1saliv/o JED salivoserĉi 'salivo' [saliv.0o] Senkolora fluaĵo kiu malsekigas la buŝon, sekreciata de specialaj glandoj, kaj kiu enhavas enzimojn kunefikantajn en digestado: li […] furiozis inter iliaj manoj […] kaj fluigis salivon sur sian barbon [1]; ĉe la sola aŭdado jam kolektiĝas al mi salivo en la buŝo [2]! Pasteur posedis eksterordinaran kuraĝon, ĉar li konstante riskis sian vivon, kiam li forprenis salivon el la buŝego de rabia hundo por eksperimenta infektado de kunikloj [3]; ne plu necesas la propra salivo, memgluaj […] la markoj ja estas [4]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 21:132. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo3. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano4. Monato, Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj angle: saliva beloruse: сьліна ĉeĥe: slina ĉine: 口水 [kǒushuǐ], 唾 [tuò], 唾沫 [tuòmo], 津 [jīn], 涎 [xián], 唾液 [tuòyè], 吐沫 [tùmo], 涎水 [xiánshuǐ], 口沫 [kǒumò], 痰液 [tányè] france: salive germane: Speichel, Spucke hispane: saliva hungare: nyál itale: saliva japane: 唾液 [だえき], つば nederlande: speeksel perse: بزاق، آب دهان pole: ślina portugale: saliva ruse: слюна slovake: slina svede: saliv ukraine: слина saliviserĉi 'salivi' [saliv.0i] (x) Eligi salivon; kovri per salivo: ĉiaspecaj delikataĵoj igis la gastojn salivi [5]; la sulkiĝinta haŭto de la salamandro jukis, […] ĝi salivis iomete la haŭton sub sia larĝa makzeleto [6]; (figure) tiu viro enrampis vian bruston kaj salivis ĝin per la veneno de sia malnobleco [7]. kraĉi, salivumi 5. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 196. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVII angle: salivate beloruse: пускаць сьліну ĉeĥe: naslinit, slinit, vylučovat sliny ĉine: 流口水 [liúkǒushuǐ] france: saliver germane: spucken, speicheln, einspeicheln hispane: salivar, escupir hungare: nyálaz, nyáladzik itale: salivare japane: つばが出る [つばがでる] nederlande: speeksel afscheiden pole: ślinić się portugale: salivar ruse: выделять слюну, истекать слюной slovake: posliniť, zasliniť svede: utsöndra saliv ukraine: виділяти слину salivumiserĉi 'salivumi' [saliv.0umi] (ntr) Salivi kaj lasi salivon liki el buŝo: vidante […] vaporumitan panon el maizfaruno, mi salivumis kaj pensis, kiel feliĉe, se mi povus ĝui vaporumitan panon ĉiutage [8]; (figure) partizanoj kaj gerilanoj jam salivumas pro la ideo, ke la princo deĵoros en nur leĝere kirasita skoltad-veturilo [9]. kraĉi, salivi 8. Monato, Wei Yubin: La biciklo de mia patro9. Monato, Paul Gubbins: Sango kaj rango, 2007 angle: salivate beloruse: пускаць сьлінкі, сьлініцца ĉeĥe: slintat ĉine: 流口水 [liúkǒushuǐ] france: baver germane: speicheln, sabbern, Appetit bekommen itale: sbavare (salivare) japane: よだれを流す [よだれをながす] pole: ślinić się portugale: babar slovake: slintať svede: dregla ukraine: слинитися, обслинюватися administraj notoj