1strof/o JED strofoserĉi 'strofo' [strof.0o] 1.[strof.0o.POE] Grupo da sinsekvaj versoj, ligitaj per la rimaranĝo kaj ordinare tipografie apartigitaj: post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo [1]; strofo […] fariĝas klara kaj rekonebla por la orelo nur dank' al plurfoja ripetado: strofo ne havas unuopan ekziston [2]; li rompis sian silentan legadon por deklami iun strofon al la edzino [3]. stancopoeziaĵo 2.[strof.0o.MUZ] Tia parto de kanto, ofte sekvata de rekantaĵo kaj post kiu la sama melodio rekomenciĝas: aliaj ekkantis strofon el malnova kanto [4]; la fluto kaj harpo finludis strofon, poste tenora voĉo ekkantis [5]; via kanto estas mirinda, sed mi faros al vi nur unu rimarkon: en la kvara verso de la tria strofo la metriko lasas ion por deziri [6]; longaj estis la himnostrofoj, kaj antaŭ kaj post la parolado [7]; demonstrantoj ekkantas „Internacion“, sed ne sukcesas fini eĉ la unuan strofon Metrop . 1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 19062. Kalocsay: Waringhien: Bernard: Parnasa Gvidlibro, Strofoj, p. 61a3. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX6. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVII7. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Tombeja Arabesko angle: verse beloruse: куплет, страфа ĉeĥe: sloka, strofa ĉine: 詩句 [shījù], 诗句 [shījù] france: strophe, couplet germane: Strophe hispane: estrofa hungare: versszak, strófa japane: 節 [せち], 連 [むらじ] katalune: estrofa malnovgreke: στροφή nederlande: couplet, strofe pole: strofa, zwrotka ruse: строфа, куплет slovake: sloha, strofa tibete: ཚིགས་བཅད་ ukraine: строфа, куплет administraj notoj