Aldoni tradukojn al ReVo:

*patr/o

*patro

serĉi 'patro'
[patr.0o]
GEN
1.
[patr.0o.GEN]
Virseksa naskiginto de ido: ŝi estas mia fratino, filino de mia patro [1]; li estas la portreto de sia patro PrV ; mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonita PrV ; viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino [2]; mi estas patro de du belaj filinoj BdV ; patra amo; patra (hejma) lingvo LST:parenco.
2.
[patr.0o.praulo]
BIB Praulo, prapatro, generinto de gento: via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj [3].
3.
[patr.0o.triunua]
KRI (la Patro) En kristanismo, la unua el la personoj de la Triunuo: vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn [4]; vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita [5]; la malgranda Helga preĝis […] ke estu permesite al ŝi […] nur unu solan rigardon ĵeti en la ĉielan regnon al la Patro [6].
4.
[patr.0o.pastro]
KRI Respekta titolo donata al pastroj: KAT la sankta patro (papo); iu patro dominikano.
afrikanse:
vader
albane:
baba
amhare:
አባት
angle:
father
arabe:
1. أَبٌ ج آبَاءٌ
armene:
հայր
azerbajĝane:
ata
beloruse:
1. бацька 2. бацька (продак), прабацька 3. Айцец 4. бацюшка
bengale:
বাবা
birme:
ဖခင်
bosne:
otac
bretone:
tad
bulgare:
баща
ĉeĥe:
otec
ĉine:
父 [fù], 父亲, tr. 父親 [fùqin]
dane:
far
estone:
isa
eŭske:
1. aita
filipine:
ama
france:
père
galege:
pai
germane:
Vater 2. Urvater
guĝarate:
પિતા
haitie:
papa
haŭse:
uba
hebree:
אבּא
hinde:
पिता
hispane:
padre
hungare:
1. apa 3. Atya 4. atya
igbe:
nna
indonezie:
1. ayah, bapak, papa 3. Bapa
irlande:
athair
islande:
faðir
itale:
padre
japane:
[ちち]
jave:
rama
jide:
פאטער
jorube:
baba
kanare:
ತಂದೆ
kartvele:
მამა
kazaĥe:
әке
kimre:
tad
kirgize:
ата
kmere:
ឪពុក
koree:
아버지
korsike:
babbu
kose:
utata
kroate:
otac
kurde:
bav
latine:
pater
latve:
tēvs
laŭe:
ພໍ່
litove:
tėvas
makedone:
татко
malagase:
ray
malaje:
bapa
malajalame:
പിതാവ്
malte:
missier
maorie:
papa
marate:
वडील
monge:
txiv
mongole:
аав нь
nederlande:
vader, papa, pap, pa
nepale:
पिता
njanĝe:
bambo
norvege:
far
okcidentfrise:
heit
panĝabe:
ਪਿਤਾ ਨੂੰ
paŝtue:
پلار
pole:
ojciec
portugale:
1. pai 3. o Pai 4. padre
ruande:
se
ruse:
отец 4. отец, батюшка, падре
samoe:
tama
sinde:
پيءُ
sinhale:
පියා
skotgaele:
athair
slovake:
otec
slovene:
oče
somale:
aabaha
ŝone:
baba
sote:
ntate
sunde:
bapa
svahile:
baba
svede:
fader
taĝike:
падар
taje:
1. พ่อ, บิดา 2. บิดา 3. พระบิดา 4. คุณพ่อ
tamile:
தந்தை
tatare:
әтисе
telugue:
తండ్రి
tibete:
1. ཡབ་
tokipone:
mama mije
turke:
baba
ukraine:
батько
urdue:
والد
uzbeke:
ota
vjetname:
cha
volapuke:
fat, hipal
zulue:
ubaba

