- 1.
- [poem.0o.POE]
-
Grandforma poeziaĵo,
pli longa ol balado, ofte
disdividita en ĉapitrojn (ĉi-okaze kutime nomatajn
kantoj3):
antikvaj Hindaj poemoj
[1];
la poemoj de Homero kaj Heziodo
[2];
la filozofia poemo de Lukrecio
„Pri la naturo de la aĵoj“;
la romantikaj poemoj de Bajrono;
jam ne plu temas pri poemo verkita en Esperanto
(„La infana raso“ de W. Auld),
sed pri poemo, kiu povus esti verkita en neniu alia
lingvo, ol Esperanto
[3];
senkompara riĉo kaj koncizo, multflanka filozofia
erudicio
kiun li (Danto) enverŝas en sian Poemon
(t.e. en la Dian Komedion) kaj al kiu similan
li supozas ankaŭ en la leganto
[4].
- 2.
- [poem.0o.versajxo]
- (evitinde) Poeziaĵo,
versaĵo
Rim.:
La poemoj1 ekzistas en ĉiuj
literaturoj, sed ial la okcidentaj lingvoj malhavas terminon
por tiu formo poezia, kaj la okcidentaj esperantistoj ofte
nomas poemo ĉian ajn poeziaĵon. Por parolanto de
lingvo kiu havas apartan nomon por
poemoj1
tio estas egale stranga, kiel nomi ĉian prozaĵon romano
(celante ĉi tiun analogion, Kabe en sia vortaro difinis
poemon kiel „romanon en versoj“).
La vorto poemo tamen estis oficialiginda nur por la strikta
senco grandforma, alie ĝi estus malnecesa duoblaĵo
por la vorto „poeziaĵo“.
[Sergio Pokrovskij]
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, El la vivo kaj sciencoj, bagateloj2.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, El la vivo kaj sciencoj, La deveno de la
kiso.3.
G. Waringhien: Recenzo pri „La infana
raso“, La nica literatura revuo, 2:34.
Dante tr. Kalocsay: Infero, Budapest 1933. Antaŭparolo, p. 6a