*ranc/a *ranca serĉi 'ranca' [ranc.0a] (pp grasoj) Ricevinta akran malagrablan odoron kaj guston pro komenco de malkomponiĝo: ranca butero; supo, spicita per pipro kaj ranca oleo [1]; Dum grizaj tagoj de l' mizero // Vi froste kaŭris en mansardo, // Vi nutris vin per ranca lardo // Kaj banis vin en suptelero [2]; ĝi gustas iom rance, ne […] kiel, nu, […] tiuj porkoj! ili enmetis kupromonerojn, por ke la prunoj konservu la koloron [3]; (figure) flavmienaj virtuloj, rancaj (ne plu allogaj) gevirguloj, vi verŝajne malatente legis la titolon de tiu ĉi anekdotaro [4]. malfreŝamucida, 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Profitulo3. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 344. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Averto angle: rancid beloruse: прагорклы ĉeĥe: zkažený, žluklý ĉine: 哈喇 [hāla], 餿 [sōu], 馊 [sōu], 饐 [yì] france: rance germane: ranzig hispane: rancio hungare: avas ide: ranca japane: 酸敗した [さんぱいした], 饐えた [すえた] nederlande: ranzig, rans pole: zjełczały portugale: rançoso ruse: прогорклый slovake: stuchnutý (tuk) svede: härsken ukraine: згірклий, згірчений, прогірклий administraj notoj