patreco

serĉi 'patreco'
[patr.0eco]
1.
[patr.0eco.KOMUNE]
Stato de viro, kiu estas patro: dum sia restado en Egiptujo Cezaro havis amrilaton al Kleopatra, kiu ĉirkaŭ 47 a.K. […] naskis filon, nomatan Ptolemeo la 15-a kaj kromnomata Cezarion, tamen la patreco de Cezaro rilate al tiu knabo estas pridiskutita de historiistoj [7]; Alexandre Dumas (filo): „Esploroj pri la patreco“ [8]; partebla patreco, la kultura kredo ke filo povas havi pli ol unu patro [9]; ili devus agnoski, ke gepatreco estas, plej ofte, memvola kaj memrespondeca afero [10].
Rim.: E. Wüster rimarkigis ke patradopatresto pli konvenus al tiu senco. [S. Pokrovskij]
2.
[patr.0eco.FIG]
Familiaj sentoj konvenaj al tiu stato.
angle:
1. fatherhood, paternity
beloruse:
бацькоўства
bretone:
tadelezh
ĉeĥe:
autorství, otcovství, paternita, původcovství
ĉine:
父亲的慈爱 [fùqīndecíài], 父親的慈愛 [fùqīndecíài], 父亲的风度 [fùqīndefēngdù], 父親的風度 [fùqīndefēngdù]
france:
paternité
germane:
Väterlichkeit 1. Vaterschaft
hispane:
paternidad
hungare:
apaság
indonezie:
keayahan, kebapakan
itale:
paternità
japane:
父性 [ふせい]
nederlande:
vaderschap
norvege:
farskap
pole:
1. ojcostwo 2. instynkt ojcowski
ruse:
отцовство
slovake:
otcovstvo
ukraine:
батьківство

*patrino

serĉi 'patrino'
[patr.0ino]
[patr.0ino.GEN]
GEN Naskintino de ido: la pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo [11]; la edzino de mia patro estas mia patrino [12]; pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino PrV ; viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino [13]; ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de patrino Marta . (figure) senlaboremo estas patrino de ĉiuj malvirtojPrV . LST:parencino
afrikanse:
ma
albane:
nënë
amhare:
እናት
angle:
mother
arabe:
أم
armene:
մայր
azerbajĝane:
ana
beloruse:
маці
bengale:
মা
birme:
မိခင်
bosne:
majka
bretone:
mamm
bulgare:
майка
ĉeĥe:
matka, máti
ĉine:
母 [mǔ], 母亲, tr.. 母親 [mǔqin]
dane:
mor
estone:
ema
eŭske:
ama
filipine:
nanay
france:
mère
galege:
nai
germane:
Mutter
guĝarate:
માતા
haitie:
manman
haŭse:
uwar
hebree:
אימא
hinde:
मां
hispane:
madre
hungare:
anya
igbe:
nne
indonezie:
ibu, mak, mama
irlande:
máthair
islande:
móðir
itale:
madre
japane:
[はは]
jave:
ibune
jide:
מוטער
jorube:
iya
kanare:
ತಾಯಿ
kartvele:
დედა
kazaĥe:
ана
kimre:
mam
kirgize:
эне
kmere:
ម្តាយ
koree:
어머니
korsike:
mamma
kose:
umama
kroate:
majka
kurde:
da, dê
latine:
mater
latve:
māte
laŭe:
ແມ່
litove:
motina
makedone:
мајка
malagase:
ny reniny
malaje:
ibu
malajalame:
അമ്മ
malte:
omm
maorie:
whaea
marate:
आई
monge:
niam
mongole:
ээж нь
nederlande:
moeder, mama, mam, ma
nepale:
आमा
njanĝe:
mayi
norvege:
mor
okcidentfrise:
mem
panĝabe:
ਮਾਤਾ
paŝtue:
مور
pole:
matka
portugale:
mãe
ruande:
nyina
ruse:
мать
samoe:
tina
sinde:
ماءُ
sinhale:
මව
skotgaele:
màthair
slovake:
matka
slovene:
mati
somale:
hooyo
ŝone:
amai
sote:
‘me
sunde:
indung
svahile:
mama
svede:
moder
taĝike:
модар
taje:
แม่, มารดา
tamile:
அம்மா
tatare:
әни
telugue:
తల్లి
tibete:
ཨ་མ་
tokipone:
mama meli
turke:
anne
ukraine:
мать
urdue:
ماں
uzbeke:
ona
vjetname:
mẹ
volapuke:
mot, jipal
zulue:
umama

