Aldoni tradukojn al ReVo:

rudiment/o PV

rudimento

serĉi 'rudimento'
[rudime.0o]
(malofte)
[rudime.0o.KOMUNE]
Komenca, baza, ne evoluinta formo de io ne elkreskinta, ne finfarita: tiu pratipo jam posedis rudimentojn de la parola lingvo [1]; ekĝermis la unuaj rudimentoj de la lingvoscienco Ret ; ĉe la parazita kaj protektata „Proteolepas“, la tuta antaŭa parto de la kapo estas reduktita al nura rudimento [2]. VD:bazo, resto, stumpo
beloruse:
рудымэнт
ĉeĥe:
rudiment, základ znalostí
france:
rudiment
germane:
Rudiment, Anfänge, Anfangsgründe
japane:
初歩 [しょほ], 入門 [にゅうもん], 基礎 [きそ], 原基 [はらもと], 痕跡器官 [こんせききかん]
pole:
rudyment, narząd szczątkowy
slovake:
rudiment, základ znalostí
ukraine:
елементарні поняття, початкові знання, рудименти, рудиментарний орган

rudimenta

serĉi 'rudimenta'
[rudime.0a]
(malofte)
[rudime.0a.KOMUNE]
Kompare kun pli plenaj formoj ne sufiĉe evoluinta: la unua necesujo, ankoraŭ tre rudimenta, estis inventita por la uzo de la reĝino Elizabeth la unua de Britio [3].
a)
[rudime.0a.scio]
(pri scio) Tute elementa, baza: via senduba talento restas […] en stato rudimenta, neprilaborita Marta ; sociologiaj esploroj en Esperantujo estas malmultaj, rudimentaj kaj malofte pli-malpli profesiaj [4]; en la du plej grandaj grupoj de enmigrintoj (kaj ties idoj), turka kaj rus-germana, eĉ en dua kaj tria generacio scio de la germana estas tiom rudimenta, ke infanoj fiaskas en lernejoj [5].
b)
[rudime.0a.BIO]
BIO(pri organo) Apenaŭ elkreskinta, atrofia.
VD:primara, primitiva
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, NKD - NeKreDeble
4. B. Kolker: Oni ne kulpigu la spegulon, Monato, 1997:2, p. 22a
5. Monato, Stefan Maul: Germana batalo, 2006
angle:
1.a elementary, rudimentary 1.b rudimentary, vestigial
beloruse:
1.a пачатковы, элемэнтарны 1.b рудымэнтарны, недаразьвіты
ĉeĥe:
původní, rudimentární, zakrněný, začáteční, základní
ĉine:
低級 [dījí], 低级 [dījí], 简陋 [jiǎnlòu], 簡陋 [jiǎnlòu]
france:
rudimentaire
germane:
rudimentär, unausgebildet
hungare:
1.a alapvető, elemi 1.b csökevényes, fejletlen
japane:
初歩的な [しょほてきな], 基本の [きほんの], 未発達の [みはったつの], 痕跡の [こんせきの]
nederlande:
rudimentair
pole:
szczątkowy, rudymentarny, początkowy
portugale:
rudimentar
ruse:
рудиментарный 1.a начальный 1.b недоразвитый
slovake:
elementárny, počiatočný, primitívny, pôvodný, rudimentárny, zakrnelý, základný
ukraine:
рудиментарний, недорозвинений, початковий

administraj notoj