Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo 8sin/o PV

sino

serĉi 'sino'
[sin.0o]
1.
[sin.0o.sidanta]
Ŝirma loko inter brusto, brakoj kaj femuroj: la knabeto estis ŝirmata en la kavo, formita de la kapo kaj sino de la genuanta patrino kaj li eksuĉis ŝian mamon [1]; estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis [2]; (figure) aromoj, fluantaj el sino de hejma pasto [3]; malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, […] sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li kiel filino [4]; ŝi venis malrapide al lia tablo, li ne multe vidis el ŝi, nur la sinon, ventron kaj bruston kaj la brakojn kaj manojn [5]; li alportadis aŭtetojn kaj ruligadis ilin en mian sinon, – donu, mi montros al vi! mi prenis aŭteton kaj neŭtrale glitigis ĝin laŭ la femuro de mia dekstra najbaro [6].
2.
[sin.0o.vesto]
Parto de la vesto, kiu kovras la bruston kaj kiu en antikvo servis kiel poŝo: li metis sian manon en sian sinon [7]; ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel, ke liaj vestoj ne brulu [8]? VD:ĉebrustaĵo
3.
[sin.0o.FIG]
(figure) Interna, kaŝita parto de iu aŭ io: la sino de la socio – li diras – estas la loko, kie formiĝis la lingvo [9]; [iliaj] moralaj atentoj celas prizorgi, krom la patrinon, la infanon jam ĝuantan je rajto eliri el la sino de sia patrino kaj vivi [10]. VD:interno, ventro3
angle:
1. bosom 2. lap
ĉeĥe:
hrudní část oděvu
ĉine:
1. 怀苞 [huáibāo], 懷苞 [huáibāo], 怀里 [huáilǐ], 懷裡 [huáilǐ] 3. 胸部 [xiōngbù]
france:
sein (intérieur)
germane:
1. Brust, Busen, Schoß 2. Brustteil (des Kleides) 3. Inneres
hispane:
seno (interior)
hungare:
1. kebel, mell 2. kebel (ruharész) 2. öl 3. benső, méh
itale:
seno (interiorità)
japane:
胸部 [きょうぶ], 懐 [ふところ], 胎内 [たいない], 内奥 [ないおう], 胸の内 [むねのうち]
nederlande:
1. borst, boezem 2. schoot
pole:
1. łono 2. pazucha
ruse:
1. грудь 2. пазуха 3. лоно
slovake:
hrudná časť odevu
ukraine:
черево, утроба, надра, пучина, лоно

sine de, en la sino de

serĉi 'sine de'
serĉi 'en la sino de'
[sin.0ede]
(prepoziciaĵo)
[sin.0ede.kie]
En la ŝirmo de, en la interno de, ene de1: Zamenhof estis edukita en sino de la rusa kulturo [11]; la loĝantoj de la tuta mondo pli kaj pli konsciiĝas pri la solidareco, kiu unuigas ilin sine de unika monda spaco [12]; la lingvaj bataloj en la sino de UN [13]; sine de la koncerna agentejo regas […] ŝovinismo [14]; pli vastaj eblecoj por aliĝi kaj kunlabori en la sino de UEA ne estas imageblaj [15].
france:
au sein de
germane:
im Schoße von
hispane:
en el seno de

administraj notoj