patrineco

serĉi 'patrineco'
[patr.0ineco]
1.
[patr.0ineco.KOMUNE]
Stato de virino, kiu estas patrino: la patrineco lacigis vin, Sara [14]; la vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj Marta ; la geedzeco kiel interrilato de virino kaj viro, familio, patrineco kaj gepatreco troviĝas sub la protekto kaj flego de la Pola Respubliko [15].
Rim.: Ŝajnas ke patrinadopatrinesto pli konvenus al tiu senco. [S. Pokrovskij]
2.
[patr.0ineco.FIG]
Familiaj sentoj konvenaj al tiu stato.
angle:
1. motherhood, maternity
beloruse:
мацярынства
bretone:
mammelezh
ĉeĥe:
mateřství
ĉine:
母性 [mǔxìng] 1. 母亲身份 [mǔqīnshēnfèn], 母親身份 [mǔqīnshēnfèn], 母道 [mǔdào]
france:
maternité (état, sentiment de mère)
germane:
1. Mutterschaft
hispane:
maternidad
hungare:
anyaság
indonezie:
keibuan
itale:
maternità
japane:
母性 [ぼせい]
nederlande:
moederschap
norvege:
morskap
pole:
1. macierzyństwo 2. instynkt matczyny
ruse:
материнство
slovake:
materstvo
ukraine:
материнство

patri

serĉi 'patri'
[patr.0i]
(tr)
(malofte)
[patr.0i.KOMUNE]
Agi kiel patro al...: ŝi bezonis, ke iu okupiĝu pri ŝi, patru al ŝi [16]; li eble mem konsentos lin patri pro inklino [17]; (figure) la estrara kunsidejo scias, ĉu tiun miskalkulon patris Corsetti mem aŭ liaj kunestraranoj [18].
16. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 17
17. J. Racine, trad. G. Lagrange: Fedra, 1991
18. La Ondo de Esperanto, 2003, № 6 (104)
beloruse:
быць бацькам, ставіцца па-бацькоўску
ĉeĥe:
být otcem (někomu)
france:
se conduire comme un père pour...
germane:
wie ein Vater umsorgen
indonezie:
berayah, berbapak
slovake:
byť otcom
ukraine:
бути батьком, бути як батько, ставитися по-батьківському

*patrujo

serĉi 'patrujo'
[patr.0ujo]
[patr.0ujo.GEOG]
Lando de la gepatroj, kie iu naskiĝis, devenis, sentas sin hejma: vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi [19]; en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak [20]; profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo [21]; ĉi tie estas nia patrujo, ĉi tien nin tiras nia koro [22]; Egipto, la patrujo de la plej antikva civilizacio en la mondo [23]; (figure) la patrujo de la fabelo estas la oriento [24]; kolonio komunista de Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo, multaj personoj kune kun siaj familioj forlasis sian landon kaj formigris en la novan patrujon (kie oni trovas novan hejmon) FK ; la elpatrujigitoj [25] (ekzilitoj).
angle:
motherland, fatherland
beloruse:
бацькаўшчына, айчына
bretone:
mammvro
bulgare:
отечество, родина
ĉeĥe:
domovina, otčina, vlast
ĉine:
祖国 [zǔguó], 祖國 [zǔguó]
france:
patrie
germane:
Vaterland
hispane:
patria
hungare:
haza, hon
indonezie:
tanah air
itale:
patria
japane:
祖国 [そこく], 母国 [ぼこく]
nederlande:
vaderland
norvege:
fedreland
pole:
ojczyzna
ruse:
отечество, отчизна, родина
slovake:
domovina, otčina, vlasť
turke:
vatan, yurt
ukraine:
батьківщина, вітчизна, рідний край

