Aldoni tradukojn al ReVo:

*sojl/o UV

*sojlo

serĉi 'sojlo'
[sojl.0o]
1.
[sojl.0o.KON]
KON Transversa ŝtono aŭ trabo kuŝanta malsupre de la malfermaĵo de pordo: homojn […] estis antaŭ la sojlo de la domo, ili frapis [1]; kiam trans la sojlon de la preĝejo ŝi eniris al la ĥorejo, [oni] fiksis siajn okulojn sur ŝiaj ruĝaj ŝuoj [2]; li metis ĝin inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon, la nukso krakis [3]; sur la sojlo aperis Sara […] apogita sur […] servistino [4]; estante jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin Marta ; mi havas la honoron levi la sinjorinon Agripina trans la sojlon de ŝia edzo [5].
2.
[sojl.0o.FIG]
(figure) Transiro: [la urbo] Tebojn […] kvazaŭ la sojlo de la eterneco [6]; ĉe la sojlo al la dudeka jarcento [7]; de neamo aŭ eĉ malamo al mortigo la sojlo estas alta [8]; [tiu priskribo] ne multe taŭgis por apogi la propagandan tezon, ke kapitalismo staras sur la sojlo de kolapso [9]; sur la sojlo de la sekva periodo UEA staras pli forta ol iam [10]; la simpla konversacio troviĝas sur la sojlo por fariĝi malsimpatia disputo [11]; mi tremis je la sojlo de la dormo [12].
angle:
1. threshold
beloruse:
парог
bulgare:
праг
ĉeĥe:
dolní mezní hodnota, počátek, práh
ĉine:
1. é–« [kǔn], 阃 [kǔn], 槛 [kǎn], 檻 [kǎn], 柣 [zhí], 門檻 [ménkǎn], 门槛 [ménkǎn], 門階 [ménjiē], 门阶 [ménjiē], 戶限 [hùxiàn], 户限 [hùxiàn] 2. å¼€å§‹ [kāishǐ], 開始 [kāishǐ], 初 [chÅ«], 开头 [kāitóu], 開頭 [kāitóu], 緒 [xù], 绪 [xù]
france:
1. seuil 2. début, commencement
germane:
Schwelle 2. Ãœbergang, Beginn (Schwelle)
hispane:
umbral
hungare:
küszöb
itale:
soglia
japane:
敷居 [しきい], 門口 [かどぐち], しきい値 [いきち], 始まり [はじまり], 出発点 [しゅっぱつてん]
katalune:
llindar
nederlande:
1. drempel, dorpel 2. drempel
pole:
próg
ruse:
порог
slovake:
prah, začiatok
svede:
tröskel
ukraine:
поріг

sojla

serĉi 'sojla'
[sojl.0a]
1.
[sojl.0a.KON]
Rilata al sojlo.
2.
[sojl.0a.SCI]
SCI(figure) Rilata al lima valoro, punkto, stato aŭ kvanto, kie iu fenomeno aŭ esenca ŝanĝiĝo ekokazas: sojla punkto, temperaturo Viki ; kiam estos sojla plimulto, ni ĉiuj agu [13]; Brazilo eĉ ne estas subevoluinta sed tiel nomata „sojla“ lando (ŝtato kun socio transiranta la pordon de subevoluo al prospero) [14]; la aktualaj „jarmil-sojlaj“ aspektoj de ekonomio [15].
angle:
2. critical
beloruse:
парогавы
bulgare:
прагов
ĉine:
2. åƒç´§ [chÄ«jǐn], 吃緊 [chÄ«jǐn], 严重 [yánzhòng], 嚴重 [yánzhòng]
germane:
Schwell-
itale:
2. critico
japane:
臨界の [りんかいの]
pole:
progowy

sojle de, ĉe la sojlo de

serĉi 'sojle de'
serĉi 'ĉe la sojlo de'
[sojl.0ede]
(prepoziciaĵo)
[sojl.0ede.KOMUNE]
Ĉe la transiro al: pekinaj esperantistoj kunvenis sojle de la ĉina novjaro [16].
16. Usui H.: Pekinaj esperantistoj..., Esperanto.china.org.cn, 2015-02-09
beloruse:
на парозе…
bulgare:
на прага на
france:
au seuil de
germane:
an der Schwelle zu
japane:
~のはじめにあたり
pole:
na progu

supra sojlo

serĉi 'supra sojlo'
[sojl.supra0o]
[sojl.supra0o.KON]
Ŝtono aŭ trabo portanta la muron supre de la pordo; lintelo. iom el la sango […] ŝmiru sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo [17]; reĝo Karlo la 8a […] mortis tie pro fruntofrapiĝo kontraŭ la supra sojlo de pordo [18]!
beloruse:
вяршнік
ĉine:
楣 [méi]
france:
linteau
germane:
Türsturz, Sturz (Tür)
hispane:
dintel
hungare:
szemöldökfa
japane:
かもい
nederlande:
bovendwarsstuk (v.deur of raam)
pole:
górny próg, nadproże
ruse:
притолока

administraj notoj