2sakristi/o JED sakristioserĉi 'sakristio' [sakris.0o] [sakris.0o.REL] En preĝejo, loko kie oni konservas la kultajn objektojn kaj vestojn, kaj kie la pastroj sin vestas por diservo: tra la malfermita fenestreto de la sakristio vento movis la aeron de la preĝejo kaj ekzumigis la metalkadron [1]; el la sakristio estis elirantaj la infanoj de la unua katekismo-klaso [2]. 1. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I2. I. Silone, trad. D. Mistretta: La sekreto de Luka, [vidita en 2018] beloruse: сакрыстыя ĉeĥe: sakristie, zákristie france: sacristie germane: Sakristei hungare: sekrestye itale: sacrestia, sagrestia japane: 聖具室 [ひじりぐしつ] katalune: sagristia nederlande: sacristie perse: صندوقخانهٔ کلیسا pole: zakrystia portugale: sacristia ruse: ризница slovake: sakristia, vedľajšia miestnosť v kostole ukraine: ризниця, захристія sakristianoserĉi 'sakristiano' [sakris.0ano] 1.[sakris.0ano.strikte] Preĝejservisto kiu zorgas pri la sakristio kaj mastrumado de la preĝejo: la sakristiano estis maljuna invalido, kiu ŝatis min, ĉar ofte mi venis pli frue kaj tiris anstataŭ li la ŝnuregojn de l’ sonoriloj [3]; mi forgesis mian horloĝon sur la noktotablo de la sakristianino [4]. 2.[sakris.0ano.vaste] Ajna malsupera preĝejservisto. Rim.: La vorto ĉiurilate estas mise formita: la sufikso -an implicas, ke temas pri membro de pluro, dum plureco ne estas esenca trajto de la koncerna ofico, kaj en multaj vilaĝaj preĝejoj estas ununura sakristiano – tion ŝajnas implici ankaŭ la uzoj Zamenhofaj: tiam li loĝis ĉe la sakristiano [5]; li aspektis tute tiel, kvazaŭ li estus nia sakristiano! [6]. Laŭ mi, la radikalfinaĵo -an en ĉi tiu vorto estas ne tiom la esperanta sufikso, kiom kontrabandaĵo el fremda lingvo. [Sergio Pokrovskij] 3. S. Maul: El verva vivo jurnalista, 20054. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, El la Biblio5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko ĉeĥe: kostelník ĉine: 教堂司事 [jiàotángsīshì] france: sacristain germane: 1. Sakristan, Küster, Kirchner, Messner 2. Kirchendiener itale: sacrestano, sagrestano japane: 聖具係 [ひじりぐかかり] katalune: 1. sagristà 2. escolà nederlande: sacristein perse: 1. متولی کلیسا 2. خادم کلیسا pole: zakrystian ruse: 1. ризничий 2. церковнослужитель, пономарь, псаломщик, дьячок slovake: kostolník ukraine: ризник, паламар administraj notoj