rezid/i rezidiserĉi 'rezidi' [rezid.0i] 1.[rezid.0i.logxi] Oficiale loĝi: tiu preĝeja pentristo, kiu fine de sia vivo, vaste agnoskita, rezidis en Romo [1]; Claude Piron naskiĝis belgo kaj iĝis svisa civitano nur en 1978, sed li longe rezidis en Ĝenevo [2]; ili devas atingi sian rezidan komunumon en la patrujo, okaze de la diversaj balotoj [3]; Moskvo […] estas dense loĝata: 11,5 milionoj da homoj tie rezidas [4]; 2.[rezid.0i.ofici] (pp ŝtatesto) Oficiale en iu loko funkcii, ofici: (figure) ankoraŭ rezidas en justicoficoj tro multaj „iamaj kamaradoj” [5]. 1. Monato, Rita Rössler-Buckel: Metio kaj formo tradicio kaj progreso2. Monato, Carlo Minnaja: Ĉe l' koro de Eŭropo ...3. Monato, Roberto Pigro: Laŭtiĝas voĉoj por voĉdoni4. Monato, Mihail Korotkov: Bridi la monstron5. Monato, Stefan Maul: Naŭzita de koruptado beloruse: 1. пражываць (дзесьці стала) 2. займаць пасаду ĉine: 2. 寓 [yù], 居留 [jūliú] france: 2. résider germane: 1. wohnhaft sein 2. residieren pole: 1. mieszkać 2. rezydować rumane: 1. trăi 2. locui ukraine: мати постійне місце проживання, проживати rezidejo serĉi 'rezidejo' [rezid.0ejo] 1.[rezid.0ejo.logxejo] Oficiala loĝejo: eksterlande rajtas voĉdoni nur civitanoj, kiuj pro grava kialo lokis oficiale kaj definitive sian rezidejon en alian landon [6]. 2.[rezid.0ejo.sxtatestra] Loko, kie ŝtatestro oficiale oficas kaj reprezentas: la ĉefministraj oficejo kaj rezidejo najbare situas proksime al la parlamento kaj administraj ministrejoj en la centro de la ĉefurbo [7]; Sintra – perlo de Portugalio […] estis somera rezidejo de portugalaj reĝoj en la mezepoko [8]; li konstruigis „malgrandan Versajlon” (laŭ la ekzemplo de la fama rezidejo de francaj reĝoj apud Parizo) [9]; rezidejo de la irlanda ŝtatprezidanto [10]; la registaro proponis al Adamkus neuzatan ĉefministran rezidejon – preskaŭ samgrandan kiel la prezidanta rezidejo [11]. oficejo, reprezentejo 3.[rezid.0ejo.reprezentejo] (evitinde) Reprezentejo: rezidejo […] de usona ambasadoro [12]; ĉiam pli da sekretaj servoj lokis sian rezidejon en Vieno [13]. 6. Monato, Roberto Pigro: Laŭtiĝas voĉoj por voĉdoni7. Monato, Isikawa Takasi: Fantomo-domo8. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio9. Monato, Roland Rotsaert: Vizito al Novarto-urbo Nancy10. Monato, Garbhan MacAoidh: Kara antikva malpura Dublino11. Monato, Last: Pri (p)rezidejoj12. Monato, Garbhan MacAoidh: Kara antikva malpura Dublino13. Monato, Evgeni Georgiev: Malsekretaj sekretoj beloruse: 1. месца жыхарства 2. рэзыдэнцыя 3. прадстаўніцтва ĉine: 1. 寓 [yù], 捨 [shě], 舍 [shě], 寓所 [yùsuǒ], 固定住所 [gùdìngzhùsuǒ] france: résidence germane: 1. Wohnsitz 2. Amtssitz, Residenz pole: rezydencja rumane: reședință ukraine: резиденція, осідок, садиба administraj notoj