Aldoni tradukojn al ReVo:

*signif/i

*signifi

serĉi 'signifi'
[signif.0i]
(tr)
1.
[signif.0i.havi_sencon]
(io) Havi difinitan sencon, valoron aŭ konsekvencon: „meti ion ien“ signifas: fari, ke io ie estu DL ; kion signifas la atestoj kaj leĝoj kaj reguloj, kiujn […] nia Dio ordonis al vi [1]? kion signifas ĉi tiu tumulta kriado [2]? [li] movetis iom strange la kapon, tio povis tiel same bone signifi jes, kiel ne [3]; li respondadis nenion krom P!, kaj P! ja nenion signifas [4]; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon [5]; kion povas signifi tiu homamasiĝo tie [6]; kion signifas la doloro de miaj fingroj en komparo kun la turmento, kiun suferas mia koro! [7]; nun mi scias, kion tio signifas, ricevi viziton de siaj malnovaj pensoj kaj de ĉio, kion ili povas veki en la animo [8]; esti deŝirita signifis ja perdi la vivon [9].
2.
[signif.0i.egalvalori]
Egalvalori: libere spiri ne signifas vivi Ifigenio ; nobeleco signifas noblecon, ĝi estas la ora monero Fab3 ; komenci nun klarigojn, […] signifus […] perdi senutile […] tempon Hamlet ; komenci nun klarigojn, […] kial tago estas tago, kial la nokto estas nokto, tempo – tempo: signifus […] perdi senutile la tagon kaj la nokton kaj la tempon Hamlet ; esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dekmil Hamlet .
Rim.: La esprimo tio signifas estas ofte uzata adverbe kaj samsignife kiel tio estas.
3.
[signif.0i.simboli]
Simboli: la leonoj signifas forton kaj la koroj mildecon kaj amon [10]; i estu j […], sama litero signifu du diversajn sonojn [11].
afrikanse:
beteken
albane:
mesatare
amhare:
ማለት
angle:
signify, mean signify
arabe:
متوسط
armene:
նշանակում
azerbajĝane:
orta
beloruse:
значыць
bengale:
গড়
birme:
ဆိုလို
bosne:
znači
bulgare:
означава
ĉeĥe:
mít význam, znamenat
ĉine:
意味着 [yìwèizhe], 意味著 [yìwèizhe], 代指 [dàizhǐ]
dane:
betyde
estone:
tähendab
eŭske:
esan nahi
filipine:
ibig sabihin
france:
signifier
galege:
significa
germane:
bedeuten 1. bedeuten 2. bedeuten, heißen, das Gleiche sein 3. darstellen, bezeichen, symbolisieren
guĝarate:
અર્થ
haitie:
vle di
haŭse:
nufi
hinde:
मतलब
hispane:
significar
hungare:
jelent
igbe:
pụtara
irlande:
ciallóidh
islande:
meina
japane:
意味する [いみする]
jave:
tegese
jide:
מיינען
jorube:
túmọ
kanare:
ಅರ್ಥ
kartvele:
ნიშნავს
katalune:
significar
kazaĥe:
білдіреді
kimre:
golygu
kirgize:
деген
kmere:
មានន័យថា
koree:
의미
korsike:
kose:
kuthetha
kroate:
znači
kurde:
dilxerab
latine:
significant
latve:
nozīmēt
laŭe:
ຫມາຍຄວາມວ່າ
litove:
reiškia
makedone:
значи
malagase:
hoe
malaje:
bermakna
malajalame:
അർത്ഥമാക്കുന്നത്
malte:
jfissru
maorie:
te tikanga
marate:
अर्थ
monge:
txhais li cas
mongole:
гэсэн үг
nederlande:
betekenen, beduiden
nepale:
अर्थ
njanĝe:
ndikutanthauza
okcidentfrise:
betsjutte
panĝabe:
ਦਾ ਮਤਲਬ ਹੈ
paŝtue:
مانا
pole:
znaczyć, oznaczać
ruande:
bivuze
ruse:
значить, означать
samoe:
uiga
sinde:
مطلب
sinhale:
අදහස්
skotgaele:
a ‘ciallachadh
slovake:
mať význam, znamenať
slovene:
pomeni
somale:
macnaheedu
ŝone:
zvinoreva
sote:
bolela
sunde:
maksudna
svahile:
maana
taĝike:
маъно
taje:
หมายความ
tamile:
அர்த்தம்
tatare:
уртача
telugue:
అర్థం
ukraine:
значить
urdue:
مطلب
uzbeke:
degani
vjetname:
có nghĩa là
zulue:
asho

