Aldoni tradukojn al ReVo:

1skelet/o

skeleto

serĉi 'skeleto'
[skelet.0o]
1.
[skelet.0o.KOMUNE]
La malmola, solida kaj kuntena parto de organismo: vi fariĝos pala kaj malvarma, ĝis via haŭto ĉirkaŭkovros nur skeleton [1]; la ĉelskeleto estas reto de fibraj proteinaj strukturoj en la citoplasmo de eŭkariota ĉelo [2]; (figure) kie la skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj Marta .
a)
[skelet.0o.ANA]
ANA Ostaro de iuj bestoj, de homo sen la dependaj nervoj muskoloj, organoj; interna skeleto: la arboj, sur kiuj pendis la skeletoj, ĉiuminute fleksis sin [3]; kvar ĉevalskeletoj [4]; tie kuŝis akraj ŝtonoj kaj skeletoj de rosmaroj kaj blankaj ursoj [5]; sekiĝintaj skeletoj de fiŝoj [6].
b)
[skelet.0o.ZOO]
ZOO Malmola ŝelo de ekzemple insektoj, artikuloj; ekstera skeleto: senvertebruloj […] havas molan korpon ĉar mankas la interna skeleto, sed ili havas ofte malmolajn eksterajn skeletojn (helikoj, kankroj, insektoj) [7]; kiam organismoj kun kalcikarbonataj skeletoj (kiel kokolituloj, kiuj fiksas CO2 per fotosintezo) mortas, ili subakviĝas al la profundo de la oceano [8].
2.
[skelet.0o.KON]
KON Trabaro de konstruo, de ŝipo, armaturo, ĉarpentaĵo: la konstrumaniero ĉe kiu oni unue laŭ la supra sistemo muntas kradan skeleton (tradicie el ligno) kaj poste plenigas la malplenajn interspacojn inter la traboj, la fakojn [9]; oni dividas la karoseriojn ankaŭ al memporta, ne-memporta aŭ skeleta karoserio [10].
3.
[skelet.0o.FIG]
(figure) Skiza plano de verko; precipaj trajtoj de organizaĵo, kanvaso2, skemo, skizo: la naturo mem de Egipto, postulante grandan, senĉesan kaj regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando [11]. la infaneta cerbeto […] kreas mem skemon, kiu ordigas la elementojn kaj kreadas skeleton kaj strukturon, kiu ja priskribas la aŭdatan lingvon [12]; skeleto de tiu fervoja reto [13].
angle:
1.a skeleton
beloruse:
1.a шкілет, касьцяк 1.b экзашкілет 2. каркас, шкілет, драбы 3. плян, схема
bulgare:
1.a скелет
ĉeĥe:
kostra
ĉine:
骨骸 [gǔhái], 骷 [kū], 骼 [gé], 骨骼系統 [gǔgéxìtǒng], 骨骼系统 [gǔgéxìtǒng], 骸骨 [háigǔ]
france:
ossements, squelette
germane:
Skelett, Gerippe
hungare:
1.a csontváz 2. váz 3. váz, séma
itale:
scheletro
japane:
骨格 [こっかく], 骸骨 [がいこつ], 外骨格 [がいこっかく], 骨組み [ほねぐみ], 骨子 [さいころ], 概略 [がいりゃく], やせこけた人 [やせこけたじん]
katalune:
esquelet
nederlande:
skelet
pole:
szkielet 1.a szkielet 2. szkielet 3. szkielet
ruse:
1.a скелет, костяк, остов 2. каркас, остов 3. план, схема, остов
slovake:
kostra
svede:
skelett
ukraine:
скелет, кістяк, каркас, остов, кістяк

skeleta

serĉi 'skeleta'
[skelet.0a]
1.
[skelet.0a.osta]
ANA Rilata al skeleto1: frakturo […] estas fendiĝo aŭ rompiĝo de osto, do de parto el la skeleta sistemo [14]; striaj muskoloj (skeletaj muskoloj) aktiviĝas vole per la centra nerva sistemo [15].
2.
[skelet.0a.traba]
KON Rilata al skeleto2: saltigilo estas gimnastika kaj refreŝiga aparato konsistanta el unu peco de alligita forta ŝtofo super ŝtala skeleta konstruo [16]; kradtraba skeleta domo kovrita per kano [17].
3.
[skelet.0a.FIG]
(figure) Prezentanta nur la ĉefajn liniojn aŭ ideojn, sendetala: ĝi havis nek murojn, nek tegmenton, nur kadron formitan el ok stangoj supre kunligitaj, simila al skeleta okangula templo [18]; parenteze mia skeleta teorio [19].
beloruse:
1. шкілетны 2. каркасны, шкілетны 3. схематычны
germane:
1. Skelett-, Knochen- 2. Rahmen-
hungare:
3. vázszerű, vázlatos
itale:
3. scarno (essenziale)
japane:
骨格の [こっかくの], 骨組みの [ほねぐみの], 大筋の [おおすじの], 概略の [がいりゃくの], がりがりにやせた
katalune:
3. succint, sumari
pole:
1. szkieletowy 2. szkieletowy 3. szkieletowy
ruse:
3. схематичный
ukraine:
скелетний, каркасний, худющий

skeletulo

serĉi 'skeletulo'
[skelet.0ulo]
Fantazia estaĵo, konsistanta nur el ostoj, morto2: tre ofte la morto estas prezentita kiel skeletulo, kutime kun falĉilo enmane [20]; Galerio Kaiser ― La skeletulo [21].
beloruse:
шкілет (як нібы жывая істота, у казцы)
germane:
Knochenmann, Gerippe (Fabelwesen), (Gevatter) Tod
pole:
kościotrup

ekstera skeleto

serĉi 'ekstera skeleto'
[skelet.ekstera0o]
[skelet.ekstera0o.ZOO]
ZOO Ekstera ŝelo, kirasokarapaco de multaj senvertebruloj; ekzoskeleto: artropodoj [estas] senvertebraj animaloj kiu havas ek[z]oskeleton (ekstera skeleto), segmentan korpon, kaj artiklitajn membrojn [22].
beloruse:
экзашкілет
france:
exosquelette
germane:
Exoskelett, Außenskelett
pole:
szkielet zewnętrzny

interna skeleto

serĉi 'interna skeleto'
[skelet.interna0o]
[skelet.interna0o.ZOO]
ZOO Interna kunordigita tuto de ostoj kaj kartilagoj de vertebruloj; endoskeleto: kartilagaj fiŝoj ― ecoj: kartilaga interna skeleto [23].
beloruse:
эндашкілет
france:
endosquelette
germane:
Endoskelett, Innenskelett
pole:
szkielet wewnętrzny

administraj notoj

ekstera ~o: Mankas dua fontindiko.
interna ~o: Mankas dua fontindiko.