Aldoni tradukojn al ReVo:

*ruĝ/a

*ruĝa

serĉi 'ruĝa'
[rugx.0a]
[rugx.0a.KOL]
Samkolora kiel sango: liaj okuloj estas ruĝaj de vino [1]; ŝi havis sur si veston el vinruĝa veluro FK ; juna bela virino en ruĝa sarafano FK ; vangoj […] ruĝaj kiel papava floro FK ; ŝiaj nigraj haroj estis […] ornamitaj per kufeto da blankaj plumoj kaj ruĝaj rozoj FK ; la pordokurtenoj de lia dormoĉambro estas de flavruĝa koloro DL ; domo el ruĝaj brikoj FdO ; rozeruĝa nubo FK ; ruĝa kaj brilanta sin levis la suno el la akvo FK ; li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo VivZam ; nia hetmano fariĝas ruĝa kiel fajro [2]; mano tremanta kaj ruĝa de malvarmo Marta . SUB:amaranta, skarlata, punca, karmina, karmezina, purpura, rozaVD:Ruĝa Armeo, Ruĝa Kruco, Ruĝa Lunarko, Ruĝa Maro
afrikanse:
rooi
albane:
i kuq
amhare:
ቀይ
angle:
red
arabe:
أحمر
armene:
կարմիր
azerbajĝane:
qırmızı
beloruse:
чырвоны
bengale:
লাল
birme:
နီသော
bosne:
crvena
bulgare:
червен
ĉeĥe:
červený, rudý
ĉine:
红 [hóng]
dane:
rød
estone:
punane
eÅ­ske:
gorria
filipine:
pula
france:
rouge (adj.)
galege:
vermello
germane:
rot
greke:
κόκκινο, ερυθρό
guĝarate:
લાલ
haitie:
wouj
haÅ­se:
ja
hebree:
אדום
hinde:
लाल
hispane:
rojo
hungare:
piros, vörös
ide:
reda
igbe:
acha ọbara ọbara
indonezie:
merah
irlande:
dearg
islande:
rauður
japane:
赤い [あかい]
jave:
abang
jide:
רויט
jorube:
pupa
kanare:
ಕೆಂಪು
kartvele:
წითელი
kazaĥe:
қызыл
kimre:
coch
kirgize:
кызыл
kmere:
ពណ៌ក្រហម
koree:
빨간색
korsike:
rossu
kose:
bomvu
kroate:
crvena
kurde:
sor
latine:
ruber
latve:
sarkans
laÅ­e:
ສີແດງ
litove:
raudonas
makedone:
црвена
malagase:
mena
malaje:
merah
malajalame:
ചുവപ്പ്
malte:
aħmar
maorie:
whero
marate:
लाल
monge:
liab
mongole:
улаан
nederlande:
rood
nepale:
रातो
njanĝe:
wofiira
okcidentfrise:
read
panĝabe:
ਲਾਲ
paŝtue:
سور
pole:
czerwony
portugale:
vermelho
ruande:
umutuku
ruse:
красный, алый
samoe:
lanu mumu
sinde:
ڳاڙهو
sinhale:
රතු
skotgaele:
dearg
slovene:
rdeč
somale:
cas
ŝone:
tsvuku
sote:
khubelu
sunde:
beureum
svahile:
nyekundu
svede:
röd
taĝike:
сурх
taje:
สีแดง
tamile:
சிவப்பு,
tatare:
кызыл
telugue:
ఎరుపు
tibete:
དམར་པོ་
tokipone:
loje
turke:
kırmızı, kızıl
ukraine:
червоний
urdue:
ریڈ
uzbeke:
qizil
vjetname:
màu đỏ
volapuke:
redik
zulue:
obomvu

ruĝo

serĉi 'ruĝo'
[rugx.0o]
[rugx.0o.KOL]
Ruĝa koloro: leviĝis la matenruĝo [3]; la luno lumis inter la ĉielruĝo vespera kaj la ĉielruĝo matena [4]; la arbaro ricevis la plej belajn kolorojn de ruĝo, flavo kaj verdo [5]; sur [ŝia] dolĉa vizaĝo aperis la ruĝo de la kolero [6]; karmina ruĝo kovris la vizaĝon de Klaro IK ; sur la kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis profunda sulko Marta ; belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo Marta .
angle:
red
beloruse:
чырвань
bulgare:
червено
france:
rouge (subst..)
germane:
Rot
hebree:
אדום, אודם
hungare:
piros szín, vörös szín
japane:
赤 [あか]
kurde:
Sor
nederlande:
rood (subst.)
pole:
czerwień, kolor czerwony
ruse:
красный цвет