*signifo

serĉi 'signifo'
[signif.0o]
1.
[signif.0o.senco]
Esenca kaj kerna ideo montrita de io: „da“ post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro [12]; la sufikso „um“ ne havas difinitan signifon [13]; severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva estus nekonsilinde [14]; ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi […] ĝian signifon [15]; ambaŭ sonĝis sonĝon […] en la sama nokto, ĉiu kun aparta signifo [16]; jen estas ĝia signifoklarigo: la tri branĉoj estas tri tagoj [17]; la ruĝa ŝtupetaro sur la blua fundmuro estas signifoplena blazona signo, […] ĉar en ĝi la vojo ĉiam kondukas sur flamanta ŝtupetaro supren, al la ĉielo [18]; ĉiu opinias, ke la signifo, kiun li atribuas al tiu esprimo, estas la sole ĝusta [19]; dusignifa rideto Marta . SIN:senco1
2.
[signif.0o.FIG]
(figure) Graveco, valoro, konsekvenco: nia kongreso havos apartan signifon kaj estos epokfaranta [20]; estas senfrukta kaj danĝera […] la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas [21]; grandegan signifon lingvo internacia havus por la scienco, komerco FK ; kian signifon havas la morto? la korpo dissolviĝas […] [22]. VD:senco2
Rim.: Ofte oni povas uzi „senco“ kaj „signifo“ preskaŭ sinonimaj: mi ne komprenas la signifon (aŭ sencon) de la frazo. Tamen ili nuancigas diversajn aspektojn: dum „senco“ celas unu specifan, ofte subjektivan, interpreton en momenta kunteksto, „signifo“ celas la tutan amplekson de la eblaj interpretoj, objektivigitaj per konvencio. La unuan oni povas traduki al aliaj lingvoj, kaj esprimi per aliaj vortoj, la dua estas ligita al konkreta lingvo kaj vortumo. En figura uzo, „senco“ enhavas la ideon de intenco aŭ celo de iu ago, dum „signifo“ akcentas ĝian konsekvencon. La kutima celo de eldiro estas esprimi certan sencon, dum la signifo estas atribuata de la aŭskultantoj, el kiu ili devas diveni la sencon de la aŭdataj vortoj. Se la vortoj estas elektataj mallerte, ilia signifo devias de la intencita senco kaŭzanta miskomprenon. [W. Diestel]
angle:
[signif.0o.rim_kp_senco]
meaning, significance
beloruse:
значэньне
bulgare:
значение du~a: двусмислен.
ĉeĥe:
význam, závažnost
ĉine:
意义 [yìyì], 意義 [yìyì], 含意 [hányì], 意味 [yìwèi], 含义 [hányì], 含義 [hányì], 意涵 [yìhán], 意謂 [yìwèi], 意谓 [yìwèi], 涵义 [hányì], 涵義 [hányì], 义 [yì], 義 [yì]
france:
signification
germane:
1. Bedeutung, Sinn, Inhalt 2. Bedeutung, Wichtigkeit
hispane:
significado
hungare:
1. jelentés du~a: kétértelmű. 2. jelentőség
japane:
意味 [いみ], 意義 [いぎ], 語義 [ごぎ], 価値 [かち], 重要性 [じゅうようせい]
katalune:
significat
nederlande:
betekenis du~a: dubbelzinnig.
pole:
znaczenie
ruse:
значение
slovake:
význam, zmysel
taje:
ความหมาย
tibete:
དོན་པོ་
ukraine:
значення

