Aldoni tradukojn al ReVo:

*rim/o UV

*rimo

serĉi 'rimo'
[rim.0o]
1.
[rim.0o.versparto]
POE Fina parto de verso (aŭ de vorto), kiu ripetiĝas en aliaj versoj (aŭ vortoj): la rimo devas enhavi la rimbazon; la nombro de [eblaj] rimoj preskaŭ egalas al la nombro de interrimantaj radikoj [1]; kun la sekvantaj rimoj, hazarde kolektitaj, limak- cel- atak- sitel- ofer- somer- voj- ĝoj- pri la ĝenerala temo Somero ni kantos [2]; dum longa tempo li serĉis rimon al la vorto cierge (kandelego) [3]. VD:ina, vira
2.
[rim.0o.efekto]
POE Harmonia efekto, produktita de samsoneco de la finaj sonoj en du aŭ pluraj versoj aŭ vortoj: la rimo ne difektu la sencon [4]; Grabowski elstaris en la traduko de poezio: li povis tion fari majstre, kun ritmoj abundaj kaj rimoj riĉaj kaj variaj [5]; kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas PrV . VD:harmonio
angle:
rhyme
beloruse:
рыфма
ĉeĥe:
rým
ĉine:
韵 [yùn], 韻 [yùn], 尾韵 [wěiyùn], 尾韻 [wěiyùn], 韵脚 [yùnjiǎo], 韻腳 [yùnjiǎo]
france:
rime
germane:
1. Endreim 2. Reim
hebree:
חרוז
hispane:
rima
hungare:
rím
japane:
韻 [いん], 脚韻 [きゃくいん]
nederlande:
rijm
pole:
rym
portugale:
rima
ruse:
рифма
slovake:
rým
svede:
rim
ukraine:
рима

rimi

serĉi 'rimi'
[rim.0i]
1.
[rim.0i.POE]
(tr)
POE Harmoniigi du aŭ plurajn vortojn aŭ versojn per rimo: dialogaj idilioj bone verkitaj kaj rimitaj [6]; li foje rimas nur per gramatikaj finaĵoj, liaj metaforoj estas iom banalaj [7]; bone rimitaj ĝemoj, kiujn vi akompanadis per sonoj de liuto [8]; tiom da brazilanoj tiom bone parolas, rimas kaj kantas en la zamenhofa lingvo, ke oni preskaŭ havas la impreson, ke ili naskiĝis samtempe esperantlingvanoj kaj portugallingvanoj [9].
2.
[rim.0i.EVI]
(ntr)
(evitinde) Rimiĝi: kun vero rimas la sufero [10]; Joĉjo, ĉu vi povas inventi alian rimitan frazon? – „Ekpluvegis, kiam mi ludis tenison, Kaj akvo atingis jam mian femuron“ – Sed „femuron“ tute ne rimas [11]!
angle:
1. rhyme
beloruse:
1. Ñ€Ñ‹Ñ„маваць
ĉeĥe:
1. rýmovat, zrýmovat
ĉine:
1. åŽ‹éŸµ [yāyùn], 壓韻 [yāyùn], 押韵 [yáyùn], 押韻 [yáyùn], 协韵 [xiéyùn], 協韻 [xiéyùn], 叶韵 [xiéyùn], 叶韻 [xiéyùn]
france:
1. faire rimer
germane:
1. reimen
hebree:
1. ×œ×—רוז
hispane:
1. rimar
hungare:
1. rímeltet
japane:
1. æŠ¼éŸ»ã™ã‚‹ [おういんする]
nederlande:
1. doen rijmen
pole:
1. rymować
ruse:
1. Ñ€Ð¸Ñ„мовать
slovake:
1. rýmovaÅ¥

rimaĵo

serĉi 'rimaĵo'
[rim.0ajxo]
[rim.0ajxo.POE]
Ĉia vortaĵo enhavanta rimojn: facile parkerigeblaj […] infanaj rimaĵoj [12]; la poemo ankaŭ en tiu ĉi modifita formo plu restas pli rimaĵo, ol mondskua poeziaĵo [13]; [ŝi] kolektadis […] anekdotojn, rimaĵojn, vortludojn, fabelojn, proverbojn [14].
12. Monato, Carlo Minnaja: Suno kaj ombroj, 2003
13. Monato, Pejno Simono: Versaĵoj elverŝitaj, 2013
14. La Ondo de Esperanto, 2002, № 10
beloruse:
зрыфмаванае слова
france:
bout-rimé
pole:
rymowanka
tibete:
སྙན་ངག་

