskij]
HOM:talaro (vesto)
angle:
taler, thaler
beloruse:
талер
ĉeĥe:
tolar
france:
taler (monnaie), thaler
germane:
Taler
hungare:
tallér
japane:
ターレル
katalune:
tàler
nederlande:
daalder
pole:
talar
portugale:
táler
ruse:
талер, ефимок
slovake:
toliar
ukraine:
мантія, тоґа

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.