signifa

serĉi 'signifa'
[signif.0a]
1.
[signif.0a.senca]
Havanta kompreneblan signifon, senca: vantaj aŭtomobilistoj povis elekti licenc-platojn kun siaj personaj bonŝanco-ciferoj aŭ kun signifa literkombino [23]. SIN:komprenebla
2.
[signif.0a.FIG]
(figure) Havanta signifon, estanta grava aŭ valora en la koncerna situacio, rigardebla kiel grava: signife [li] levis la fingron supren [24]. ŝparo el kostoj estas pli ol signifa por la utiliganto de transporto, se ĝi estas komparata kun ... [25]; la riveroj malpuriĝis je signifa kvanto da kupro [26]. SIN:grava
angle:
1. meaningful 2. significant
beloruse:
значны
bulgare:
значителен
ĉeĥe:
valný, velký, významný, většinový, značný
ĉine:
2. [juàn], 雋 [juàn], 有意义 [yǒuyìyì], 有意義 [yǒuyìyì], 意味深長 [yìwèishēncháng], 意味深长 [yìwèishēncháng], 重要 [zhòngyào]
france:
1. signifiant 2. significatif
germane:
1. verständlich 2. bedeutend
japane:
意味のある [いみのある], 有意義な [ゆういぎな], 重大な [じゅうだいな], かなりの
nederlande:
1. betekenisvol 2. beduidend, belangrijk
slovake:
mnohovýznamný, zvlášť významný

sensignifa

serĉi 'sensignifa'
[signif.sen0a]
1.
[signif.sen0a.sensenca]
Ne havanta kompreneblan signifon, sensenca, absurda: la kantoj de la amkantistoj ‐ [nun por li] nenio krom sensignifaj sonoj [27]! la vortoj estas sensignifaj [28]; la poema karaktero de la sensignifa frazo iĝas pli evidenta [29]. SIN:nekomprenebla
2.
[signif.sen0a.FIG]
(figure) Ne havanta signifon, gravon aŭ valoron en la koncerna situacio, rigardebla kiel malgrava: estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa [30]; sur la planko sidis […] la sensignifa „mi“ de la persono, admirante sian propran grandecon [31]; titolo sen mono ‐ sensignifa sono PrV ; gajaj sensignifuloj Marta ; mi notis la faktojn ŝajne plej sensignifajn, ŝiajn plej malgrandajn gestojn, ŝiajn plej senvalorajn parolojn [32]. SIN:malgrava
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
28. Monato, Princo Henriko Oguinye: Bomboj kaj mortoj: la lingvo de islama radikalismo, 2011
29. K.-G. Gustafsson: Frazoj sen signifo!, 2011-04-02
30. La Nova Testamento, I. Korintanoj 14:10
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
32. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
angle:
1. meaningless 2. insignificant
beloruse:
нязначны, без значэньня
bulgare:
незначителен
ĉeĥe:
bezvýznamný, irelevantní, nevýznamný
ĉine:
2. 渺小 [miǎoxiǎo], 区区 [qūqū], 區區 [qūqū], 麼 [mó], 麽 [mó]
france:
1. insensé 2. dépourvu d'importance, insignifiant, négligeable
germane:
1. unverständlich 2. unbedeutend
hispane:
2. sin sentido, sin significado
japane:
無意味な [むいみな], 無価値な [むかちな]
nederlande:
1. betekenisloos 2. onbeduidend, onbelangrijk
pole:
2. bez znaczenia
slovake:
bezvýznamný
taje:
ไร้ความหมาย
ukraine:
без жодного значення, незначний, неозначений

administraj notoj