*postul/i UV *postuli serĉi 'postuli' [postul.0i] (tr) 1.[postul.0i.iu] (iu) Severe esprimi sian volon pri io pro sia rajto, aŭtoritato aŭ forto: ili vokis Loton, kaj diris al li: kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? […] kaj ili tre insiste postulis […] kaj ili aliris, por elrompi la pordon [1]; postuli la tributon prokrastitan Hamlet ; la trompantoj postulis pli da mono FK ; la pastro postulis, ke li antaŭ la edziĝo faru konfeson FK ; oni postulis nur: sterlingon por la eniro kaj solenan parolon, ke oni ne perfidos la sekreton FdO ; li vokas la servanton […] – tason da kafo kaj pasteĉeton! la postulitaĵo estas alportita FK ; ĉu oni povas postuli, ke malsata homo laboru kaj ne plendu? [2]? ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj […] cedos sian lokon al vortoj „pure esperantaj“, ni povas eĉ konsili tion sed postuli tion ni ne povas [3]; ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos PrV ; kion Dio ne donis, perforte ne postulu PrV . arogi, pretendi 2.[postul.0i.io] (io) Igi nepre necesa: tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson BdV ; mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj FK ; la malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis […] postulis tiom multe da pacienco FK ; ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon [4]; ĉiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu devis enhavi ĉiun vorton FK ; mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l' afero DL . necesigi, neprigi 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:92. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 2a3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28 afrikanse: vereis albane: kërkojnë amhare: ይጠይቁ angle: demand arabe: تتطلب armene: պահանջում azerbajĝane: tələb beloruse: 1. патрабаваць, настойліва прасіць 2. патрабаваць bengale: প্রয়োজন birme: တောင်းဆို bosne: zahtijevaju bulgare: изисквам ĉeĥe: požadovat, vyžadovat ĉine: 索取 [suǒqǔ], 要求 [yāoqiú], 索要 [suǒyào], 要 [yāo], 要有 [yàoyǒu], 索求 [suǒqiú], 討取 [tǎoqǔ], 讨取 [tǎoqǔ] dane: kræver estone: vaja eŭske: eskatzen filipine: nangangailangan ng france: exiger, réclamer galege: requiren germane: fordern 1. verlangen 2. erfordern guĝarate: જરૂરી haitie: mande pou haŭse: bukata hinde: आवश्यकता hispane: 1. demandar 2. requerir, exigir hungare: 1. követel 2. megkövetel igbe: chọrọ indonezie: meminta, menuntut irlande: a cheangal ar islande: krefjast japane: 必要とする [ひつようとする] jave: mbutuhake jide: דאַרפן jorube: beere wipe kanare: ಅಗತ್ಯವಿರುತ್ತದೆ kartvele: მოითხოვს katalune: 1. demanar 2. requerir, exigir kazaĥe: талап kimre: ei gwneud yn ofynnol kirgize: талап кылуу kmere: តម្រូវឱ្យមាន koree: 필요 korsike: vurrà kose: funa kroate: zahtijevati kurde: xwestin latine: requirunt latve: pieprasīt laŭe: ຮຽກຮ້ອງໃຫ້ມີ litove: reikalauti makedone: бараат malagase: mitaky malaje: memerlukan malajalame: ആവശ്യമായ malte: jeħtieġu maorie: e rapu marate: आवश्यक monge: tsum mongole: шаардлагатай nederlande: eisen nepale: आवश्यकता njanĝe: amafunika okcidentfrise: fereaskje panĝabe: ਦੀ ਲੋੜ ਹੈ paŝtue: ته اړتیا لري pole: wymagać 1. żądać, domagać się 2. postulować, dopominać się portugale: exigir, postular, reclamar, demandar, requerer, pedir ruande: bisaba rumane: 1. cere, să cer 2. întreba, să solicite ruse: требовать samoe: manaomia sinde: جي ضرورت آهي sinhale: අවශ්ය skotgaele: feum slovake: dožadovať sa, požadovať, vyžadovať slovene: zahtevajo somale: waxay u baahan yihiin ŝone: zvinoda sote: hloka sunde: ngabutuhkeun svahile: zinahitaji svede: kräva taĝike: талаб taje: ต้องการ, ต้องการให้มี, เรียกร้อง tamile: தேவைப்படுகிறது tatare: таләп итә telugue: అవసరం ukraine: вимагати urdue: کی ضرورت ہوتی ہے uzbeke: talab vjetname: yêu cầu zulue: adinga postuloserĉi 'postulo' [postul.0o] 1.[postul.0o.nepra] Severa volesprimo pri io: ĉiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj [5]; Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo [6]; venis postulo de la urbestro, ke ŝi tuj venu al li, ĉar li havas ion por komuniki [7]; la reĝo […] prezentis trian postulon [8]; laŭ lia propra postulo tio devis esti metita kun li en lian tombon [9]; mutaj, sed klaraj postuloj FK ; de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia DL . 2.[postul.0o.necesa] Tio, kion necesigas la ekzisto aŭ prospero de io: [tio] devas esti libere lasata al la persona gusto de ĉiu uzanto aŭ al la stilaj postuloj de la teksto [10]; vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj PrV ; kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko PrV . 3.