rimiĝi, interrimi, kunrimi

serĉi 'rimiĝi'
serĉi 'interrimi'
[rim.0igxi]
[rim.0igxi.POE]
POE Harmonii pro samsoneco de la finaj partoj: se du hemistikoj de unu sama verso rimiĝas, tion oni nomas rimo leona [15]; en Esperanto plejparte kunrimas vortoj en samaj gramatikaj formoj [16]; plej facile promeso rimiĝas kun forgeso PrV .
angle:
rhyme
beloruse:
рыфмавацца
ĉeĥe:
rýmovat, zrýmovat
ĉine:
压韵 [yāyùn], 壓韻 [yāyùn], 音韵 [yīnyùn], 音韻 [yīnyùn]
france:
rimer (présenter des rimes)
germane:
sich reimen
hebree:
להתחרז
hispane:
rimar
hungare:
rímel
japane:
韻を踏む [いんをふむ]
nederlande:
rijmen
pole:
rymować się
ruse:
рифмоваться
slovake:
rýmovať
svede:
rimma
ukraine:
римуватися

rimaro, rimvortaro

serĉi 'rimaro'
serĉi 'rimvortaro'
[rim.0aro]
[rim.0aro.POE]
POE Ordigita listo de rimiĝantaj vortoj: por certigi la kompletecon de tiu rimaro, mi pedante kontrolis ĝin per „Inversa Vortaro“ de D-ro Schlüter [17].
angle:
rhyming dictionary
beloruse:
слоўнік рыфмаў
ĉeĥe:
slovník rýmů
ĉine:
韵书 [yùnshū], 韻書 [yùnshū]
france:
dictionnaire de rimes
germane:
Reimwörterbuch
hebree:
מילון חרוזים
hungare:
rímszótár
japane:
脚韻辞典 [あしいんじてん]
nederlande:
rijmwoordenboek
pole:
słownik rymów
ruse:
словарь рифм
slovake:
slovník rýmov

aborta rimo

serĉi 'aborta rimo'
[rim.aborta0o]
[rim.aborta0o.POE]
POE Nepura rimo, en kiu la postakcentaj vokaloj ne samas: „vundo-profunda“ konsistigas abortan rimon.
beloruse:
прыблізная рыфма
hungare:
elvetélt rím, abortált rím
nederlande:
kreupelrijm
pole:
rym łamany
ruse:
приблизительная рифма

infanrimo, infanrimaĵo

serĉi 'infanrimo'
serĉi 'infanrimaĵo'
[rim.infan0o]
[rim.infan0o.POE]
POE Rima poeziaĵo aŭ kanteto destinita al infanoj aŭ de ili uzata: Julie nun deklamas la komencon de tre fama infanrimo „trembrilu, trembrilu malgranda astro“ [18].
18. christine: Julie Andrews kantas, Mia Loko, 2011-05-02
beloruse:
дзіцячы верш
france:
poème enfantin
pole:
dziecięca rymowanka

interna rimo

serĉi 'interna rimo'
[rim.interna0o]
[rim.interna0o.POE]
POE Rimo 1 inter iuj vortoj ene de verso; la efekto produktita de tiaj rimoj: ĉe Homero oni trovas ne nur aliteraciojn, sed ankaŭ internajn rimojn [19].
19. Kalocsay: Tutmonda sonoro, 1981
angle:
interal rhyme
germane:
Binnenreim
hebree:
חרוז פנימי
hungare:
belső rím
nederlande:
binnenrijm
pole:
rym wewnętrzny
ruse:
внутренняя рифма

nepura rimo

serĉi 'nepura rimo'
[rim.nepura0o]
[rim.nepura0o.POE]
POE Rimo 1, kiu ripetiĝas kun kelkaj modifoj en la harmoniigitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita de tiaj rimoj: por liberiĝi de ĉi tiuj mucidaj adasismoj, jam antaŭ dek jaroj mi ekuzis rimojn nepurajn [20]. SUB:aborta rimo, agordo, asonanco, rimoido.
angle:
assonant rhyme, approximate rhyme, imperfect rhyme, near rhyme, oblique rhyme, off rhyme, slant rhyme
beloruse:
недакладная рыфма
hungare:
nem tiszta rím, vegyes rím
pole:
rym nieczysty
ruse:
неполная рифма, неточная рифма

