ramn/o ramnoserĉi 'ramno' [ramn.0o] Arbusto aŭ arbeto multspecia, mondvaste trovebla, ofte kun dornoj, simplaj segilrandaj folioj, malgrandaj verde-blankaj aŭ flavetaj floroj kun po kvar aŭ kvin stamenoj, korolaj kaj kalikaj folioj, berosimilaj drupoj enhavantaj flavan kolorilon kaj kies kernoj estas disvastigataj de birdoj; genro el la familio ramnacoj (Rhamnus): la ramno […] kreskas en modera kaj subtropika klimato en Norda Hemisfero, sed ankaŭ troveblas en kelkaj lokoj de Suda Hemisfero en Afriko kaj Suda Ameriko, kelkaj ramnoj estas invadaj specioj ekster siaj naturaj arealoj [1]. frangolobranĉo de ramno (Rhamnus cathartica) ĉe Erkenbrechtsweiler, Germanujo CC BY 4.0 [2] 1. Vikipedio, Ramno2. Robert Flogaus-Faust, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Rhamnus_cathartica_RF.jpg beloruse: крушына ĉeĥe: řešetlák počistivý france: nerprun germane: Kreuzdorn hungare: benge latinece: Rhamnus nederlande: rhamnus pole: szakłak pospolity portugale: ramnale rumane: spinul cerbului ruse: крушина slovake: rešetliak prečisťujúci ukraine: жостір administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.