1recept/o JED receptoserĉi 'recepto' [recept.0o] 1.[recept.0o.KUI] Skriba klarigo pri preparado de manĝaĵo, trinkaĵo aŭ ia teĥnikaĵo: mi petis […] pri la recepto por tiu supo [1]; recepto pri celeria saŭco [2]; veganaj receptoj allogaj por fari kune kun infanoj [3]; la sciencistoj serĉas receptojn de eterna vivo [4]; (figure) DNA estas kemie multe pli stabila ol RNA, kaj stabileco estas tre grava por konservi la recepton de vivantaj organismoj dum milionoj da jaroj [5]. 2.[recept.0o.MED] Skriba formulo pri preparado kaj uzado de kuracilo: la kuracisto fleksiĝinte skribis recepton Marta ; (figure) recepto, konsistanta el la sola vorto amu, helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj [6]; vi venigas […] tutan kuracistan konsiliĝon [por] skribi recepton por la hundo [7]; la doktoro skribaĉis recepton, kaj sendis serviston, por ke farmaciisto preparu la kuracilon [8]. preskribo 3.[recept.0o.FIG] (figure) Elprovita metodo, instrukcio: [ili] postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon laŭ ilia teoria recepto [9]; recepto por plena ĥaoso [10]! li varbas klientojn laŭ kutima recepto: per ŝajnigo, grandaj vortoj [11]; estas ja universala recepto por regi homojn: necesas starigi antaŭ ili komunan kaj timigan malamikon [12]; ankaŭ la opoziciaj kristandemokratoj […] ne havas receptojn por mastri la krizon [13]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj2. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Informe4. Monato, Nina Korĵenevskaja-Gouriou: Kial lundo ekas sabate?, 20065. Monato, Vivo: Riboj6. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, Antaŭparolo7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 190810. Monato, Vilhelmo Rowe: Esperanto por surduloj, 200711. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo13. Monato, Stefan Maul: Diabla cirklo, 2005 angle: 1. recipe, formula 2. prescription beloruse: рэцэпт bulgare: рецепта ĉeĥe: lékopis, předpis (lék, kuch.), recepis, recept ĉine: 1. 食譜 [shípǔ], 食谱 [shípǔ], 配方 [pèifāng] 2. 药方 [yàofāng], 藥方 [yàofāng], 方剂 [fāngjì], 方劑 [fāngjì] france: recette germane: Rezept 2. Verschreibung 3. Anleitung hebree: רצפט 1. מתכון 2. מרשם hispane: receta 1. receta 2. prescripción hungare: recept, vény, rendelvény 1. ételrecept japane: レシピ, 処方箋 [しょほうせん] katalune: recepta 2. prescripció nederlande: recept perse: 1. دستور آشپزی، طرز تهیه، دستورالعمل 2. نسخهٔ دارو pole: przepis kulinarny, recepta rumane: rețetă culinară, prescripție medicală ruse: рецепт slovake: liekopis, predpis, recept turke: 2. reçete ukraine: рецепт administraj notoj