*bopatro

serĉi 'bopatro'
[patr.bo0o]
[patr.bo0o.aledza]
GEN Patro de la edzo respektive la edzino: la patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino [26]; Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana [27]; kaj oni sciigis al Tamar, dirante: jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn ŝafojn [28]; kiam ŝi aŭdis la sciigon pri la […] morto de sia bopatro kaj de sia edzo, ŝi kliniĝis kaj naskis, ĉar subite atakis ŝin la naskaj doloroj [29]; Zhen Shiyin […] rifuĝis kun la edzino kaj du servistinoj al la sufiĉe bonhava bopatro [30].
LST:parenco
angle:
father-in-law
beloruse:
цесьць, сьвёкар
bretone:
tadeg, tad-kaer
ĉeĥe:
tchán, švígrfotr (hovor.)
ĉine:
丈人 [zhàngrén], 岳丈 [yuèzhàng], 岳父 [yuèfù]
france:
beau-père (par alliance)
germane:
Schwiegervater
hispane:
suegro
hungare:
após, ipa
indonezie:
ayah mertua, bapak mertua
itale:
suocero
japane:
しゅうと
nederlande:
schoonvader
norvege:
svigerfar
pole:
teść, świekier
portugale:
sogro
ruse:
тесть, свёкор
slovake:
svokor, tesť
ukraine:
тесть, свекор
volapuke:
lüfat

*bopatrino

serĉi 'bopatrino'
[patr.bo0ino]
[patr.bo0ino.aledza]
GEN Patrino de la edzo respektive de la edzino: kaj Boaz respondis kaj diris al ŝi: Jam estas rakontita al mi ĉio, kion vi faris al via bopatrino post la morto de via edzo [31]; malagrable estas rimarki en granda societo, ke la edzino kaj bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon de aliaj [32]; ŝi veturis kun sia bopatrino, ĉar la fianĉo pro siaj multaj okupoj ne povis entrepreni la vojaĝon al Jutlando [33]; lia edzino mastrumis, ne povante zorgi la du infanojn, pro kio li venigis sian bopatrinon [34].
LST:parencino
angle:
mother-in-law
beloruse:
цешча, сьвякроў
bretone:
mammeg, mamm-gaer
ĉeĥe:
tchýně, švigrmutr (hovor.)
ĉine:
婆婆 [pópo], 丈母娘 [zhàngmǔniáng], 泰水 [tàishuǐ], 岳母 [yuèmǔ], 家婆 [jiāpó]
france:
belle-mère (par alliance)
germane:
Schwiegermutter
hispane:
suegra
hungare:
anyós, napa
indonezie:
ibu mertua
itale:
suocera
japane:
しゅうとめ
nederlande:
schoonmoeder
norvege:
svigermor
pole:
teściowa, świekra świekra
portugale:
sogra
ruse:
тёща, свекровь свекровь
slovake:
svokra, testiná
ukraine:
теща, свекруха
volapuke:
lümot

*bogepatroj

serĉi 'bogepatroj'
[patr.boge0oj]
[patr.boge0oj.aledzaj]
GEN La gepatroj de la edzo respektive de la edzino: la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj [35]; mia edzo Bruno estas sola infano, kaj miaj bogepatroj estas tre ordemaj homoj, kiuj kredeble neniam eĉ pensis pri la ideo rigardi iun alian „por deziri ŝin“ [36].
35. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §39.
36. S. Johansson: Familiara Kristnasko aŭ Kun ekskuzo sen ekskuzoMonato
angle:
in-laws
beloruse:
цесьць і цешча, сьвёкар і сьвякроў, бацькі жонкі (для мужа), бацькі мужа (для жонкі)
bretone:
tud-kaer
ĉine:
公婆 [gōngpó], 翁姑 [wēnggū]
france:
beau-parents (beau-père et belle-mère)
germane:
Schwiegereltern
hungare:
apósék, anyósék
indonezie:
mertua
itale:
suoceri (coppia di)
nederlande:
schoonouders
norvege:
svigerforeldre, svigers
pole:
teściowie
ruse:
тесть и тёща, свёкор и свекровь свёкор и свекровь
ukraine:
жінчині батьки/родичі, чоловікові батьки/родичі

