pretor/o PIV1 pretoroserĉi 'pretoro' [pretor.0o] en: [pretor.0o.HIS] en: Alta administranto kun precipe juĝista funkcio en antikva Romio: Adiaŭ. Estas tie ĉi mallarĝa / La strato: kaj l' amas' de senatanoj, / Pretoroj, kaj petontoj ordinaraj [1]; estis tamen dube, […] ĉu la lokaj aŭtoritatuloj sentos sin rajtigitaj reteni ilin laŭ privata postulo de Vinicius, ne atestita de pretoro [2]. 1. W. Shakespeare, trad. D. H. Lambert: Julio Cezaro, 19062. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933 angle: praetor beloruse: прэтар bulgare: претор ĉeĥe: prétor france: préteur (rome antique) germane: Prätor latinece: prætor nederlande: pretor pole: pretor ruse: претор slovake: prétor ukraine: претор pretorejo PIV1 serĉi 'pretorejo' [pretor.0ejo] en: [pretor.0ejo.HIS] en: Loko kie pretoro plenumas sian oficon (interalie la tendo de la militestro en armea militkampo): kaj tie […] estas la pretorejo, kien la soldatoj kondukis Jesuon al Pilato, kaj tie Pilato lavis siajn manojn [3]. pretorio1pretorio2 3. Sergio Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon (2), LOdE, №63 (2000:1). beloruse: прэторый germane: Prätorium latinece: prætorium ruse: преторий ukraine: преторій, преторіум administraj notoj