*reprezent/i *reprezenti serĉi 'reprezenti' [reprezent.0i] (tr) 1.[reprezent.0i.anstatauxi] (iun) Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de lia tasko aŭ rajto: ambasadoro reprezentas sian regnon kaj deputito siajn deputintojn; projekto pri rajtigita reprezentado de la esperantistoj; reprezenti firmaon (vojaĝi kaj komerci en ĝia nomo); funkcii kiel reprezentanto; (figure) mi vidas […] grandan nombron da […] amikoj […], kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo [1]; transdoni plendojn de tiuj, kiuj sentas sin nereprezentataj de la registaro [2]. 2.[reprezent.0i.aferon] (ion) Esti komisiita por prezenti aferon antaŭ iu instanco kaj fari decidojn favore al ĝi: ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo [3]; ni ĉiuj estas reprezentantoj de la ideo de lingvo internacia, ni faru kun ĝi, kion ni volas, sed ni agu honeste [4]; kiuj estas tiuj novaj gastoj? kio estas la afero, kiun ili reprezentas [5]? (figure) por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo VivZam . 3.[reprezent.0i.simboli] Esti la signo de, simboli: en Esperanto ĉiu litero reprezentas unusolan sonon; desegnu […] kvadraton kaj metu sur ĝi ses milionojn da ŝtonoj ‐ ili reprezentos la popolon [6]; akcio dependas de la kompanio kiun ĝi reprezentas [7]; oni alportis vivantajn ŝafojn kaj azenojn por reprezenti la naskiĝlokon de Kristo [8]. Rim.: En UV la vorto aperas iom naturalisme kiel derivaĵo de prezenti: re'prezent'. Rim.: Ofte oni povas samsence uzi prezenti; kvankam la metaforoj estas malsamaj (litero reprezentas sonon kiel ambasadoro reprezentas sian reĝon; litero prezentas sonon kiel figuraĵo prezentas sian originalon, kiel grafikaĵo prezentas funkcion ktp), tamen oni atentu la regadon: „reprezenti“ similas al „anstataŭi“, „prezenti“ similas al „esprimi“; do, eblas diri mi prezentas tiun rilaton per grafeo, dum mi reprezentas ion signifas ke mi mem estas la reprezentanto. Tial en la scienca-teĥnika senco preferindas uzi „prezenti“, „prezento“. [Sergio Pokrovskij] 4.[reprezent.0i.bildigi] (evitinde) Prezenti: nuntempe la jara produktovaloro de la mediprotekta industrio reprezentas nur 1 % de tiu de la tutmonda sambranĉa industrio (= prezenti7) [9]. re·prezent·iRim.: Vidu la rimarkon ĉe re-. 1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 19052. Walter Klag: Kolerigas kotizoj, tentas tendo, Monato, 2000/12, p. 83. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 19074. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 19085. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 19076. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII7. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 148. LAST/pg: Malmiraklo prilumita, Monato, 2000/08, p. 159. MU Binghua: Mediprotekta industrio havas esperigan estonton, Monato, 2001/02, p. 10 afrikanse: verteenwoordig albane: përfaqësojnë amhare: ውክልና angle: act for, represent, stand for arabe: تمثيل armene: ներկայացնել azerbajĝane: təmsil beloruse: рэпрэзэнтаваць, прадстаўляць bengale: প্রতিনিধিত্ব birme: ကိုယ်စားပြု bosne: predstavljaju ĉeĥe: představovat, reprezentovat, zastupovat dane: repræsentere estone: esindama eŭske: adierazten filipine: katawanin france: représenter galege: representar germane: 1. vertreten 3. darstellen, repräsentieren guĝarate: પ્રતિનિધિત્વ haitie: reprezante haŭse: wakilci hinde: का प्रतिनिधित्व