pura rimo

serĉi 'pura rimo'
[rim.pura0o]
[rim.pura0o.POE]
POE Rimo 1, kiu precize ripetiĝas en la harmoniigitaj versoj aŭ vortoj; la efekto produktita de tiaj rimoj: „amo-flamo-ornamo“ konsistigas purajn rimojn; Zamenhof kaj Grabowski uzis nur rimojn purajn, sed ili tro ofte helpis sin per sufiksrimoj [21]. SUB:sufiksrimo.
angle:
perfect rhyme, full rhyme, true rhyme
beloruse:
дакладная рыфма
hungare:
tiszta rím
pole:
rym dokładny, rym pełny
ruse:
полная рифма, точная рифма

riĉa rimo

serĉi 'riĉa rimo'
[rim.ricxa0o]
[rim.ricxa0o.POE]
POE Rimo 1, kiu ampleksas pli da sonoj ol la rimbazo: „detenas-katenas“ konsistigas riĉan rimon „tenas“, „de kvar antenoj-la kvarantenoj“ ankoraŭ pli riĉan; estas konsilinde riĉigi la rimon, kiam la rimbazo entenas tre malmultajn sonojn aŭ sufikson.
angle:
rich rhyme
hungare:
túl jó rím, többszótagos rím
nederlande:
rijk rijm
pole:
rym bogaty
ruse:
богатая рифма

sufiksrimo

serĉi 'sufiksrimo'
[rim.sufiks0o]
[rim.sufiks0o.POE]
POE Pura rimo, kiu entenas sufikson: „homaro-ŝiparo“ estas sufiksrimo, sed „homaro-amaro“ ne estas; la sufiksrimon [Grabowski] sprite baptis adasismo [22].
angle:
suffix rhyme
germane:
Suffixreim
hungare:
ragrím, toldalékrím
nederlande:
suffixrijm
pole:
rym sufiksowy (częstochowski)
ruse:
однородная рифма

rimaranĝo

serĉi 'rimaranĝo'
[rim.0arangxo]
[rim.0arangxo.POE]
POE Maniero aranĝi la interrimantajn versojn: kontinua (aa bb cc...), alterna (abab cdcd...), kruca (abba), ringa (abba cddc...) rimaranĝo.
Rim.: La terminologio por nomi la diversajn rimaranĝojn fluktuis: en „Stilo, Lingvo, Formo“ oni parolis pri „duona, para, alterna rimo“ singulare, kaj en „Parnasa Gvidlibro“ oni parolas pri „kontinuaj, alternaj, ringaj rimoj“ plurale. Ŝajnas pli klare uzi la specifan vorton rimaranĝo, ol tordi la sencon de „rimo“ aŭ „rimoj“.
angle:
rhyme arrangement
beloruse:
рыфмоўка
germane:
Reimschema
hungare:
rímképlet
nederlande:
rijmschema
pole:
układ rymów
ruse:
рифмовка

rimbazo

serĉi 'rimbazo'
[rim.0bazo]
[rim.0bazo.POE]
POE (de verso aŭ de vorto) Ĝia fina parto ekde la lasta akcenta vokalo: la rimbazo de la du versoj „ĉu ne / bone efektas ili tiel kune?“ [23] estas „une“.
hungare:
sorzárlat
pole:
klauzula (poezja)
ruse:
клаузула

administraj notoj

pri ~bazo:
    Tiu ĉi termino estas propra al mi. Mi ĝis nun trovis
    nenion aŭtoritatan por ĉi tiu nocio. [MB]
  
pri ~bazo:
   Ne nur ĉe ĉi tiu derivaĵo estas supozita, ke rimoj dependas
   nur de vortfinoj. Tio tamen ne estas la okazo. Kp ekz-e la suban
   esprimon interna rimo. [Ulriko]
  
pri ~bazo:
    Ne klaras la rimarko: rimoj ja rilatas al vortfinoj, plejofte
    ĉe la versofino. Se la rimarko de Ulriko celas, ke la difino
    ne taÅ­ge difinis, kio estas la rimbazo de interna rimo, tiam
    li pravas kaj tial mi aldonis "aÅ­ de vorto" en la klarigo.
    [MB]
  
aborta ~o: Mankas dua fontindiko.
aborta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
riĉa ~o: Mankas dua fontindiko.
riĉa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~aranĝo: Mankas dua fontindiko.
~aranĝo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.