Holando
PIV1
- 1.
- Geografia regiono, iama graflando, poste provinco en la okcidenta parto de Nederlando, poste dividita en la nunajn provincojn Nord-Holando kaj Sud-Holando: pensante pri Holando ⫽ mi vidas larĝajn riverojn ⫽ lante irantajn ⫽ tra senlimaj ebenaĵoj [1].
- 2.
- (arkaismo)
Nederlando
ambaŭ samtempe iris en servadon sur ŝipon, kiu veturis al
Norvegujo, ambaŭ ili poste iris kune al Holando, kaj neniam ĝis
nun okazis inter ili ia malpaceto
Fab4
.
Rim.: Pro historiaj kaj ekonomiaj kialoj ĉi tiu sinekdoĥa nomuzo estas kutima en multaj lingvoj, iam ankaŭ ĉe la nederlandanoj mem, kaj bone atestita en Esperanto. Tamen iuj nederlandanoj opinias tian uzon misprezenta, maljusta kaj evitinda; ekde 2020-01-01 la nederlanda registaro malrekomendas tiel nomi Nederlandon.
1.
H. Marsman, trad. M. Meeuwissen: Memoro pri Holando, 2010
- angle:
- Holland
- beloruse:
- Галяндыя
- bulgare:
- Холандия
- ĉeĥe:
- Holandsko, Holland
- ĉine:
- 荷 [Hé], 荷兰 [Hélán], 菏兰 [Hélán]
- finne:
- Hollanti
- france:
- Hollande
- germane:
- Holland
- greke:
- Ολλανδία
- hispane:
- Holanda
- hungare:
- Holland
- itale:
- Olanda
- latve:
- Holande
- nederlande:
- Holland
- okcidentfrise:
- Hollân
- pole:
- Holandia
- portugale:
- Holanda
- ruse:
- Голландия
- skotgaele:
- an Ollainn
- slovake:
- Holandsko
- svede:
- Hollánda
- turke:
- Hollanda
- ukraine:
- Голландія (провінція), Нідерланди
holanda
- 1.
- Rilata al Holando1.
- 2.
- Nederlanda. La iniciatinto de nederlanda Esperanto-Movado estis Dreves Uitterdijk, kiu … redaktis la unuan gazeton, „Holanda Pioniro“ (1902–1905) [2].
2.
Esperanto en perspektivo, 1974. §15.2.25
- beloruse:
- галяндзкі, нідэрляндзкі
- ruse:
- 1. голландский 2. голландский, недерландский
holandano
- 1.
- Enloĝanto de Holando1.
- 2.
- Nederlandano. Surinam, apartenanta al la Holandanoj [3].
3.
Voltero, trad. Lanti: Kandid aŭ la Optimismo, 1929
- beloruse:
- галяньдзец, нідэрляньдзец
- ruse:
- голландец
10Nord-Holando
- Provinco en Nederlando kun ĉefurbo Harlemo: Esperanto-Centro Nord-Holando, kunlabora instanco de ĉiuj Esperanto-grupoj en la provinco Nord-Holando, denove iniciatas la tradician Nord-Holandan Zamenhof-tagon, ĉi-foje en la urbeto Heerhugowaard, apud Alkmaar [4].
4.
Renato Corsetti: Levi la prestiĝon de la internacia lingvo, Esperanto, jan. 1998
- angle:
- North Holland
- beloruse:
- Паўночная Галяндыя
- ĉine:
- 北荷兰 [BěiHélán], 北荷兰省 [běihélánshěng]
- france:
- Hollande-Septentrionale
- germane:
- Nordholland
- hispane:
- Holanda Septentrional
- hungare:
- Észak-Holland
- katalune:
- Holanda Septentrional
- nederlande:
- Noord-Holland
- okcidentfrise:
- Noard-Hollân
- ruse:
- Северная Голландия
10Sud-Holando (NL‑ZH)
- Provinco en Nederlando kun ĉefurbo Hago.
- angle:
- South Holland
- beloruse:
- Паўднёвая Галяндыя
- ĉine:
- 南荷兰 [NánHélán], 南荷兰 [nánhélán], 南荷兰省 [nánhélánxǐng]
- france:
- Hollande-Méridionale
- germane:
- Südholland
- hispane:
- Holanda Meridional
- hungare:
- Dél-Holland
- katalune:
- Holanda Meridional
- nederlande:
- Zuid-Holland
- okcidentfrise:
- Súd-Hollân
- ruse:
- Южная Голландия