povr/a SPV povraserĉi 'povra' [povr.0a] Videble suferanta, senhelpa, kaj pro tio kompatinda: pri Antonio – ha, povra! liaj okuloj fajre ruĝas pro plorado [1]! povra kamparano sidanta sur malalta tabureto en angulo, tiu priridata kaj malatentata [2]; ho, mia povra Liza, ĉu vi ne povis ĉerpi pli indan viron [3]? kiam mi memoras mian povran edzon, la larmoj inundas miajn okulojn [4]; Benjamen, frateto mia kara, orfeto povra, senpatrina – ja kiel vi fartas nuntempe [5]? kia angoro kredeble atakis la povran etulon, post kiam la patro kateninte lin prenis tranĉilegon, preta finfari la ferocan fiagon [6]! mizera 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole3. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 42. El Sub La Tero Aperas La Vero.4. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 48a, p. 662a5. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita6. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita angle: poor beloruse: бедны, гаротны, няшчасны, бяздольны ĉeĥe: bídný, nuzný, ubohý ĉine: 可怜 france: pauvre (à plaindre) germane: arm (zu bedauern), bedauernswert, zu bedauern, bemitleidenswert hispane: pobre (de compadecer) hungare: szegény (szánandó), szerencsétlen nederlande: beklagenswaardig, arm (meelijwekkend), deerniswekkend, meelijwekkend perse: بیچاره، بدبخت pole: biedny portugale: pobre rumane: sărman ruse: бедный, несчастный slovake: chudobný, úbohý ukraine: бідний, нещасний, бідолашний povrulo serĉi 'povrulo' [povr.0ulo] Iu povra: ho, mi povrulo, en belega kaĉo mi sidas [7]! do ĉu la povrulo studus filozofion [8]? povrulo, li havis nur dudek du jarojn – kaj estis ŝarĝita de la familio [9]! almozulo, malriĉulo, mizerulo 7. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita8. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses9. La Ondo de Esperanto, 2001, №12 beloruse: нешчаслівец, няўдачнік, няўдатнік, бяздольнік, бядак, бедалага, бедалака, небарака, гаротнік ĉine: 无用的人 [wúyòngderén], 無用的人 [wúyòngderén], 貧民 [pínmín], 贫民 [pínmín] germane: Armer, Bedauernswerter nederlande: arme man administraj notoj