*pump/i UV *pumpi serĉi 'pumpi' [pump.0i] (tr) [pump.0i.KOMUNE] Altiri aŭ repuŝi fluaĵon aŭ gason per tiucela aparato aŭ organo: maŝinoj vaporaj, pumpantaj la akvon en la kvanto de 135 000 litroj en minuto FK ; li senĝene komencis pumpi la fluidaĵon kaj […] ĝia odoro pruvis benzinon VaK ; Doroteo pumpis la sitelon plena de frideta dolĉa lakto kaj avide trinkis ĝin [1]; oni komencis ĉerpi trinkeblan akvon […] por la najbaraj vilaĝoj pere de pumpstacio [2]; li kun granda intereso vidis unuafoje sian propran koron pumpantan kvazaŭ je televidekrano [3]; (figure) tiuj infanoj tiom pumpas mian nervan energion ke mi sentas emon ilin mortigi ChB . blovi2, ĉerpi1, premi1.b, suĉi 1. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: La Smeralda Urbo de Oz, ĉapitro 17a2. Bardhyl Selimi: La marmora groto Gadime, Monato, 2011/07, p. 183. David Curtis: Koratako, Monato, 2002/01, p. 28 angle: pump beloruse: пампаваць bulgare: помпя ĉeĥe: kývat, pumpovat, čerpat ĉine: 临时借贷 [línshíjièdài], 臨時借貸 [línshíjièdài] france: pomper germane: pumpen hispane: bombear, comprimir hungare: szivattyúz, pumpál japane: 吸い上げる [すいあげる], くみ上げる [くみあげる], 送り込む [おくりこむ], 入れる [いれる] nederlande: pompen perse: تلمبه کردن، پمپاژ کردن pole: pompować portugale: bombear (fluido), aspirar rumane: pompa ruse: качать (насосом) slovake: napumpovať, čerpať (pumpou) ukraine: качати (насосом) pumpiloserĉi 'pumpilo' [pump.0ilo] Aparato por pumpi: ŝi apenaŭ povas treni sin mem, kaj devas tamen porti ankoraŭ la sitelon de la pumpilo [4]; mi memoras ankaŭ, kiel akvo frostiĝis en la pumpilo [5]; la masto rompiĝis, unu ondego trabatis tabulon, la pumpiloj estis senefikaj [6]; elektra pumpilo […] tiris akvon el puto al rezervujo lokita supre ChV ; akvobata pumpilo estas pumpilo kiu levas akvon per la propra energio de la akvo fluanta en tubo [7]; li prenis etan pumpilon, per kiu li tuŝis al mia okulo kaj enpumpis miajn larmojn, poste ŝprucigis ilin en miniaturan botelon VaK ; li vestas sin kaj preparas sian stomakpumpilon KrB ; en la aorton oni kroĉis tubon, kiu kontaktiĝis kun varmigita elektra pumpilo, poste […] la pumpilo subtenis tra tagoj la sangocirkuladon VaK ; ilia domo, en antaŭurbo de Stokholmo, estas hejtata ekskluzive per varmpumpilo en la kelo [8]. 4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk5. Emil: Decidema mi ĉiam estas, en: Vivprotokoloj, 20096. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo7. Gilbert Ledon: Hidraŭliko: Akvobata pumpilo – forgesita sed utiligebla, Monato, 2001/07, p. 188. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019, Serĉante la svedan ekologian modelon angle: pump akvobata ~ilo: hydraulic ram. beloruse: помпа, насос, кампрэсар bulgare: помпа ĉeĥe: pumpa, vývěva, čerpadlo ĉine: 泵 [bèng], 唧筒 [jītǒng], 帮浦 [bāngpǔ], 幫浦 [bāngpǔ], 泵浦 [bèngpǔ] france: pompe akvobata ~ilo: bélier hydraulique. germane: Pumpe akvobata ~ilo: hydraulischer Widder, Wasserwidder. stomak~ilo: Magenpumpe. Wärmepumpe. hispane: bomba, compresor hungare: szivattyú, pumpa nederlande: pomp perse: تلمبه، پمپ pole: pompa rumane: pompează ruse: насос akvobata ~ilo: гидротаранный насос. slovake: pumpa, čerpadlo ukraine: насос, помпа aerpumpiloserĉi 'aerpumpilo' [pump.aer0ilo] [pump.aer0ilo.MAS] Aparato por pumpi aeron: granda merito de Otto von Guericke estas la invento de la aerpumpilo [9]; li komencis per blovado — per siaj maŝinoj kaj aerpumpiloj — kiu faris plurajn grandajn sapovezikojn [10]. 9. Vikipedio, Otto von Guericke10. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: La Vojo al Oz, ĉapitro 24a angle: air pump, compressor beloruse: паветраны насос, помпа bulgare: въздушна помпа, компресор ĉeĥe: hustilka, kompresor ĉine: 唧筒 [jītǒng], 气泵 [qìbèng], 氣泵 [qìbèng], 压缩机 [yāsuōjī], 壓縮機 [yāsuōjī] france: compresseur germane: Luftpumpe, Kompressor hispane: compresor hungare: légszivattyú japane: 空気ポンプ [くうきポンプ], 排気ポンプ [はいきぽんぷ] nederlande: persluchtmachine perse: تلمبهٔ باد، پمپ باد pole: pompa powietrzna rumane: pompă de aer ruse: воздушный насос slovake: hustilka, kompresor, pumpa ukraine: повітряний насос, компресор Aerpumpilo [11], Pumpilo (Ant) serĉi 'Aerpumpilo ' serĉi 'Pumpilo' [pump.Aer0ilo] [pump.Aer0ilo.AST] Sud-hemisfera stelfiguro (Antlia): NGC 2973 estas triopa stelo en konstelacio Pumpilo [12]. 11. D. Galadí-Enríquez, A. Wandel: La kosmo kaj ni, 200512. Vikipedio, NGC 2973 angle: Antlia beloruse: Помпа (сузор’е) ĉine: 唧筒座 [Jītǒngzuò] france: Machine pneumatique (constellation), Antlia germane: Luftpumpe (Sternbild) hispane: Máquina Neumática japane: ポンプ [ぽんぷ], 揚水器 [ようすいうつわ], 圧縮器 [あっしゅくき] latinece: Antlia nederlande: Luchtpomp (sterrenbeeld) perse: تلمبه (صورت فلکی) pole: Pompa (gwiazdozbiór) rumane: Mașina Pneumatică (constelație) benzinpumpilo serĉi 'benzinpumpilo' [pump.benzin0ilo] [pump.benzin0ilo.AUT] Pumpilo, kiu pumpas benzinon el kuvego, por provizi ĝin ekzemple al aŭtoj en benzinejo: la teksto sur la benzinpumpilo estas plu en la ukraina, sed la prezoj kompreneble estas en rubloj [13]. 13. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015 beloruse: бэнзанасос, бэнзапомпа france: pompe à essence japane: 給油ポンプ [きゅうゆぽんぷ], ガソリンポンプ pole: dystrybutor benzyny rumane: distribuitor de benzină administraj notoj