10Roterdam/o PIV1 Roterdamo serĉi 'Roterdamo' [roterdam.R0o] [roterdam.R0o.GEOG] Urbo en la nederlanda provinco Sud-Holando, c. 60 km sudokcidente de Amsterdamo: la biblioteko Hector Hodler ĉe UEA en Roterdamo [havas] ĉirkaŭ 10 000 erojn, el kiuj minimume 3 500 estas nedubeble libroj en esperanto [1]; se tiu Centra Oficejo en Roterdamo interesas vin, vi povas veni al la malferma tago [2]; mia kara, vi ne estas en Roterdamo, sed en Hago [3]; Roterdamo estas ĉarma urbo, se oni havas monon [4]; la Roterdama Internacia Filmfestivalo estas la due plej vizitata tia evento post tiu de Berlino [5]. 1. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, La amplekso de la esperanta literaturo2. Monato, Stefan Maul: Sigloj, 20063. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 55. Monato, Film-Arto: Emocia "duŝo", tremiga "mago" angle: Rotterdam beloruse: Ратэрдам ĉine: 鹿特丹 [Lùtèdān] france: Rotterdam germane: Rotterdam greke: Ρόττερνταμ hungare: Rotterdam japane: ロッテルダム nederlande: Rotterdam pole: Rotterdam portugale: Rotterdam, Roterdã, Roterdão ruse: Роттердам ukraine: Роттердам administraj notoj