adasismo
-
Sufiksrimo:
krom maltrafaj rimoj kaj abundegaj adasismoj, svarmas en la
tradukoj
[...] strangaĵoj
[1];
temas pri bonaj tradukoj, kun versoj […], kvankam jen kaj jen ŝoviĝis
frazo iom konfuza, aŭ adasismoj
[2].
Rim.: Tiu vorto mokas la kutimon de fruaj Esperantaj poetoj rimi vortojn kun sama sufikso kaj interalie tiujn finiĝantajn per „-adas“.
1.
Nikolao Gudskov: Provo ektuŝi
serban poezion (Srdj Arandjelović, Antologio de la serba poezio
(1200-2000)), Monato, jaro 2002a, numero 2a,
p. 32a
2. Jorge Camacho: Bona leĝera rokmuziko, Monato, 2000/09, p. 15
2. Jorge Camacho: Bona leĝera rokmuziko, Monato, 2000/09, p. 15
- angle:
- suffix rhyme
- beloruse:
- аднародная рыфма
- ĉeĥe:
- laciný rým, nepravý rým
- germane:
- Suffixreim
- hebree:
- חריזה של סיומות דקדוקיות
- hispane:
- rima por sufijo
- itale:
- suffissismo, rima suffissata
- japane:
- アダシスモ
- katalune:
- rima sufixal
- pole:
- rym sufiksowy (częstochowski)
- ruse:
- однородная рифма
- slovake:
- nepravý rým, rýmovačka