arbusto
- Ligna, daŭra planto, disbranĉiĝanta ĉe la bazo: kaprifolio, berberiso, rubuso, eriko estas arbustoj; inter la eriko kaj vakciniaj arbustetoj [1]; vicoj de ribaj arbustoj [2]; kelkaj mirtaj arbustoj [3]; (figure) arbustaro el araneaj retoj [4]; kelkaj tre malzorgitaj arbustaĉoj [5]; Johano metis la fiŝojn en ombron ĉe salika arbusto [6]; ili dum kelkaj momentoj restis sub la siringaj arbustegoj [7]; kaj ili venos kaj sidiĝos ĉiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur ĉiuj arbustoj kaj sur ĉiuj pikarbetaĵoj [8]; se ne tiam eliros fajro el la dornarbusto kaj forbruligos la cedrojn de Lebanon [9]. arbo, arbedo, staŭdo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
2. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro II
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXII
4. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
7. Stellan Engholm: Al Torento, IV.
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 7:19
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 9:15

- angle:
- bush, shrub, shrubbery
- beloruse:
- куст, кустоўе, хмызьняк
- ĉeĥe:
- keř
- france:
- arbuste
- germane:
- Strauch, Busch
- hebree:
- שיח, סנה
- hispane:
- arbusto
- hungare:
- bokor, cserje
- japane:
- 低木 [ていぼく], 小低木 [しょうていぼく]
- nederlande:
- struik
- pole:
- krzew, krzak
- portugale:
- arbusto
- rumane:
- tufiș
- ruse:
- куст, кустарник
- slovake:
- poloker
- ukraine:
- кущ, чагарник