rentgen/a rentgenaserĉi 'rentgena' [rentgen.0a] Koncernanta elektromagnetan radiadon kun ondolongoj sub 10 nm, uzataj i.a. por radioskopio: en 1895 Wilhelm Röntgen malkovris la tiel nomatajn X-radiojn aŭ rentgenradiojn, kiujn ĝis nun oni sukcese uzadas por ĝusta kaj frua diagnozado de tuberkulozo [1]; gama-radioj tre parencas kun la iomete malpli danĝeraj tiel nomataj rentgenaj aŭ X-radioj [2]; la unuaj tutkorpaj skaniloj, funkciantaj per rentgena radiado, estas utiligataj en flughavenoj por malkovri suspektindajn objektojn [3]. ikso 1. Monato, Vladimir Lemelev: Danĝera malamiko revenas, 20112. Monato, Pejno Simono: Moderna minaco: radioaktiveco, 20113. Monato, Evgeni Georgiev: Skanado ĝena kaj kancerogena, 2013 angle: X-ray beloruse: рэнтгенаўскі france: rayon X germane: Röntgen- pole: rentgenowski rumane: razelor X administraj notoj