2pension/o VdE pensionoserĉi 'pensiono' [pensio.0o] 1.[pensio.0o.gastejo] Domo, kie oni povas konstante loĝi kaj manĝi, pagante interkonsentitan monsumon: unu domo estas uzata kiel pensiono, kies mastro, okupinte por si mem ne pli ol unu ĉambron kaj kuirejeton, forluigas ĉiujn aliajn apartamentojn [1]; tra fenestroj de hoteloj, pensionoj, domoj kaj dometoj, multege da vizitantoj rigardis ĉagrene [2]; necesas mendi hotelon aŭ pensionon minimume unu jaron antaŭ la venonta festivalo [3]; libertempuloj […] plenigis la pensionojn dum julio kaj aŭgusto [4]. gastejo 2.[pensio.0o.lernanta] Pensiono1 ebliganta al lernantoj loĝi proksime de lernejo: li kune iru al la edukpensiono, tie ili ĉiam studadis kune, sin ekzercadis en la latina lingvo [5]; en vesperoj kolektiĝis tie knaboj kaj knabinoj, lokaj kaj el la pensiono, por rajdi [6]; Mme Louise Zimmermann, direktorino de knabina pensiono en Laŭzano [7]; temis pri knabo, sen gepatroj, en lerneja pensiono [8]. Rim.: Alie ol ĉe internulejo aŭ loĝlernejo tia pensiono ne estas administrata de la lernejo, sed private disponigita al malgrandaj grupoj de lernantoj, ofte de instruistoj mem. 1. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto2. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro XI.3. Monato, Paul Gubbins: Angla festivalo en Kimrio, 20064. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉap. 12a, p. 37a5. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto7. Karel Čapek, tr. Josef Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Inko, 2003. Libro 2ª, ĉap. 2ª.8. Julian Modest: La miraklo de la parolo, Monato, № 011503 angle: 1. boarding house 2. boarding school beloruse: пансіён, пансіянат ĉeĥe: penzión, ubytovna, útulek ĉine: 供膳食的宿舍 [gōngshànshídesùshè], 便宜的酒店 [piányidejiǔdiàn], 小旅館 [xiǎolǚguǎn], 小旅馆 [xiǎolǚguǎn], 旅店 [lǚdiàn] france: 1. pension (résidence) germane: Pension 2. Schülerpension hungare: panzió japane: 下宿屋 [げしゅくや], 寮 [つかさ], 寄宿舎 [きしゅくしゃ] nederlande: pension pole: pensjonat rumane: pension ruse: 1. пансион, пансионат 2. пансион slovake: penzión ukraine: пансіон pensionanoserĉi 'pensionano' [pensio.0ano] [pensio.0ano.lernanto] Lernanto de pensiono: estis nesufiĉa la salajro, la hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj [9]; najbaroj, de kiuj oni petis konsilon, indikis samregionaninon, s-inon Kergaran, kiu akceptis pensionanojn [10]; junaj pensionanoj plejofte dividas dormoĉambron, dum pli maljunaj pensionanoj kutime havas siajn privatajn ĉambrojn [11]; du tagojn poste mi komencis instrui la pensionaninojn de la Sentema Mimozo [12]; la pli junaj pensionanoj, nomis ilin la „fratinoj Brontë“ [13]. 9. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof10. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)11. Ĉiuj Plej bonaj mezlernejoj en Britio12. Louis Beaucaire: Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA, LOdE13. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte, 2012 beloruse: гадаванец пансіёна france: pensionnaire germane: Pensionsschüler ruse: пансионер, воспитанник пансиона pensionuloserĉi 'pensionulo' [pensio.0ulo] [pensio.0ulo.gastejano] Kliento de pensiono1: ŝi devis pretigi la kafon, la teon kaj la manĝaĵon por multaj pensionuloj, kaj alportante ilin en la forluigitajn ĉambrojn, ŝi restis ĉiam kelkan tempon [14]; la mastrino loĝis en la unua etaĝo […] kvar bretonaj pensionuloj loĝis en la tria kaj en la kvara [15]. 14. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto15. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51) beloruse: пансіянэр france: pensionnaire germane: Pensionsgast japane: 下宿人 [げしゅくにん], 寮生 [りょうせい], 寄宿生 [きしゅくせい] ruse: пансионер administraj notoj