Aldoni tradukojn al ReVo:

*patrol/o

*patrolo

serĉi 'patrolo'
[patrol.0o]
1.
[patrol.0o.MIL]
MIL Malgranda grupo, taĉmento1.a da soldatoj aŭ policistoj garde rondiranta: vi ne sendis patrolojn en la intermontojn [1]; la hundoj de l' kvartalo same evitis niajn noktpatrolojn [2]; unua afero, kiam vi venas en la urbon, devas esti jeno: ĉe la almozulobservistoj, urbaj patrolistoj kaj ordobservistoj vi informiĝas, kiuj estas iliaj plej oftaj klientoj, kiu montras al ili plej da respekto, — kaj tiujn klientojn vi penas trovi [3]; nun li staras en policejo, post kiam patrolo arestis lin pro seksatenco en apuda parko [4]. VD:gvardio, rundo
2.
[patrol.0o.PED]
Grupo da skoltoj: patrolo estas en la skolta movado la plej malgranda unuo, ĝi konsistas el ses aŭ ok infanoj sub gvido de unu el ili (patrolestro) [5]. TUT:trupo1.c
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Antaŭsignoj
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
4. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1970
5. SkoltVikio: Patrolo, 2014-06-23
angle:
1. patrol 2. patrol
beloruse:
1. патруль
bulgare:
1. патрул
ĉeĥe:
2. průzkumná hlídka
ĉine:
1. 巡警 [xúnjǐng], 巡查 [xúnchá], 巡逻 [xúnluó], 巡邏 [xúnluó], 巡逻队 [xúnluóduì], 巡邏隊 [xúnluóduì]
france:
2. patrouille
germane:
1. Patrouille, Streife 2. Sippe (Pfadfinder)
hispane:
2. patrulla
hungare:
1. őrjárat
itale:
2. squadriglia
japane:
巡察隊 [じゅんさつたい], 警邏隊 [けいらたい], 巡回警備隊 [じゅんかいけいびたい], パトロール隊 [ぱとろーるたい], 偵察隊 [ていさつたい]
nederlande:
1. patrouille 2. patrouille (m), ronde (f)
pole:
1. patrol 2. zastęp (w harcerstwie), patrol (w harcerstwie)
portugale:
1. patrulha 2. patrulha
ruse:
1. патруль, дозор
slovake:
prieskumná hliadka
ukraine:
патруль, дозір, дозор

patroli

serĉi 'patroli'
[patrol.0i]
(ntr)
1.
[patrol.0i.MIL]
Iri patrole: eĉ se ili sendus veturilon por patroli tiukvartale, mi vetus, ke la milico ne kapablus trovi ilin CKv ; la ĝendarmoj […] patrolis sur monta, traarbara vojo, kiam el vojo senasfalta alvenis veturilo ChR ; miaj gardpostenuloj intertempe finis sian deĵoron, mi ricevis du aliajn […], kiuj patrolis tien kaj reen kun la fusiloj sur la dorso MortulŜip ; turistoj ĝuas la malaltajn prezojn, kaj rusaj militistoj patrolas en la limregionoj [6].
2.
[patrol.0i.FIG]
(figure) Moviĝi observante kvazaŭ patrole: patrolas rubekolo preĝejkante, de l’firmament’ [7]; dumtage la [formikoj] kolektantoj de nutraĵo patrolas sur ĉiuj folioj kaj la arboŝelo forpelante malamikojn, kaptante insektojn kaj rikoltante la mielon de la afidoj [8].
VD:rondiri1, rundi
6. K. Kniivilä: La horloĝo haltis en la feria paradizo, 2008-05-23
7. La Ondo de Esperanto, Carmel Mallia: Karnavalo
8. R. Roze: Tekso-formiko, Kontakto, 1999:2
angle:
patrol
beloruse:
патруляваць
bulgare:
патрулирам
ĉeĥe:
hlídkovat, konat hlídku, patrolovat
ĉine:
巡查 [xúnchá], 巡逻 [xúnluó], 巡邏 [xúnluó], 巡 [xún], 巡視 [xúnshì], 巡视 [xúnshì]
france:
patrouiller
germane:
patrouillieren, auf Streife sein
hispane:
patrullar
hungare:
őrjáratozik
japane:
巡回警備する [じゅんかいけいびする], パトロールする [ぱとろーるする]
nederlande:
patrouilleren
pole:
patrolować
ruse:
патрулировать, обходить дозором
slovake:
hliadkovať, patrolovať
ukraine:
патрулювати, бути/стояти в дозорі, стояти на чатах

administraj notoj