Aldoni tradukojn al ReVo:

8prolet/o PV , 3proletari/o PV

proleto, proletario

serĉi 'proleto'
serĉi 'o'
[prolet.0o]
HIS
[prolet.0o.homo]
(en la antikva Romo kaj en marksismo) Homo, senposeda, sed ne sklavo, kies nurajn vivrimedojn li ricevas per vendo de sia laborforto, ĉu korpa, ĉu spirita: proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu; multaj el la intelektuloj estas same proletoj, kiel la manlaboristoj; la tradici' min ne aprezas, agnoskas min nur kun fobio obtuz-aŭdace la prolet' [1]; laŭ proletaj soci-klasaj konceptoj, la krimuloj estis socie pli proksimaj kaj preferataj ol la inteligentaj „kontraŭ-revoluciuloj” [2]; la respondeculoj rigide […] defendas instruan strukturon enkondukitan antaŭ 200 jaroj por certigi, ke sociaj klasoj restu apartaj, tiel ke nobelaj, riĉulaj kaj altrangulaj idoj ne kontaktu proletajn infanojn [3]. SIN:laboristo
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
2. Monato, Alexander Gofen: Brave, prezidanto Putin!
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kuraĝu malobei!
angle:
proletarian
beloruse:
пралетар
bulgare:
пролетарий
ĉine:
无产者 [wúchǎnzhě], 無產者 [wúchǎnzhě]
france:
prolétaire
germane:
Proletarier
hispane:
proletario
hungare:
proletár
itale:
proletario
japane:
プロレタリア, 無産者 [むさんしゃ]
katalune:
proletari
nederlande:
proletariër
pole:
proletariusz
portugale:
proletário
rumane:
proletar
ruse:
пролетарий
ukraine:
пролетар

proletaro, proletariaro

serĉi 'proletaro'
serĉi 'aro'
[prolet.0aro]
HIS
[prolet.0aro.klaso]
La tuta klaso de proletoj: la proletar' premata abomene / de l' burĝoj riĉaj [4]; la lingvo havos brilantan pozicion, kiel ligilo de la tutmonda proletariaro [5].
4. Monato, Carlo Minnaja: Ĉe l' koro de Eŭropo ...
5. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 17a
angle:
proletariat
beloruse:
пралетарыят
bulgare:
пролетариат
ĉine:
无产阶级 [wúchǎnjiējí], 無產階級 [wúchǎnjiējí], 工农兵 [gōngnóngbīng], 工農兵 [gōngnóngbīng], 普罗 [pǔluó], 普羅 [pǔluó], 普罗大众 [pǔluódàzhòng], 普羅大眾 [pǔluódàzhòng], 普罗列塔利亚 [pǔluóliètǎlìyà], 普羅列塔利亞 [pǔluóliètǎlìyà]
france:
prolétariat
germane:
Proletariat
hispane:
proletariado
hungare:
proletariátus
itale:
proletariato
japane:
プロレタリアート, 無産階級 [むさんかいきゅう]
katalune:
proletariat
nederlande:
proletariaat
pole:
proletariat
portugale:
proletariado
rumane:
proletariat
ruse:
пролетариат
ukraine:
пролетаріат

administraj notoj