*duonpatro [37]

serĉi 'duonpatro'
[patr.duon0o]
[patr.duon0o.GEN]
GEN Edzo de patrino rilate al ŝiaj infanoj, ne estanta la biologia patro de ili: Becher multe vojaĝis, unue devige kun la duonpatro al Svedio, Nederlando kaj Italio, poste profesie [38]; Louis Armstrong […] pafis per la revolvero de sia duonpatro al aero dum la novjara celebrado [39].
angle:
stepfather
beloruse:
айчым, вотчым
bretone:
leztad
ĉeĥe:
nevlastní otec, otčím
ĉine:
繼父 [jìfù], 继父 [jìfù]
france:
beau-père (époux de la mère)
germane:
Stiefvater
hispane:
padrastro
hungare:
mostohaapa
indonezie:
ayah tiri, bapak tiri
itale:
patrigno
japane:
継父 [けいふ], まま父 [ままちち]
nederlande:
stiefvader
norvege:
stefar
pole:
ojczym
ruse:
отчим
slovake:
nevlastný otec
ukraine:
вітчим

*duonpatrino

serĉi 'duonpatrino'
[patr.duon0ino]
[patr.duon0ino.GEN]
GEN Edzino de patro rilate al liaj infanoj, ne estanta ilia biologia patrino: lia duonpatrino estas mia bofratino [40]; urson evitu, duonpatrinon ne incitu PrV ; kiel malbone ilia duonpatrino agis kontraŭ ili ĉiuj [41]; mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna loĝado komencis min malami kaj baldaŭ ekscitis kontraŭ min mian patron, kiu ŝin senfine amis kaj plenumadis ĉiujn ŝiajn kapricojn FK ; patrin’ duonpatriniĝinta Ifigenio .
angle:
stepmother
beloruse:
мачаха
bretone:
lezvamm
ĉeĥe:
macecha, nevlastní matka
ĉine:
后妈 [hòumā], 後媽 [hòumā], 后母 [hòumǔ], 後母 [hòumǔ], 繼母 [jìmǔ], 继母 [jìmǔ], 养母 [yǎngmǔ], 養母 [yǎngmǔ]
france:
belle-mère (épouse du père)
germane:
Stiefmutter
hispane:
madrastra
hungare:
mostohaanya
indonezie:
ibu tiri
itale:
matrigna
japane:
継母 [けいぼ], まま母 [ままはは]
nederlande:
stiefmoeder
norvege:
stemor
pole:
macocha
ruse:
мачеха
slovake:
macocha, nevlastná matka
ukraine:
мачуха

*gepatroj [42]

serĉi 'gepatroj'
[patr.ge0oj]
[patr.ge0oj.tradicie]
GEN Patro kaj patrino; en pli vasta senco ankaŭ iu paro aŭ grupo de homoj plenumantaj tiun rolon: patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj [43]; vi forlasis viajn gepatrojn kaj vian naskiĝlandon, kaj iris al popolo, kiun vi ne konis hieraŭ nek antaŭhieraŭ [44]; kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon [45]; ke Sara […] neniam forlasos la religion de siaj gepatroj [46]; kiam la gepatroj ekdormis, Haĉjo leviĝis, volis iri eksteren […] frumatene […] la duonpatrino kondukis ilin ankoraŭ pli profunde en la arbaron [47]; bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas PrV .
angle:
parents
beloruse:
бацькі
bretone:
kerent (tad ha mamm), tud (tad ha mamm)
ĉeĥe:
rodiče
ĉine:
父母 [fùmǔ]
eŭske:
gurasoak
france:
parents
germane:
Eltern
hebree:
הורים
hungare:
szülők
indonezie:
orang tua
itale:
genitori
japane:
両親 [りょうしん]
nederlande:
ouders
norvege:
foreldre
okcidentfrise:
âlders
pole:
rodzice
ruse:
родители
slovake:
rodičia
svede:
föräldrar
taje:
ผู้ปกครอง, พ่อและแม่
tibete:
ཕ་མ་
ukraine:
батьки
volapuke:
pals

