*signal/o UV *signalo serĉi 'signalo' [signal.0o] Interkonsentita signo destinita por komuniki malproksimen ordonon, averton, sciigon: sonigu la trumpeton, […] faru signalon; [1]; oni trumpetis sur la reĝa ŝipo, ripetante signalon, donitan de la supro de l' rivero [2]; li donis la signalon komenci la batalon [3]; per fajra signalo li montris, ke li bezonas helpon [4]; jam la duan fojon estas donita la signalo per la sonorilo, kiu admonas ĉiujn personojn, kiuj ne veturas, forlasi la ŝipon [5]; la submajstro faris signalon, ke oni suprenigu la ankron [6]; la melodio de dormosignalo [7]; Vitalij venis la uzinon tuj post la sirensignalo Metrop ; brua signalo de rapide preterpasanta aŭtomobilo [8]; por averti la aŭtiston, poste mi mallevos la brakon kaj ĉe proksimiĝo mi donos definitivan haltsignalon [9]; (figure) la sorto de l' italaj tradiciaj partioj devus esti forta alarmsignalo por ĉiuj grandaj partioj [10]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto6. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIII7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo8. Stellan Engholm: Al Torento, IV.9. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 28. Tute Libera Kiel Birdo Aera.10. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5 angle: signal beloruse: сігнал, знак bulgare: сигнал ĉeĥe: impuls, informace, signál ĉine: 信号 [xìnhào], 信號 [xìnhào], 号志 [hàozhì], 號誌 [hàozhì], 訊號 [xùnhào], 讯号 [xùnhào], 麾 [huī], 信标 [xìnbiāo], 信標 [xìnbiāo] france: signal germane: Signal, Zeichen hispane: señal hungare: jel, jelzés japane: 信号 [しんごう], 合図 [あいず], 標識 [ひょうしき] nederlande: signaal pole: sygnał, znak portugale: sinalr ruse: сигнал slovake: impulz, informácia, signál ukraine: сиґнал, знак signaliserĉi 'signali' [signal.0i] (tr) Fari signalon, anonci per signalo: oni signalis de la palaco [11]; li signalis per la fajfilo, ke la kanajlaro forigu siajn vestojn [12]; la vaporfajfilo signalis laborkomencon [13]; la patrolo flagsignalis ‚atendu‘ [14]; pafo el tercerolo signalas batalon [15]; paf! oni signalis per kanono la alvenon de la nova jaro [16]; la aŭtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas [17]; mia frato rapide signalis per la postaĵo, ke mi tuj eliru [18]; (figure) grava libro Kvaropo […] signalis la debuton de la tielnomita „skota skolo“ [19]. alarmi, anonci, averti 11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII12. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIII13. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto14. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 4415. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro IX.16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Dekdu per la poŝto17. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 28. Tute Libera Kiel Birdo Aera.18. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Pacaj batalantoj19. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto angle: signal beloruse: сігналіць, сігналізаваць ĉeĥe: dát znamení, signalizovat ĉine: 麾 [huī], 弄上标记 [lòngshàngbiāojì], 弄上標記 [lòngshàngbiāojì], 弄上記號 [lòngshàngjìhao], 弄上记号 [lòngshàngjìhao], 有标记 [yǒubiāojì], 有標記 [yǒubiāojì], 用信号传递 [yòngxìnhàochuándì], 用信號傳遞 [yòngxìnhàochuándì] france: signaler germane: signalisieren, anzeigen hispane: señalar, hacer señales hungare: jelez japane: 信号を送る [しんごうをおくる], 合図する [あいずする] pole: sygnalizować, dawać znaki portugale: sinalizar ruse: сигналить, сигнализировать, дать сигнал slovake: dať znamenie, signalizovať ukraine: сиґналізувати, давати сиґнал vojsignaligoserĉi 'vojsignaligo' [signal.voj0igo] Ekipado de la vojoj per facile rimarkeblaj signoj por sendanĝerigi la trafikon. trafikŝildo beloruse: устаноўка дарожных знакаў ĉine: 号志 [hàozhì], 號誌 [hàozhì], 指示牌 [zhǐshìpái] france: signalisation germane: Beschilderung hungare: közúti jelzés nederlande: bewegwijzering pole: znak drogowy portugale: sinalização viária ruse: оснащение дорожными знаками administraj notoj voj~igo: Mankas dua fontindiko. voj~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.