*satur/i UV *saturi serĉi 'saturi' [satur.0i] (tr) 1.[satur.0i.solvi] Solvi substancon en iu fluaĵo ĝis tiu ĉi ne povas solvi pli: la akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna [1]; [la] akvo estis saturita per sodo [2]. 2.[satur.0i.plenigi] Plej eble plenigi per io konkreta: torĉoj […] saturitaj per flamigeblaj materioj [3]; vino, saturita per muskato kaj bonodoraj herboj [4]; ilia tero estos saturita de sango [5]; liaj ostoj estos saturitaj de medolo [6]; leviĝis vento, saturita de malvarma malsekeco [7]; ekblovis freŝa vento, saturita per odoro de floroj [8]; nebulo […] refreŝigis […] kaj saturis la kreskaĵojn, jam agoniantajn de l' soifo [9]. 3.[satur.0i.FIG] (figure) Plej eble plenigi per io abstrakta: ĉiun grajneton da vero […] mi kolektis kaj konservis, mi saturis ĝin per la odoro de ĉiuj belaĵoj [10]; okcidenta lando, saturita de troo da vivo [11]; atmosfero, saturita de […] malpaco [12]. satigi. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 34:76. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 21:247. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro V10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912 angle: saturate beloruse: насычаць, насыціць ĉeĥe: nasytit (roztok), saturovat, sytit, uspokojovat (poptávku) ĉine: 浃 [jiā], 浹 [jiā] france: saturer germane: sättigen 2. anfüllen, durchtränken hispane: saturar hungare: telít itale: saturare japane: 飽和させる [ほうわさせる], 充満させる [じゅうまんさせる], たっぷり満たす [たっぷりみたす] nederlande: verzadigen pole: nasycać, przepoić portugale: saturar ruse: насыщать, насытить slovake: nasýtiť (dopyt), saturovať ukraine: сатурувати, насичувати рідину газом administraj notoj