Aldoni tradukojn al ReVo:

1poezi/o

poezio

serĉi 'poezio'
[poezi.0o]
1.
[poezi.0o.arto]
POE Arto esprimiĝi, ofte per versoj, en kiu la bildoj, la elektitaj sonoj kaj la ritmo servas por veki emociojn ĉe la leganto aŭ la aŭskultanto: sin dediĉi al la poezio; la poezio estas la muziko de l' animo. ANT:prozoVD:poemo, poeto, poetiko
2.
[poezi.0o.forto]
(figure) Forto kapabla veki delikatajn emociojn: ŝiaj leteroj estas plenaj je poezio; [tiu bildo] enhavas en si tutan trezoron da poezio [1]; artista diletanteco [...] konvenas al stato de riĉeco [...] spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj kaj okupoj Marta ; poeziemo [emo al delikataj emocioj] ekkaptis min.
angle:
poetry
beloruse:
паэзія
ĉeĥe:
básnictví, poezie
ĉine:
詩 [shī], 诗 [shī]
france:
poésie
germane:
Poesie
hispane:
poesía
indonezie:
puisi
japane:
詩 [し], 詩歌 [しいか], 韻文 [いんぶん], 詩情 [しじょう], 詩趣 [ししゅ]
nederlande:
poëzie
pole:
poezja
portugale:
poesia
rumane:
poezie
ruse:
поэзия
slovake:
poézia
tibete:
སྙན་ངག་
ukraine:
поезія

poezia

serĉi 'poezia'
[poezi.0a]
[poezi.0a.POE]
Rilata al poezio 1; havanta poezion 2: poezia arto; dancis la elito de la poezia fako de Massolit [2]; ĉu Esperanto estas lingvo poezia [uzata por verki poezion 1]? [3]; kiu ne estis iam en sia vivo en poezia mensostato? kaj se oni tiam skribas siajn pensojn, tio ĉiam estas farata en versoj [4]; poezia pentraĵo, koncepto, bildo; Margarita levis la vizaĝon al la luno kaj faris meditan, poezian mienon [5].
angle:
poetic
beloruse:
паэтычны
ĉeĥe:
básnický, poetický, vázaný
ĉine:
詩意 [shīyì], 诗意 [shīyì]
france:
poétique (adj.)
hispane:
poético, poética
indonezie:
puitis
japane:
詩の [しの], 詩的な [してきな], 詩情豊かな [しじょうゆたかな]
pole:
poetyczny, poetycki
rumane:
poetic, poetică
ruse:
поэтический
slovake:
básnický, poetický
ukraine:
поетичний

poeziaĵo

serĉi 'poeziaĵo'
[poezi.0ajxo]
[poezi.0ajxo.POE]
POE Ĉia ajn verko poezia: versaĵo, soneto, odo, balado, poemo ktp: la libro entenas 37 poeziaĵojn kaj unu prozaĵon [6]; sidi ĉe si kaj verki poeziaĵojn estas ja certe vera plezuro! [7]; [la enketisto] esprimis la esperon baldaŭ legi liajn novajn poeziaĵojn [8]; nek en tragedioj nek en alispecaj poeziaĵoj Hera estu prezentata kiel surpreninta la formon de pastrino kolektanta monon [9].
6. B. Kolker: Estas danĝere esti poetoMonato
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27a
9. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 2a
beloruse:
верш, вершаваны твор, паэтычны твор
ĉine:
詩 [shī], 诗 [shī], 詩歌 [shīgē], 诗歌 [shīgē]
france:
poésie (œuvre en vers)
hispane:
poema
japane:
詩 [し]
pole:
wiersz, utwór poetycki
rumane:
vers, poeme
ruse:
поэтическое произведение
ukraine:
поетичний твір

poezieco

serĉi 'poezieco'
[poezi.0eco]
[poezi.0eco.POE]
Eco de tio poezia: en kia mezuro [Esperanto] pruvis sian poeziecon? [10]; (pri desegnaĵo) perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis tie kunigita kun poezieco de la ideo Marta .
beloruse:
паэтычнасьць
ĉeĥe:
poetičnost
france:
caractère poétique (de qc)
japane:
詩性 [しせい], 詩想 [しそう]
pole:
poetyczność
rumane:
poetic
ruse:
поэтичность
slovake:
poetickosť
ukraine:
поетичність

administraj notoj

pri ~o:
        La ekzemplo kun ~emo restis en la dua senco, sed ŝajnas,
        ke ĝi povus egale troviĝi en la unua. Indus apartigi
        tiun derivaĵon.
        PIV1 citas Z-an ekzemplon de "~o" kun la senco "~aĵo"
        (francismo?).
        La konturoj de la sencoj ne estas sufiĉe klaraj: ~o
        estas arto, sed estas ankaÅ­ la "materio" produktata
        de tiu arto. Cetere la opozicio "poezio/prozo" koncernas
        nur la formon versan aŭ ne, ĉar ekzistas poezia
        prozo.
        AnkaÅ­ la artikolo "prozo" meritus reverkon.
        [MB]
      
pri ~eco:
        Plidetaligi la uz-kontekston de ~eco rilate al ~o 2. Eblas
        diri, ke iu ideo estas plena je ~o, sed oni prefere parolos
        pri la ~eco de la ideo. Ŝajnas, ke la nuanco estas nur
        forma.
        La ekz-o el Parnasa Gvidlibro supozigas subtilan nuancon: la
        demando ne estas "ĉu Esperanto estas ~a lingvo?", sed 'en
        kia
        mezuro ĝi pruvis sian ~econ?". Mi esperas, ke mi
        ĝuste
        komprenis ĝin.
        Cetere ŝajnas al mi, ke oni volonte uzus ~eca
        anstataÅ­
        ~a en la okazoj, kiam ne temas pri arto.
        [MB]