Aldoni tradukojn al ReVo:

*simi/o

*simio

serĉi 'simio'
[simi.0o]
ZOO
Iu el simioj, mamulo kun pli malpli rekta teniĝo, prenkapablaj manoj, nudaj man- kaj piedplatoj, vizaĝo kaj oreloj: venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante […] eburon, simiojn, kaj pavojn [1]; simioj sidis supre en la arboj kaj grincigis siajn dentojn [2]; li ludante kun juna simio aŭskultis la kontojn, kiujn legis al li lia skribisto [3]; la homo […] laŭ la aranĝo de sia korpo havas la plej grandan similecon je la fruktomanĝanta simio FK ; prezentadi dresitajn simiojn QuV ; grandaj grizaj himalajaj simioj, plej scivolaj, venis la unuaj IKr ; „silentu, eŭrope edukita simio!“ – mi ekkriis ankaŭ tremante, pro kolero Ĉukĉoj ; simio al simio plaĉas pli ol ĉio PrV .
angle:
monkey, ape
beloruse:
малпа
bretone:
marmouz
bulgare:
маймуна
ĉeĥe:
opice
ĉine:
[xīng], 猴 [hóu], 猴子 [hóuzi], 猢 [hú], 狲 [sūn], 猻 [sūn], 无尾猿 [wúwěiyuán], 無尾猿 [wúwěiyuán], 猿 [yuán]
france:
singe
germane:
Affe
hispane:
simio, mono
hungare:
majom
indonezie:
monyet, kera
itale:
scimmia
japane:
サル [さる]
katalune:
simi, mona, mico
malaje:
beruk
nederlande:
aap
pole:
małpa
ruse:
обезьяна
slovake:
opica
tibete:
སྤྲེལ་
ukraine:
мавпа

simioj

serĉi 'simioj'
[simi.0oj]
ZOO
Subordo el la ordo de primatoj (Haplorrhini), kies supra lipo ne estas kunkreskinta kun la nazo aŭ la gingivo kaj kiuj perdis la kapablon mem produkti vitaminon C: anatomie la homo, kune kun la prasimioj kaj simioj, apartenas al la grupo de primatoj Ret ; ĉe kelkaj specimenoj de homsimilaj simioj, la ĉimpanzoj, estis trovitaj virusoj gene proksimaj al la plej disvastiĝinta viruso (HIV-1) [4].
4. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso, 2004
angle:
simians
beloruse:
малпы
ĉeĥe:
vyšší primáti
ĉine:
猿猴 [yuánhóu]
france:
singes
germane:
Affen
hungare:
majomalkatúak
itale:
scimmie
katalune:
simis
latinece:
Haplorrhini
nederlande:
apen
pole:
małpokształtne
ruse:
обезьянообразные
slovake:
vyšší primáti

simii

serĉi 'simii'
[simi.0i]
(tr)
Kvazaŭ simio imiti: mallerte simii nobelan sintenon; kadruloj filmas sin simiantajn sindikatistojn MD11 ; efektivigi militajn ekzercojn, kiuj simias armitan konflikton MD14 ; [ili] simias „kolĥozan kunvenon“: kiu pro kio ploras, tiu pri tio parolas [5].
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 11 (61)
angle:
ape
beloruse:
малпаваць
ĉeĥe:
napodobovat, opičit se
ĉine:
[yuán]
france:
singer
germane:
nachäffen
hungare:
majmol
itale:
scimmiottare
japane:
猿まねする [さるまねする]
katalune:
imitar
nederlande:
na-apen
pole:
małpować
ruse:
обезьянничать
slovake:
napodobňovať, opičiť sa
ukraine:
мавпувати

administraj notoj