*penik/o FK *peniko serĉi 'peniko' [penik.0o] 1.[penik.0o.TEK] Ilo el fasko da haroj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por skribi, ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo ks: ŝmirado per peniko FK ; la skribisto prenis inkujon kaj penikon kaj en daŭro de nelonga tempo skribis dumaniere: Amon [1]; [la] sinjorino febre sin ĵetis al la spegulo kaj, malferminte kelke da potetoj, komencis ruĝe kolorigi sian vizaĝon per peniko [2]; eblas farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko [3]. 2.[penik.0o.kvasto] Kvasto: li kuŝis en la belega lito kun la longaj veluraj kurtenoj kaj la pezaj oraj penikoj [4]; veluraj tapiŝoj kaj grandaj oraj penikoj [5]; puf-seĝoj […] kun bluaj atlasaj kovriloj kaj amaso da nekompreneblaj laĉaĵoj kaj penikaĵoj FK . 3.[penik.0o.beraro] (evitinde) Beraro, grapolo: ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj [6]; li disdonis […] al ĉiu po unu […] peniko da sekvinberoj [7]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI3. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio, 20044. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:237. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 6:19 angle: 1. paintbrush, brush (art) 2. tassel 3. cluster beloruse: 1. пэндзаль, квач 2. кутас 3. гронка bulgare: 1. четка за рисуване ĉeĥe: štětec ĉine: 1. 画笔 [huàbǐ], 畫筆 [huàbǐ], 毛笔 [máobǐ], 毛筆 [máobǐ], 聿 [yù] 2. 穗飾 [suìshì], 穗饰 [suìshì], 纓 [yīng], 缨 [yīng], 流苏 [liúsū], 流蘇 [liúsū], 紇 [hé], 纥 [hé], 旒 [liú], 繐 [suì], 䍁 [suì], 繸 [suì], 繸 [suì] 3. 蔟 [cù], 总状花序 [zǒngzhuànghuāxù], 總狀花序 [zǒngzhuànghuāxù] france: 1. pinceau germane: 1. Pinsel 2. Quaste 3. Traube hispane: 1. pincel, brocha 2. borla, penacho 3. racimo hungare: 1. ecset 2. bojt japane: 絵筆 [えふで], 筆 [ふで], はけ katalune: 1. pinzell, brotxa 2. borla, plomall 3. raïm nederlande: 1. penseel 2. kwast 3. tros (ontr.) pole: 1. pędzel 2. frędzel, chwost (przest.) 3. grono, kiść portugale: 1. pincel 2. borla ruse: кисть slovake: kystka, strapec, štetec svede: 1. pensel tibete: ཞ་སྙུག་ ukraine: пензель, щітка penikiserĉi 'peniki' [penik.0i] (ntr) [penik.0i.TEK] Uzi penikon por pentri, glui ks.: vi verŝajne penikis per jodo lian aĉan vizaĝon [8]. 8. 02 - miresperanto.com angle: paint, use a paintbrush beloruse: маляваць, мазаць (пэндзлем) ĉeĥe: natírat štětcem ĉine: 作画 [zuòhuà], 作畫 [zuòhuà] france: peindre (au pinceau) germane: pinseln hispane: pintar, pincelar hungare: ecsetel, beken ecsettel japane: 筆で描く [ふででえがく], はけで塗る [はけでぬる] katalune: pinzellar nederlande: penselen pole: pędzlować, malować pędzlem ruse: мазать кистью slovake: natierať štetcom svede: pensla administraj notoj