Aldoni tradukojn al ReVo:

portugal/o

portugalo

serĉi 'portugalo'
[portugal.0o]
1.
[portugal.0o.sxtatano]
Ŝtatano de Portugalujo.
2.
[portugal.0o.naciano]
Homo kun portugala nacieco: laŭdire la portugalo Pedro Álvares Cabral en la posttagmezo de la 22a de aprilo 1500, sur la plata oceano trafis, tute hazarde, la marbordon de Bahia en iu lando, kiun oni poste nomis Brazilio, kaj ankoraŭ pli poste (ekde la 29a de majo 1926) Brazilo [1]; estis la portugaloj ― tiu popolo naviganta ― kiu sentis bezonon krei la vorton „saudade“, nostalgio [2].
1. Gilbert Ledon: Mil pardonpetoj, Monato, 2000/07, p. 5
2. Garbhan MacAoidh: Sutroj kaj saŭdadoj, Monato, 2000/12, p. 25
angle:
Portuguese
beloruse:
партугалец
ĉeĥe:
Portugalec
ĉine:
葡萄牙人 [Pútáoyárén]
france:
Portugais (habitant)
hispane:
portugués (habitante de Portugal)
japane:
ポルトガル人 [ポルトガルじん]
pole:
portugalczyk, portugalka
portugale:
português (subst.)
slovake:
Portugalčan
ukraine:
португалець

portugala

serĉi 'portugala'
[portugal.0a]
Rilatanta al portugaloj, ilia nacieco aŭ ŝtato: li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, ĉion aŭskultas, ĉiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Paŭlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe dankas FK ; la liveritaj esperantaj tiparoj subtenas aldone al Esperanto mem la lingvojn francan, germanan, nederlandan, afrikansan, frisan, italan, hispanan, portugalan kaj kompreneble anglan [3]; la portugala prezidento nuligos sian ŝtatviziton al Vieno [4]; multaj malnovaj vojoj ekzistas, kiel la portugala, kiu trapasas la landliman riveron Monjo [5].
3. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
4. Evgeni Georgiev: Ĉu veneno en Vieno?, Monato, 2000/03, p. 6
5. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
angle:
Portuguese
beloruse:
партугальскі
ĉeĥe:
portugalský
ĉine:
葡萄語 [Pútáoyǔ], 葡萄语 [Pútáoyǔ], 佛朗机 [Fólǎngjī], 佛朗機 [Fólǎngjī]
france:
portugais (adjectif)
hispane:
portugués
japane:
ポルトガルの [ぽるとがるの]
pole:
portugalski
portugale:
português (adj.)
slovake:
portugalský
ukraine:
португальський

Portugalujo RLN (PT)

serĉi 'Portugalujo'
[portugal.P0ujo]
[portugal.P0ujo.GEOG]
GEOGPOL Ŝtato en la sudokcidenta Eŭropo (en la Ibera Duoninsulo) kun ĉefurbo Lisbono; teritorio de Respubliko Portugalujo, limanta kun Hispanujo kaj Atlantiko: la marmora ŝtuparo de la palaco en la ĉefurbo de Portugalujo [6]; en Portugalujo kontraŭ 1000 viroj estas 1091 virinoj FK ; li veturas sur italaj ŝipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon […] FK SIN:Portugalio
angle:
Portugal
beloruse:
Партугалія
bulgare:
Португалия
ĉine:
葡萄牙 [Pútáoyá]
france:
Portugual
germane:
Portugal
hispane:
Portugal
nederlande:
Portugal
norvege:
Portugal
pole:
Portugalia, Republika Portugalska
portugale:
Portugal

administraj notoj