hispane: representar hungare: 1. képvisel 3. ábrázol, képvisel igbe: na-anọchite anya irlande: ionadaíocht a dhéanamh islande: tákna japane: 表す [ひょうす] jave: makili jide: פאָרשטעלן jorube: ašoju kanare: ಪ್ರತಿನಿಧಿಸುತ್ತವೆ kartvele: წარმოადგენს kazaĥe: бейнелеу kimre: cynrychioli kirgize: билдирет kmere: តំណាង koree: 대표 korsike: chjare kose: mela kroate: predstavljaju kurde: cîgirtin latine: repraesentant latve: pārstᗑvēt laŭe: ເປັນຕົວແທນຂອງ litove: atstovauti makedone: претставуваат malagase: maneho malaje: mewakili malajalame: പ്രതിനിധാനം malte: jirrappreżentaw maorie: tohu marate: प्रतिनिधित्व monge: sawv cev rau mongole: төлөөлөх nederlande: vertegenwoordigen nepale: प्रतिनिधित्व njanĝe: akuimira okcidentfrise: fertsjintwurdigje panĝabe: ਦੀ ਨੁਮਾਇੰਦਗੀ paŝtue: استازيتوب pole: reprezentować ruande: guhagararira ruse: представлять samoe: fai ma sui o sinde: جي نمائندگي sinhale: නියෝජනය skotgaele: riochdachadh slovake: predstavovať, reprezentovať, zastupovať, znovu predniesť slovene: predstavljajo somale: metelaan ŝone: miririra sote: emela sunde: jadi wawakil svahile: kuwakilisha taĝike: намояндагӣ taje: เป็นตัวแทนของ tamile: பிரதிநிதித்துவம் tatare: вәкиллеге telugue: య ukraine: представляють urdue: کی نمائندگی uzbeke: vakili vjetname: đại diện zulue: bamele reprezentanto serĉi 'reprezentanto' [reprezent.0anto] Tiu, kiu reprezentas: la Danidoj sendis kvin homojn el sia tribo, el siaj reprezentantoj, virojn batalkapablajn [10]; Germanujo kaj Francujo alsendis reprezentantojn [11]; vi, sankta viro, anstataŭos min kiel reprezentanto de la ministro de la milito [12]. 10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 18:211. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX angle: agent, envoy, representative beloruse: рэпрэзэнтант, прадстаўнік germane: Vertreter, Repräsentant japane: 代表者 [だいひょうしゃ] pole: reprezentant, przedstawiciel ukraine: представник reprezentigiserĉi 'reprezentigi' [reprezent.0igi] (tr) Nomumi reprezentanton kaj komisii al li taskon: la reĝo sin reprezentigis per la ĉefministro. angle: represent beloruse: даручыць прадстаўляць france: se faire représenter germane: zum Vertreter bestellen, zum Stellvertreter ernennen hispane: nombrar representante hungare: képviseltet nederlande: doen vertegenwoordigen pole: nakazywać reprezentację ruse: поручить представлять reprezentejo serĉi 'reprezentejo' [reprezent.0ejo] Loko destinita por reprezenti iun aŭ ion: la fonduso planas malfermi sian reprezentejon en ukraina ĉefurbo por diversflanka kunlaboro kun la Juda Konsilio de Ukrainio [13]; la ambasadoro de la germana reprezentejo ĉe Eŭropa Unio [14]. ambasadejo 13. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 414. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio beloruse: прадстаўніцтва germane: Vertretung, Repräsentanz pole: reprezentacja klasreprezentanto serĉi 'klasreprezentanto' [reprezent.klas0anto] Iu, kutime lernanto klasano, kiu reprezentas lernejan klason: mi preparis prelegon Latinan [kaj] la klasreprezentanto ĝin voĉlegis [15]. 15. Gerrit Berveling: La fino de la latina periodo, Beletra Almanako 37, p. 117 angle: class representative beloruse: стараста кляса france: délégué de classe germane: Klassensprecher ruse: староста класса administraj notoj ~igi: Mankas fontindiko. ~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. klas~anto : Mankas dua fontindiko.