*paser/o UV *pasero serĉi 'pasero' [paser.0o] Genro el familio paseredoj (Passer), vivanta precipe en urboj: pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota [1]; ĉu oni ne vendas du paserojn por asaro [2]? la historion aŭdis [mi] de la paseroj [3]; ĉiuj junaj paseroj ne fariĝos najtingaloj [4]; amase balanciĝadis la paseroj sur la vinberbranĉoj kaj babiladis inter si [5]; la neĝa kovro kvazaŭ trafalis en la teron kaj jen sur unu jen sur alia loko elmontriĝis verda placeto, kie tuj eksvarmis paseroj [6]; paseroj kaj paruoj flugetis inter la branĉoj de la pomarboj [7]; ĝi estas ankoraŭ pasero en la aero PrV (nur projektita, ne efektivigita; vd. birdo, nebulo); celis paseron, trafis anseron PrV ; pri tio jam ĉiuj paseroj babilas PrV (tio estas jam diskonata). dompasero 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 222. La Nova Testamento, Mateo 10:293. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Poligono4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro7. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto angle: sparrow dom~o: house-sparrow. beloruse: верабей bretone: filip (evn), golvan dom~o: golvan boutin. bulgare: врабче dom~o: домашно врабче. ĉeĥe: vrabec dom~o: vrabec domáci. ĉine: 雀 [què], 麻雀 [máquè] france: passereau dom~o: moineau. germane: Sperling, Spatz dom~o: Haussperling. hispane: gorrión hungare: veréb dom~o: házi veréb. japane: スズメ katalune: pardal, teuladí latinece: dom~o: Passer domesticus. Passer nederlande: mus pole: wróbel dom~o: wróbel domowy. ~o en la aero: gruszki na wierzbie. portugale: dom~o: pardal. ruse: воробей dom~o: домовый воробэй. slovake: vrabec svede: sparv ukraine: горобець paseroformajserĉi 'paseroformaj' [paser.0oformaj] Ordo el la klaso birdoj (Passeres, Passeriformes), kies idoj malfermas la bekon ĉe tuŝo de la beko aŭ ĉe tremeto de la nesto kaŭzita de alveno de gepatra birdo. beloruse: вераб'іныя (атрад) bretone: golvaneged bulgare: врабчоподобни ĉine: 雀形目 [qiǎoxíngmù] france: passériformes germane: Sperlingsvögel hungare: verébalakúak katalune: passeriformes latinece: Passeres Passeriformes nederlande: zangvogels pole: wróblowate ruse: воробьиные (отряд) svede: tättingar ukraine: горобцеподібні administraj notoj ~oformaj: Mankas dua fontindiko. ~oformaj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.