*ruĝiĝi [7]

serĉi 'ruĝiĝi'
[rugx.0igxi]
1.
[rugx.0igxi.ajne]
Iĝi ruĝa: estos bona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas [8]; la nuboj ruĝiĝis kaj la vento kvietiĝis [9]; li rigardis ŝian piedon kaj vidis la elfluantan sangon, pro kiu ruĝiĝis la blankaj ŝtrumpoj [10].
2.
[rugx.0igxi.vizagxe]
Ricevi ruĝan vizaĝhaŭton per emocia sangalfluo, ekzemple pro honto, pudoro, kolero: li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [11]; ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi [12]; kiam Johano ŝin ekvidis, li ruĝiĝis ĝis la frunto kaj ne povis eldiri eĉ unu vorton [13]; lia vizaĝo ekruĝiĝis de honto FK ; li ruĝiĝis de plezuro, ĉar li estas tre ruĝiĝema DL .
angle:
1. redden 2. blush
beloruse:
чырванець, пачырванець
ĉine:
发红 [fāhóng], 發紅 [fāhóng], 紅臉 [hóngliǎn], 红脸 [hóngliǎn], 飛紅 [fēihóng], 飞红 [fēihóng], 泛紅 [fànhóng], 泛红 [fànhóng], 脸红 [liǎnhóng], 臉紅 [liǎnhóng], 羞紅 [xiūhóng], 羞红 [xiūhóng], 使紅 [shǐhóng], 使红 [shǐhóng], 涨红 [zhànghóng], 漲紅 [zhànghóng]
france:
rougir (intr.)
germane:
rot werden 1. sich rot färben 2. erröten
hebree:
1. ×œ×”אדים 2. ×œ×”סמיק
hungare:
elpirul, elvörösödik 1. kipirosodik, kipirul
indonezie:
2. memerah
japane:
1. èµ¤ã‚‰ã‚€ [あからむ] 2. èµ¤ã‚‰ã‚ã‚‹ [あからめる]
nederlande:
1. rood worden 2. blozen, kleuren
pole:
zaczerwienić się, czerwienić się 2. zarumienić się, rumienić się
ruse:
покраснеть
ukraine:
червоніти, рум’яніти, робитися/ставати червоним, рум’яним

transruĝa

serĉi 'transruĝa'
[rugx.trans0a]
1.
[rugx.trans0a.FIZ]
FIZ Kvalifikas nevideblajn radiojn situantajn trans la ruĝolimo de la videbla parto de la optika spektro: la ondolongo de transruĝaj radioj estas inter 800 nanometroj kaj 1 milimetro; kiel stabila molekulo en nia atmosfero, ĝi (la akvo) grave rolas kiel absorbilo de transruĝa radiado [14]; en julio 1928 li faris la unuan televidan transsendon en koloro kaj ankaŭ per transruĝa lumo [15]
2.
[rugx.trans0a.TEK]
TEK Kvalifikas teĥnikojn uzantajn tian radiadon, kaj iliajn produktojn: transruĝaj fotoj bildigas surterajn temperaturojn [16]. transruĝa pordo: Pordo, konektita al transruĝa sentilo, ebliganta sendi (eligi) aŭ ricevi (enigi) datumojn per transruĝa kanalo, ekz-e inter poŝkomputilo kaj poŝtelefono aŭ printilo KompLeks .
SIN:infraruĝaVD:transviola
14. Vikipedio, Akvo
15. J. Casey: La unua publika elmontro en la mondo de vera televido
16. Hori J.: Japanio: erupcias maltrankviloMonato
angle:
infrared trans~a pordo: infrared port.
beloruse:
інфрачырвоны
ĉine:
紅外 [hóngwài], 红外 [hóngwài]
france:
infrarouge
germane:
infrarot
hebree:
אינפרא- אדום
hispane:
infrarrojo
hungare:
infravörös
indonezie:
inframerah
japane:
赤外線の [せきがいせんの]
nederlande:
infrarood
pole:
podczerwony
ruse:
инфракрасный trans~a pordo: инфракрасный порт.
svede:
infraröd
turke:
kırmızıöte
ukraine:
інфрачервоний

ruĝvanga

serĉi 'ruĝvanga'
[rugx.0vanga]
[rugx.0vanga.homo]
Havanta ruĝetan vizaĝkoloron, precipe pro la bona sano, sed ankaŭ eble pro restado en la libera aero, aŭ pro embaraso: Kiam la Filiŝto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo, ruĝvanga kaj belaspekta [17]; la pli aĝa filino de la mastro, ruĝvanga kaj korpulenta knabino Metrop .
angle:
ruddy, rubicund
beloruse:
чырванашчокі, барвяны (пра твар), румяны
ĉine:
紅潤 [hóngrùn], 红润 [hóngrùn]
japane:
ほおの赤い [ほおのあかい], 赤ら顔の [あからがおの]
ruse:
румяный

administraj notoj