*pip/o PV *pipo serĉi 'pipo' [pip.0o] [pip.0o.FUM] Aparato kun forneto por bruligi tabakon aŭ alian substancon, kaj tubo tra kiu oni enspiras la fumon: fumi pipon da tabako [1]; ĉe l' kamen' el pipo ringe, — fumon lasas mi [2]; mi volus elfumi pipon tie malsupre [3]; en unu mano li havas malgrandan tason, en la dua argilan pipon, li faras sapajn vezikojn [4]; fumi pipon de opio FdO ; [li] pip-en-mane gestis al mi, ke mi eniru [5]; li pipe montras la nefermitan pordon kaj la sinjorino transiras la sojlon [6]; la pipfumo estis densa ĉirkaŭ li [7]; [li] deprenis la pipkapoforman ĉapelon [8]; ĉu eble vi povas amike favori min per unu pipopleno [9]? 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino5. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 30. La Voj’ Elektita.6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto7. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj9. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 8 angle: pipe beloruse: люлька, піпка bretone: korn-butun, korn (-butun) ĉeĥe: dýmka, fajfka, pípa ĉine: 烟斗 [yāndǒu], 煙斗 [yāndǒu], 烟管 [yānguǎn], 煙管 [yānguǎn] france: pipe germane: Pfeife hispane: pipa hungare: pipa japane: パイプ, きせる katalune: pipa nederlande: pijp pole: fajka, lulka portugale: cachimbo, pito rumane: lulea ruse: трубка (курительная) slovake: fajka svede: pipa ukraine: люлька pipiserĉi 'pipi' [pip.0i] [pip.0i.FUM] Fumi tabakon aŭ aliaĵon per pipo: Nacko pipas [10]. 10. K. Mikszáth, trad. J. Horvath: Fraŭlino el oro, 2002 beloruse: курыць люльку ĉine: 吸烟 [xīyān], 吸煙 [xīyān], 抽烟 [chōuyān], 抽煙 [chōuyān] france: fumer la pipe germane: Pfeife rauchen pole: fajkę palić rumane: fumează o pipă akvopiposerĉi 'akvopipo' [pip.akvo0o] [pip.akvo0o.FUM] Pipo en kiu fumo malvarmiĝas en akvujo antaŭ ol oni enspiras ĝin: kelkfoje, kiam ne haveblis pipo, mi improvizis akvopipon el plasta botelo kaj tubo de skribilo [11]; Ksajido ridetis kaj suĉis fumon el la serpentbuŝaĵo de sia akvopipo [12]. 11. St.Pa.: 50a IS, diskutgrupo „kanabemuloj“, 2006-09-2312. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo beloruse: кальян ĉeĥe: vodní dýmka ĉine: 水烟 [shuǐyān], 水煙 [shuǐyān], 水烟筒 [shuǐyāntǒng], 水煙筒 [shuǐyāntǒng], 水烟袋 [shuǐyāndài], 水煙袋 [shuǐyāndài], 笕 [jiǎn], 筧 [jiǎn] france: narguilé, pipe à eau germane: Wasserpfeife japane: 水煙管 [みずぎせる], 水タバコ [みずタバコ] nederlande: waterpijp pole: fajka wodna rumane: narghilea slovake: vodná fajka administraj notoj