adasism/o adasismoserĉi 'adasismo' [adasis.0o] [adasis.0o.sufiksrimo] Sufiksrimo: krom maltrafaj rimoj kaj abundegaj adasismoj, svarmas en la tradukoj [...] strangaĵoj [1]; temas pri bonaj tradukoj, kun versoj […], kvankam jen kaj jen ŝoviĝis frazo iom konfuza, aŭ adasismoj [2]. Rim.: Tiu vorto mokas la kutimon de fruaj Esperantaj poetoj rimi vortojn kun sama sufikso kaj interalie tiujn finiĝantajn per „-adas“. 1. Nikolao Gudskov: Provo ektuŝi serban poezion (Srdj Arandjelović, Antologio de la serba poezio (1200-2000)), Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 32a2. Jorge Camacho: Bona leĝera rokmuziko, Monato, 2000/09, p. 15 angle: suffix rhyme beloruse: аднародная рыфма ĉeĥe: laciný rým, nepravý rým germane: Suffixreim hebree: חריזה של סיומות דקדוקיות hispane: rima por sufijo itale: suffissismo, rima suffissata japane: アダシスモ katalune: rima sufixal pole: rym sufiksowy (częstochowski) ruse: однородная рифма slovake: nepravý rým, rýmovačka administraj notoj