*skiz/o UV *skizo serĉi 'skizo' [skiz.0o] en: [skiz.0o.KOMUNE] en: Malneta, rapide farita bildo aŭ prezento: a)[skiz.0o.BELA_desegno] en: Desegno prezentanta nur malmultajn ĉefajn aŭ karakterizajn liniojn: jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin Marta ; la muroj estis kovritaj per pentraĵoj — portretoj, historiaj skizoj kaj pejzaĝoj [1]. konturo, silueto, skemo b)[skiz.0o.BELA_artajxo] en: Nefinita pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta nur krudan provan malneton de la projektata verko: estis en ĉi tiu loko ŝtonego, simila al kuŝanta leono, […] la unuan skizon de ĉi tiu verko faris la dioj, kaj la homoj finis ĝin [2]; ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan pentraĵon [3]. maketo c)[skiz.0o.BELE] en: Literatura verko ne prezentanta plendetale la temon, sed resumante ĝin per ĉefaj trajtoj: la skizo estis skribita jam en junio de 1934, sed mi perdis la manuskripton [4]. d)[skiz.0o.plano] en: Resumo de plano, de projekto: Berg konatigis min kun ĉiuj skizoj, planoj, kalkuloj kaj buĝetoj Metrop ; tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj [5]; la oratoro skize informas pri la ordo, laŭ kiu li pritraktos la diversajn demandojn [6]. koncepto kanvaso2, malneto, skeleto3 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX3. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 2a4. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), antaŭparolo de la aŭtoro5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 19116. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto beloruse: накід, эскіз 1.c нарыс ĉeĥe: náčrt, skica, črta ĉine: 草稿 [cǎogǎo], 速写 [sùxiě], 速寫 [sùxiě], 草图 [cǎotú], 草圖 [cǎotú], 草案 [cǎoàn] france: croquis, ébauche, esquisse germane: Skizze, Entwurf hispane: 1.a bosquejo, esquema 1.b boceto 1.c esbozo 1.d croquis hungare: vázlat, skicc japane: スケッチ [すけっち], 下絵 [したえ], 略図 [りゃくず], クロッキー, 概略 [がいりゃく], 草案 [そうあん] nederlande: schets, aanleg, ontwerp, concept 1.a krabbel pole: szkic, zarys portugale: 1.a esboço, rascunho ruse: набросок, эскиз 1.c очерк slovake: náčrt, skica, črta ukraine: ескіз, шкіц, начерк, нарис skiziserĉi 'skizi' [skiz.0i] en: (tr) [skiz.0i.KOMUNE] en: Fari skizon pri io: Schleyer — aŭtoro de Volapük […] skizis la lingvon dum unu nokto sendorma, kaj ĝin finpreparis en daŭro de kelkaj monatoj [7]; Zamenhof skizis la ĉefajn principojn, kiuj devis esti bazo por la reformoj eventualaj [8]; per kelkaj mallongaj vortoj mi skizis la cirkonstancojn [9]; ŝia profilo estas skizita akre, kvazaŭ per la mano de iu forta pentristo Metrop ; la scienculoj rapide skizis […] la historion de la du princinoj [10]. 7. Ernest Drezen: Zamenhof, Persista laborado kaj eksperimentado de Zamenhof8. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof kaj reformoj en esperanto9. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dudeka Ĉapitro10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo angle: sketch beloruse: рабіць эскіз, накідваць ĉeĥe: nastínit, načrtnout ĉine: 素描 [sùmiáo], 勾勒 [gōulè], 勾划 [gōuhuà], 勾劃 [gōuhuà], 速写 [sùxiě], 速寫 [sùxiě] france: ébaucher, esquisser germane: skizzieren, entwerfen hispane: diseñar, esbozar, bosquejar hungare: felvázol, vázlatot készít japane: スケッチする [すけっちする], 下絵を描く [したえをえがく], 概略を示す [がいりゃくをしめす] nederlande: schetsen, ontwerpen, uitstippelen pole: szkicować, kreślić, zarysować ruse: сделать набросок, наметить slovake: načrtať, črtať ukraine: робити ескіз, шкіц, начерк, накидати, намічати skizistoserĉi 'skizisto' [skiz.0isto] en: [skiz.0isto.KOMUNE] en: Homo kiu profesie skizas prepare por posta plena ellaborado: juna skizisto Nikolajev ekkuraĝis: – Mi proponas unu horon Metrop ! beloruse: выканаўца эскізаў, чарцёжнік, рысавальшчык france: roughman germane: Entwurfszeichner, Storyboard Artist, Konzeptkünstler hispane: diseñador pole: kreślarz, szkicownik administraj notoj