*spong/o UV *spongo serĉi 'spongo' [spong.0o] 1.[spong.0o.histo] Malpeza, pororiĉa, tre sorbema materialo, farita el la korneca skeleto de iuj sponguloj: [li] prenis spongon kaj plenigis ĝin per vinagro [1]; oni povis vidi la krutajn altaĵojn, truitajn kvazaŭ spongo [2]; mi disrompis interne la citronan histon, ĝis ĝi estis tute spongsimila [3]; beletra verko estas kiel spongo: la kavojn plenigas la fantazio de la leganto [4]. 2.[spong.0o.spongulo] Iu vivaĵo el la filumo sponguloj: inter la trovitaj senvertebruloj estas precipe amonitoj kaj ĵurasiaj spongoj [5]. 3.[spong.0o.ilo] Poreca sorbilo imitanta spongon1 uzata por lavi, viŝi kc: en la kosmo ĉi tio ne eblas, kaj ŝi devis lavi sin per spongo kaj aliaj provizoraj rimedoj [6]; sponga gumtapiŝo [7]. 1. La Nova Testamento, Mateo 27:482. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX3. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 27. Dekstra Mano Ne Sciu Kion Faras La Maldekstra.4. La Ondo de Esperanto, 1999, No 5 (55)5. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio, 20086. Monato, Roberto Pigro: Festanta la revenon de Astrosamantha, 20157. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua Ĉapitro angle: 1. sponge beloruse: губка bulgare: 1. гъба ĉeĥe: 1. houba na mytí, houbová pryž, hubka, tampon ĉine: 海綿 [hǎimián], 海绵 [hǎimián], 浴花 [yùhuā] france: 1. éponge germane: Schwamm hungare: 1. szivacs, spongya indonezie: 1. spons itale: 1. spugna japane: 海綿 [かいめん], スポンジ, カイメン nederlande: 1. spons ruse: 1. губка slovake: 1. čeľusť (zveráku) taje: 1. ฟองน้ำ ukraine: 1. губка spongiserĉi 'spongi' [spong.0i] (tr) Viŝi aŭ sorbigi per spongo. angle: sponge beloruse: выціраць губкай ĉeĥe: stírat houbou, utřít houbou france: éponger germane: aufwischen, aufsaugen hungare: szivaccsal feltörl, szivaccsal felitat itale: spugnare japane: スポンジでふく nederlande: afsponsen ruse: вытирать губкой slovake: zotierať hubou, špongiou ukraine: мити, чистити, витирати губкою spongecaserĉi 'spongeca' [spong.0eca] Havanta la ecojn de spongo: deserto de mola, spongeca aŭ denskremeca konsisto [8]; por ĉiuj prionaj malsanoj estas karakterizaj spongecaj kavoj en la cerbo surloke de detruitaj neŭronoj [9]; furoras en vastaj partoj de Eŭropo angoro pri bova spongeca encefalopatio (mallonge BSE, populare „bovofrenezo“) [10]. 8. Monato, Petro De Smet': Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!, 20089. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 200610. Stefan Maul: Memdetrua homaro, Monato, 2001/02, p. 4 angle: spongy beloruse: губчаты bova ~eca encefalopatio: губчатая энцэфалапатыя. ĉeĥe: houbovitý ĉine: 松软 [sōngruǎn], 鬆軟 [sōngruǎn], 海綿狀 [hǎimiánzhuàng], 海绵状 [hǎimiánzhuàng], 能渗透 [néngshèntòu], 能滲透 [néngshèntòu] france: spongieux germane: schwammartig, porös hungare: szivacsos bova ~eca encefalopatio: szarvasmarhák szivacsos agyvelőgyulladása, kergemarhakór. itale: spongiforme, spugnoso japane: 海綿状の [かいめんじょうの], スポンジ状の [スポンジじょうの] nederlande: sponsachtig ruse: губчатый bova ~eca encefalopatio: губчатая энцефалопатия. slovake: špongiovitý ukraine: губчатий, губчастий sponguloj serĉi 'sponguloj' [spong.0uloj] Filumo de bestoj (Porifera) ne havantaj organojn kaj neŭronojn, sidantaj sur grundo de maroj kaj lagoj: sur la lignecaj radikoj de la [mangrovoj] vivas gastropodoj, algoj […] kaj sponguloj [11]; filtromanĝanto[j…] estas pektenoj, krilo, sponguloj, balenoj, kaj multaj fiŝoj [12]. 11. Vikipedio, Mangrovo12. Vikipedio, Filtromanĝanto angle: sponges beloruse: губкі (тып жывёлаў) france: Porifera germane: Schwämme (Tierstamm) japane: 海綿動物 [かいめんどうぶつ] latinece: Porifera administraj notoj ~i: Mankas dua fontindiko. ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.