gepatro

serĉi 'gepatro'
[patr.ge0o]
(malofte)
[patr.ge0o.GEN]
GEN Patro, patrino aŭ neduumulo en tia parenco-rilato; parento: se oni heredas normalan genon de la alia gepatro, oni tamen povas produkti sufiĉe de la normala p16-proteino [48]; jen ebla tasko, sendube pens-instiga, por gepatro kaj gefilo: kundiskuti la verkon [49]; tion li tuj diras dufoje (al ĉiu gepatro en ties lingvo).
Rim.: Ĉi tiu uzo devias de la tradicia uzo, kaj ne ĉiuj esperantistoj akceptas ĝin. Vidu la duan sencon de „ge-“.
48. Steĉjo Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, 1997/07, p. 14
49. Jorge Camacho: Diskutige kaj diskutinde, Monato, 2000/08, p. 25
afrikanse:
ouer
albane:
prind
amhare:
ወላጅ
angle:
parent
arabe:
الأم
armene:
ծնող
azerbajĝane:
valideyn
beloruse:
адзін з бацькоў
bengale:
পিতা বা মাতা
birme:
မိဘတစ်
bosne:
roditelj
bretone:
unan eus ar gerent
ĉeĥe:
rodič
ĉine:
父母亲 [fùmǔqīn], 父母親 [fùmǔqīn]
dane:
forælder
estone:
vanem
eŭske:
gurasoa
filipine:
magulang
france:
parent (père ou mère)
galege:
pai
germane:
Elternteil
guĝarate:
પિતૃ
haitie:
paran
haŭse:
iyaye
hebree:
הורה
hinde:
माता पिता
hungare:
szülő
igbe:
nne na nna
indonezie:
orang tua
irlande:
tuismitheoir
islande:
foreldri
itale:
genitore
japane:
[しん]
jave:
tiyang sepah
jide:
פאָטער
jorube:
obi
kanare:
ಮೂಲ
kartvele:
მშობელს
kazaĥe:
ата-аналар
kimre:
rhiant
kirgize:
ата-эне
kmere:
មេ
koree:
부모
korsike:
female
kose:
umzali
kroate:
roditelj
kurde:
dê û bav
latine:
parente
latve:
vecāks
laŭe:
ພໍ່ແມ່
litove:
tėvų
makedone:
родител
malagase:
ray aman-dreny
malaje:
ibu bapa
malajalame:
പാരന്റ്
malte:
ġenitur
maorie:
matua
marate:
पालक
monge:
niam txiv
mongole:
эцэг, эх
nederlande:
ouder
nepale:
आमा
njanĝe:
kholo
okcidentfrise:
âlder
panĝabe:
ਮਾਤਾ
paŝtue:
مور او پلار
pole:
rodzic
ruande:
umubyeyi
ruse:
родитель
samoe:
matua
sinde:
والدين
sinhale:
මව්
skotgaele:
pàrant
slovake:
rodič
slovene:
matična
somale:
waalidka
ŝone:
mubereki
sote:
motsoali
sunde:
indungna
svahile:
mzazi
svede:
förälder
taĝike:
волидайн
taje:
พ่อหรือแม่
tamile:
பெற்றோர்
tatare:
ата-ана
telugue:
పేరెంట్
tokipone:
mama
ukraine:
батько
urdue:
والدین
uzbeke:
ota-
vjetname:
mẹ
volapuke:
pal
zulue:
umzali

