*rembur/i UV *remburi serĉi 'remburi' [rembur.0i] (tr) 1.[rembur.0i.KOMUNE] (komune) Pufigi kusenon aŭ seĝon plenŝtopante ĝin per lano, haroj, plumoj aŭ ia elasta materio: ĉirkaŭe en la ĉambro estis distrita ankoraŭ multo da sendifinaj puf-seĝoj, aŭ kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj, rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj FK ; la zono konsistas el remburita tolo, tegita per flava aŭ ruĝa lano, ĉirkaŭita de 7-9 sonoriletoj [1]; mebloj ne troviĝas en la ĉambro, nur larĝa breto, kiu parodias tablon, kaj remburita benketo [2]; pordetoj […] remburitaj kaj najlgarnitaj [3]; malkiel alilandaj futbalistoj, la usonaj portas kaskojn kaj remburitajn protektaĵojn [4]; sportiloj kiel ekzemple boko, kies ledtegaĵo estis tiom fendhava, ke elpendis la remburaĵo, krevintaj pezpilkoj, stako de malnovaj makulitaj gimnastik-matracoj, cetere kelkaj remburitaj bestoj, kiuj duone estis voritaj de tineoj, inter ili granda strigo [5]. 2.[rembur.0i.TIP] KompLeks Aldoni spacetojn inter la vortojn de teksto por doni deziratan formon al la tekstorando (precipe por alkadrigo): komposti tekston senrembure. PIV2 alkadrigi, emfazi, rektigi 1. Maxime Lechien: Fama karnavalo en Binche, Monato, 2000/06, p. 162. Stefan Maul: Ŝpar-hoteloj, Monato, 2006/07, p. 53. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto4. Garbhan MacAoidh: Multvizaĝa futbalo, Monato, 2004/06, p. 185. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto angle: 1. pad, stuff 2. quad, justify beloruse: 1. набіваць (штосьці чымсьці) 2. рабіць выключку (у тэксьце) ĉeĥe: vycpat, čalounit ĉine: 1. 塞满 [sāimǎn], 塞滿 [sāimǎn], 垫 [diàn], 墊 [diàn] germane: 1. polstern, füllen 2. austreiben, Blocksatz benutzen hispane: 1. rellenar (un cojín) hungare: 1. kárpitoz japane: 詰め物をする [つめぶつをする] nederlande: 1. vullen (v.kussen) pole: 1. napychać, wypychać, wyściełać 2. justować, wyrównywać do marginesów portugale: 1. estofar ruse: 1. набивать (мебель, тюфяк, подушку) 2. разогнать (строки), выключить (текст) slovake: vypchať (vankúš, stoličku ap.), vypchať (vankúš| stoličku ap.) ukraine: набивати (меблі, матраци і т.п.) administraj notoj pri ~i 2.: Kiel oni nomas la aldonon de spacetoj inter unuopaj literoj samcele (ĉu ankaŭ remburi?) kaj la mallarĝigon de spacetoj (ĉu malremburi?) [WD]