*riz/o *rizo serĉi 'rizo' [riz.0o] [riz.0o.AGR] Greno kun blankaj, nutraj semoj, kultivata precipe en Azio; genro el familio poacoj (Oryza): la gvidanto kuiras por li pilafon (ĝi estas preparata el kokina viando kaj rizo) por vespermanĝo [1]; li vidis neniam: nek rizon, nek paperon, nek bildojn de homoj, kun pintaj ĉapoj kaj oblikvaj okuloj [2]; jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj FK ; grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio FK ; bovlo da blanka rizo, parfumita rizo, nudeloj, vermiĉeloj, krespoj, alkoholaĵo [3]; terkulturistoj produktas sen uzo de insektmortigilo legomojn, rizon kaj sakeon (rizvinon) [4]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI3. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 184. Monato, Hori Jasuo: Ibisoj kaj cikonioj: reaperintaj birdoj angle: rice beloruse: рыс bulgare: ориз ĉeĥe: rýže setá ĉine: 米 [mǐ] france: riz germane: Reis hinde: चावल [chāval] hispane: arroz hungare: rizs indonezie: beras itale: riso (cereale) japane: イネ, 米 [よね], 米飯 [べいはん], ライス latinece: Oryza nederlande: rijst perse: برنج pole: ryż portugale: arroz ruse: рис slovake: ryža (rastlina) slovene: riž svede: ris tibete: འབྲས་ turke: pirinç ukraine: рис rizkampo, rizejo serĉi 'rizkampo' serĉi 'rizejo' [riz.0ejo] [riz.0ejo.AGR] Malseka kampo en kiu oni kulturas rizon: infanoj laboras ankaŭ en plantejoj, ekzemple en kafokampoj afrikaj, sukerkanejoj en Latin-Ameriko aŭ rizokampoj en Azio [5]; en provincaj regionoj en Japanio etendiĝas rizkampoj kaj digoj ĉirkaŭ vilaĝoj[6]. per falĉileto oni diligente tranĉadas la rizplantojn, sekiĝas la pajlo, ĉu kiel garboj en rizejoj aŭ sternita sur vojrando [7]. 5. Monato, Tiombiano Mardia Oumarou: Ĉesigu la ekspluatadon!6. Hori Yasuo: K-riz-kampoj, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 13a7. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18 beloruse: рысавае поле, рысавы чэк ĉeĥe: rýžoviště, rýžové pole ĉine: 稻田 [dàotián], 米 [mǐ], 水稻田 [shuǐdàotián] france: rizière germane: Reisfeld hispane: arrozal hungare: rizsföld indonezie: sawah japane: 稲田 [いなだ], 水田 [すいでん] nederlande: rijstveld perse: شالیزار، برنجزار pole: ryżowe pole ruse: рисовое поле, рисовый чек slovake: ryžové pole svede: risfält turke: pirinç tarlası ukraine: рисове поле, рисова плантація glua rizoserĉi 'glua rizo' [riz.glua0o] [riz.glua0o.AGR] Rizospeco kun mallongaj semoj, tre kungluaj post kuirado: amara kaj dolĉa vinoj faritaj el glua rizo estas plej ŝatataj [8]; la virinoj prenas plenmaneton de la glua rizo el siaj bambuaj korbetoj kaj donacas al ĉiuj petantoj [9]. 8. -: Drinkemo de Dong-nacio, 2001-129. Marzena: Vojaĝraporto, Laoso parto 1, 2004-06 beloruse: клейкі рыс ĉine: 糯米 [nuòmǐ], 糯 [nuò] france: riz gluant, riz glutineux indonezie: ketan nederlande: kleefrijst pole: ryż kleisty administraj notoj