[postul.0o.EKON] Peto pri io, kion oni bezonas; postulado: tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas PrV ; postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas PrV . mendo 5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:36. La Nova Testamento, S. Luko 23:247. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga8. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Muta libro10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 11. Verboj beloruse: 1. патрабаваньне 2. патрабаваньне 3. попыт bulgare: изискване ĉeĥe: požadavek ĉine: 需求 [xūqiú] 1. 必要条件 [bìyàotiáojiàn], 必要條件 [bìyàotiáojiàn] france: demande, exigence germane: 1. Forderung 2. Anforderung 3. Nachfrage hispane: 1. exigencia 2. requisito, disposición 3. demanda hungare: 1. követelés 2. követelmény 3. kereslet indonezie: permintaan, tuntutan japane: 要求 [ようきゅう], 請求 [せいきゅう], 必要条件 [ひつようじょうけん], 需要 [じゅよう] katalune: 1. exigència 2. requisit, disposició 3. demanda nederlande: 1. eis 2. eis 3. vraag pole: 1. żądanie 2. wymaganie 3. postulat, petycja portugale: 1. exigência, reclamação 2. exigência 3. exigência, demanda, procura rumane: 1. cererea 2. condiție 3. cerere, petiție ruse: 1. требование 2. требование 3. спрос slovake: pohľadávka, požiadavka svede: 1. krav 2. krav 3. efterfrågan taje: ข้อเรียกร้อง, ความต้องการ ukraine: вимога, позов postulado serĉi 'postulado' [postul.0ado] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Ago postuli: postulado de reformoj [11]; postulado de unu lingvo komuna, akceptita de ĉiuj edukitaj homoj FK . 2.[postul.0ado.EKON] La suma aĉetdeziro pri iu varo aŭ servo: la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon Marta ; la ekonomia leĝo pri proponado kaj postulado. 11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908 beloruse: патрабаванне, запатрабаванне, попыт ĉine: 2. 需求 [xūqiú] france: proponado kaj ~ado: l'offre et la demande. germane: 2. Nachfrage hispane: proponado kaj ~ado: oferta y demanda. indonezie: 2. permintaan (Ekonomi) proponado kaj ~ado: penawaran dan permintaan. japane: 要求 [ようきゅう], 需要 [じゅよう] katalune: proponado kaj ~ado: oferta i demanda. nederlande: proponado kaj ~ado: vraag- en aanbod. pole: zapotrzebowanie portugale: la proponado de laboro multe superas ĝian ~adon: a oferta de trabalho supera a procura. rumane: solicitare ukraine: замовлення postulemaserĉi 'postulema' [postul.0ema] Multon postulanta; ne facile kontentigebla: ne estu postulema, ĉe mi ĉio estas aranĝita simple PatrojFiloj ; la respondo […] estis tiel laŭdplena, kiel povas postuli la plej postulema bopatro ; ŝia vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema Marta ; [li] estas tre sagaca kaj postulema homo, kiu volas havi certecon pri ĉio ajn CKv ; ĉu ŝajnas al vi tro postuleme, se mi volas ankaŭ iomete amuziĝi Tor ? beloruse: патрабавальны bulgare: взискателен ĉeĥe: požadovační ĉine: 恣慾 [zìyù], 恣欲 [zìyù], 要求高 [yāoqiúgāo], 难以取悦 [nányǐqǔyuè], 難以取悅 [nányǐqǔyuè], 高标准要求的 [gāobiāozhǔnyàoqiúde], 高標準要求的 [gāobiāozhǔnyàoqiúde], 高档次的 [gāodàngcìde], 高檔次的 [gāodàngcìde], 高要求 [gāoyāoqiú], 高要求的 [gāoyāoqiúde] france: exigeant germane: anspruchsvoll, fordernd hispane: exigente hungare: követelődző indonezie: banyak minta, beret japane: 要求の多い [ようきゅうのおおい], 注文の多い [ちゅうもんのおおい], やかましい katalune: exigent, reclamant nederlande: veeleisend pole: wymagający, pretensjonalny portugale: exigente, reclamador rumane: exigent, pretențios ruse: требовательный slovake: požadovačný svede: krävande ukraine: вимогливий depostuliserĉi 'depostuli' [postul.de0i] (tr) [postul.de0i.KOMUNE] Postuli de iu: verkisto depostulas por si la rajton elekti la lingvon kiu estu la propra arta perilo [12]; ŝi tenis ĉemane afiŝeton, sur kiu legeblis la frazo: „Lerneja striko por klimato“ kaj depostulis de la sveda registaro malpliigon de […] CO2 laŭ la akordoj de Parizo Kon11 . pretendi1, reklamacii 12. G. Silfer: en: Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, 2006 (?) beloruse: дамагацца ĉeĥe: požadovat ĉine: 要求 [yāoqiú], 索取 [suǒqǔ] france: réclamer, revendiquer germane: einfordern hispane: reclamar, reivindicar japane: 要求する [ようきゅうする] pole: rewindykować rumane: revendica slovake: požadovať ukraine: домагатися, відстоювати своє право на що-н. mempostulo serĉi 'mempostulo' [postul.mem0o] [postul.mem0o.KOMUNE] Postulo al si mem, pri la propra agado: kiel venki troan mempostulon kaj fariĝi pli feliĉa [13]? 13. Z. Hinšt: Kiel venki troan mempostulon, 2021-08-05 beloruse: патрабавальнасьць да самога сябе france: exigence vis-à-vis de soi pole: samodzielność rumane: cererea de sine administraj notoj ~ema: Mankas verkindiko en fonto.