*surd/a UV *surda serĉi 'surda' [surd.0a] 1.[surd.0a.MED] Ne havanta aŭ tre malfortan aŭdsenson: ĉu vi estas surda aŭ muta [1]? blinda kaj surda li sidas tie en la jaroj de sia maljuneco [2]; oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan [3]; surda-muta EE . 2.[surd.0a.FIG] (figure) (iu) Ne volanta aŭdi pro senkompato, kolero, ĝentileco ktp; obstine senceda: resti surda por ia peto; plej nekuraceble surda estus tiu, kiu ne volas aŭdi; la plej granda parto de l' amaso restos surda por viaj vortoj, ĉar ĝi timos, ke vi postulas de ĝi ian oferon DL ; mi skribas pri la vero […], sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda [4]; (poezie) senviva surda nokto, surda neceseco Ifigenio ; kion vidas mia okulo, pri tio mi silentas, ĉar mi scias, ke oni estas surda por tiuj, kiuj uzas multe da vortoj [5]; virino bonorda estas muta kaj surda PrV . 3. [Mankas mrk por aldoni tradukojn](figure) (io) Sonanta kvazaŭ la aŭdanto havus malbonan aŭdkapablon; malsonora kaj malpreciza, obtuza2: taĉmento da soldatoj […] salutis la sinjoron per surda bruo de tamburoj [6]; al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj respondas la ondegoj de la maro Ifigenio ; vekiĝis en li surda malamo al la potencaj Azianoj [7]; sufiĉe jam, interrompis surde la kronprinco [8]; surda voĉo Ifigenio . 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 202. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro3. La Nova Testamento, Marko 7:324. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro X angle: deaf beloruse: глухі bulgare: глух, полуглух 2. неотзивчив ĉeĥe: hluchý, přen. nevnímající ĉine: 聩 [kuì], 聵 [kuì], 聋 [lóng], 聾 [lóng], 聋聩 [lóngkuì], 聾聵 [lóngkuì] france: sourd (adj.) germane: 1. schwerhörig, taub 2. taub 3. dumpf hispane: sordo hungare: tompa, fojtott 1. siket, süket 2. süket indonezie: 1. tuli, tunarungu internaci-signolingve: 1. itale: sordo (agg.) japane: 耳の聞こえない [みみのきこえない], 耳の不自由な [みみのふじゆうな], 聾の [ろうの], 耳を貸さない [みみをかさない], 聞こうとしない [きこうとしない], 聞き取りにくい [ききとりにくい], かすかな katalune: 1. sord nederlande: doof, hardhorig pole: 1. głuchy, niesłyszący 2. głuchy 3. głuchy ruse: глухой signune: u@06/ slovake: hluchý svede: 1. döv 2. döv tibete: འོན་པ་ ukraine: глухий surdetaserĉi 'surdeta' [surd.0eta] Malbone aŭdanta: tiuj gepatroj, ofte tre malfeliĝiĝintaj post la ekscio, ke iliaj gefiloj estas surdetaj, ricevas ― post la tralego de miaj konsiloj kaj sugestoj ― novan viv-impulson [9]. 9. Andrzej Pettyn: Klopodu kompreni min!, Eventoj n-ro 063, 1994 angle: hard of hearing, hearing-impaired beloruse: глухаваты ĉine: 弱听 [ruòtīng], 弱聽 [ruòtīng], 重听 [zhòngtīng], 重聽 [zhòngtīng] france: malentendant germane: schwerhörig indonezie: pekak pole: niedosłyszący, przygłuchy ruse: гуховатый, тугоухий slovake: nahluchlý, nedoslýchavý surdigaserĉi 'surdiga' [surd.0iga] [surd.0iga.FIG] (figure) Suferigante la aŭdsenson por momento; bruega: ŝi decidis puni lin per surdigaj frapoj al la pordo [10]; la surdiganta sono de la sonoriloj [11]; kiam ŝi renkontis la princon en la dezerta valo, li plaĉis al ŝi, sed ĉi tiu sento subite eksilentis sub la influo de la surdiganta sciigo, ke ĉi tiu bela knabo estas la filo de l' faraono [12]; ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan Marta ; narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon Marta . 10. A. Grin, trad. J. Finkel: La mondo brilanta, 201011. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV angle: deafening beloruse: аглушальны ĉeĥe: ohlušující ĉine: 震耳欲聋 [zhèněryùlóng], 震耳欲聾 [zhèněryùlóng] france: assourdissant germane: betäubend, ohrenbetäubend japane: 耳を聾する [みみをろうする] pole: ogłuszający ruse: оглушительный slovake: ohlušujúci ukraine: оглушливий, приголомшуючий surdigiloserĉi 'surdigilo' [surd.0igilo] (malofte) (evitinde) Teĥnika ilo por malpliigi la laŭtecon de sonoj. Kp dampilo. Rim.: La derivaĵo estas mallogika: temas ne pri surdigo, sed pri mutigo. Surdigilo konvenus por orelŝtopilo aŭ simila aranĝaĵo ŝirmanta la orelojn. Cetere, la vorto apenaŭ estas uzata. [Sergio Pokrovskij] angle: silencer beloruse: глушыльнік bulgare: заглушител ĉeĥe: dusítko ĉine: 隔音器 [géyinqì], 阻尼器 [zǔníqì] france: silencieux (subst.) germane: Dämpfer Dämpfer, Schalldämpfer hungare: hangtompító indonezie: [redam] peredam (bunyi) itale: sordina nederlande: geluidsdemper pole: tłumik ruse: глушитель slovake: dusidlo surduloserĉi 'surdulo' [surd.0ulo] 1.[surd.0ulo.MED] Homo kiu ne aŭdas aŭ ne bone aŭdas: ne malbenu surdulon, kaj antaŭ blindulo ne kuŝigu falilon [13]; mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas [14]; li faris ĉion bone, li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli [15]; aŭskultu, ho surduloj, kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu [16]; mi ĵus finlegis libron pri la gestolingvoj de la surduloj [17]. kriplulo 2.[surd.0ulo.FIG] (figure) Homo kiu obstine malvolas aŭdi, akcepti, konsenti, komplezi: prediki al surduloj (vane peni por persvadi) PrV . 13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:1414. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 38:1315. La Nova Testamento, S. Marko 7:3716. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 42:1817. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14 angle: deaf person beloruse: глухі (наз.), глушэц (чалавек) ĉeĥe: hluchý člověk ĉine: 聋人 [lóngrén], 聾人 [lóngrén], 聋子 [lóngzi], 聾子 [lóngzi] france: sourd (subst.) germane: 1. Gehörloser, Tauber (Gehörloser) hispane: 1. sordo hungare: 1. siket, süket 2. süket ember, érzéketlen ember itale: sordo (sost.) japane: 耳の不自由な人 [みみのふじゆうなじん], 聾者 [ろうしゃ] katalune: 1. sord nederlande: dove, hardhorige pole: 1. głuchy, niesłyszący ruse: глухой (в знач. сущ.) slovake: hluchý človek ukraine: глухий (у знач.ім.) administraj notoj ~igilo: Mankas dua fontindiko. ~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.