prapatro

serĉi 'prapatro'
[patr.pra0o]
[patr.pra0o.GEN]
GEN Malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ gento (familio); patro2: la prapatro Adamo; Ben-Ami estas la prapatro de la Amonidoj [50]; (frazaĵo) kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco [51] (t.e. pace mortos).
Rim.: La Nova Testamento uzas ankaŭ la tiukuntekste evitindan vorton patriarko3.
angle:
forefather
beloruse:
прабацька
bretone:
gourdad, hendad
ĉeĥe:
prarodič, předek, vzdálený předek
ĉine:
祖先 [zǔxiān], 祖輩 [zǔbèi], 祖辈 [zǔbèi], 祖 [zǔ], 先 [xiān], 祖宗 [zǔzōng]
france:
aïeul (ancêtre masculin), ancêtre (masculin)
germane:
Vorfahre, Urvater
hungare:
ősapa
indonezie:
leluhur, nenek moyang
itale:
antenato, avo (antenato)
japane:
先祖 [せんぞ]
nederlande:
voorvader
norvege:
forfar
pole:
praojciec, protoplasta
ruse:
праотец, прародитель
slovake:
praotec
ukraine:
праотець, предок

Patronia

serĉi 'Patronia'
[patr.P0onia]
KRI Kristana preĝo, komenciĝanta per la vortoj „patro nia...“, laŭ la Nova Testamento transdonita de Jesuo al la disĉiploj: la knabo estis tute terurita, li volis ekpreĝi Patronian, sed li memoris nenion [52]; la fideluloj ofte kutimis diri la patronian preĝon en la gaela [53]. VD:kadiŝo
angle:
Lord's Prayer
beloruse:
Ойча наш
ĉine:
主祷文 [zhǔdǎowén], 主禱文 [zhǔdǎowén]
france:
Notre Père
germane:
Vaterunser
indonezie:
Doa Bapa Kami
latine:
Pater noster

prapatrino

serĉi 'prapatrino'
[patr.pra0ino]
[patr.pra0ino.GEN]
GEN Malproksima parencino de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondintino de popolo, tribo aŭ gento (familio): laŭ lokaj onidiroj, en la urbo Ĝido (Sauda Arabio) troviĝas la tombo de Evo, la biblia prapatrino de la homaro [54].
angle:
foremother
beloruse:
прамаці
france:
aïeule (ancêtre féminin), ancêtre (féminin)
germane:
Vorfahrin, Urmutter
hungare:
ősanya
indonezie:
leluhur, nenek moyang
itale:
antenata, ava (antenata)
nederlande:
voormoeder
pole:
pramatka
ruse:
праматерь, прародительница
slovake:
pramatka

adopta patro

serĉi 'adopta patro'
[patr.adopta0o]
[patr.adopta0o.GEN]
GEN Vira plenaĝulo rilate al tiu infano, kiun li adoptis: li estis adoptita de fiŝkaptisto loĝinta en la mara zono de Binh Dinh; tie li instaliĝis kaj faris la metion de sia adopta patro [55]. VD:vic-2
55. Nguyen Thi Ngọc Lan: La Roko de la Edzino atendanta sian Edzon, 2007-03-25
angle:
adoptive father
beloruse:
прыёмны бацька
ĉine:
养父 [yǎngfù], 養父 [yǎngfù]
france:
père adoptif
germane:
Adoptivvater
indonezie:
ayah angkat, bapak angkat
japane:
養父 [ようふ]
nederlande:
adoptievader

adopta patrino

serĉi 'adopta patrino'
[patr.adopta0ino]
[patr.adopta0ino.GEN]
GEN Plenaĝulino rilate al tiu infano, kiun ŝi adoptis: post lia mortkondamno ni ne plu povis vizitadi lin krom lia adopta patrino kaj lia fratino [56].
56. J. Barbier, trad. M. Pierru: La Spirita Testamento de Mortkondamnito, Dio Benu, 2004:2 (54)
angle:
adoptive mother
beloruse:
прыёмная маці
france:
mère adoptive
germane:
Adoptivmutter
indonezie:
ibu angkat
japane:
養母 [ようぼ]
nederlande:
adoptiemoeder

administraj notoj

pra~ino: Mankas dua fontindiko.
adopta ~o: Mankas dua fontindiko.
adopta ~ino: Mankas dua fontindiko.