Aldoni tradukojn al ReVo:

ReVo 9paprik/o JED

papriko

serĉi 'papriko'
[paprik.0o]
KUI
1.
[paprik.0o.pulvoro]
Spico (ruĝa, bruna aŭ flava) preparata el sekigita kaj pulvorigita frukto de iuj specoj de kapsiko: hungara, dolĉa, akra papriko; la papriko dolĉe-delikate gustas kaj agrable odoras [1]; se iam provizon da sal' aŭ papriko vi ree bezonos, […] ree vi venos [2]; SIN:ruĝa pipro
2.
[paprik.0o.frukto]
Manĝebla frukto de kapsiko: origine gulaŝo estas tipa supo kun multe da viando kaj paprikoj, kun terpomoj kaj pastaĵo [3]; fritita rizo kun malforta paprikofrukto [4]; malgrandas la grajnetoj de bona la papriko, sed ili, pli ol nuksoj, varmigas per la piko [5].
1. Monato, Julius Hauser: Papriko protektata, 2014
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Oni Fermas La Butikon
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, 15 faktoj kiujn vi certe ne sciis pri Hungario...
4. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 10
5. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 4
angle:
1. red pepper, paprika
beloruse:
1. папрыка, чырвоны перац
ĉeĥe:
1. paprika (koření| plod)
ĉine:
紅辣椒粉 [hónglàjiāofěn], 红辣椒粉 [hónglàjiāofěn], 牛角椒 [niújiǎojiāo], 青椒 [qīngjiāo], 辣子 [làzi], 紅辣椒 [hónglàjiāo], 红辣椒 [hónglàjiāo], 辣椒粉 [làjiāofěn]
france:
1. paprika
germane:
1. Paprika
hispane:
1. pimentón, pimiento
hungare:
1. paprika
indonezie:
1. paprika
japane:
1. パプリカ, 甘唐辛子 [あまとうがらし]
nederlande:
1. paprika (poeder), paprikapoeder
pole:
1. papryka (zmielona przyprawa)
portugale:
1. páprica, colorau
ruse:
1. паприка, красный перец
slovake:
1. paprika
ukraine:
1. паприка, червоний перець

administraj notoj