Aldoni tradukojn al ReVo:

*purpur/o

*purpuro

serĉi 'purpuro'
[purpur.0o]
1.
[purpur.0o.kolorilo]
TEKS Violruĝa kolorilo, kiun la antikvuloj produktis el mediteraneaj purpurhelikoj (Hexaplex trunculus).
2.
[purpur.0o.koloro]
Koloro violruĝa: tapiŝoj […] el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo [1]; li surmetis vulpofelan jakon, tegitan per melongene purpura veluro [2] la flamo de la fajrujo kovris ŝian vizaĝon per varmega purpuro [3]; ŝiajn vangojn kovris nuanco de purpuro [4]; tiu ĉi mar' fosfore radias purpuron [5]; la nuboj ŝanĝis koloron, de hel-oranĝo al karmezino kaj purpuro [6].
3.
[purpur.0o.teksajxo]
HIS (metonimie) Mantelo aŭ ŝtofo kolorigita per purpuro1, rezervita al regnestroj: Saul […] vestis vin per purpuro kun ornamaĵoj [7]; delikata tolo kaj purpuro estas ŝiaj vestoj [8]; eĉ se vi metos sur vin purpuron, […] viaj amantoj vin malestimos [9]; riĉulo […] vestita per purpuro kaj bisino [10]; sur la reĝan veluron kaj purpuron fluadis malsupren ŝiaj maldolĉaj larmoj [11]; ĉu tio estas la granda reĝo, kiu sub la purpuro portas pezan kirason [12]; tendosupro el siria purpuro [13]; li vestus Ligian per la purpuro kaj farus ŝin reĝino de la tero [14].
angle:
1. purple
beloruse:
пурпур
ĉeĥe:
purpur
france:
pourpre
germane:
1. Purpur (Farbstoff) 2. Purpurrot 3. Purpur (Kleidung)
hungare:
bíbor
japane:
紫色 [むらさきいろ], 赤紫色 [あかむらさきいろ], 紫衣 [しえ], 紫斑病 [しはんびょう]
katalune:
porpra, púrpura
nederlande:
purper
perse:
1. ارغوانی 3. پارچهٔ ارغوانی
pole:
purpura
portugale:
púrpura
rumane:
purpuriu
ruse:
пурпур
slovake:
purpur
ukraine:
пурпур, багрянець

administraj notoj

pri ~o 3.:
      Miaopinie, tiu lasta signifo estas tute sensenca. Ŝtofo konsistas el materialo, sed ne povas 
      esti "el" iu koloro. Koloro estas ja kvalito, kiun la materialo donas al la reflektata lumo.
      [...] 
      kaj miaopinie, la tiu senco tute malaperu. 

      Notu, ke tio kongruas al la Fundamento, kie la radiko "purpur"
      estas tradukita al la ambigua dusignifa vorto de la naciaj lingvoj. (En la germana lingvo oni
      la koloron faklingve eĉ nomas "Purpurrot" por distingi ĝin de la substanco "Purpur".) 
      [Ulriko F.]