2papirus/o JED papirusoserĉi 'papiruso' [papiru.0o] 1.[papiru.0o.BOT] Specio de cipero (Cyperus papyrus), el kies ŝelo oni en la antikvo produktis foliojn por surskribi: pro plej malgranda bagatelo oni kuŝigas min sur la tero kaj batas kiel papiruson [1]. papirusoj (Cyperus papyrus), ĉe Sirakuzo, Sicilio CC BY-SA 3.0 [2] 2.[papiru.0o.surfaco] Folio el tigaj ŝeloj de papirusaj kanoj preparita por ricevi skribaĵojn, kutima skribsurfaco de antikva Okcidentazio ĝis Eŭropo: [la] templo […] posedis grandegan bibliotekon de papirusoj [3]; leteroj argilaj kaj papirusaj [4]; ĉe la okuloj li tenis papirusan rulaĵon kaj diligente ion legis [5]; en ies epistolo papirusis jene: la plej bona politiko estas: ignori ilin kiom eble [6]; la nun ekzistantaj tekstoj de la duakanonaj libroj estas en la greka, kvankam de kelkaj ekzistis pli fruaj versioj en la hebrea aŭ aramea, pri kio atestas iuj papirusoj[7]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV2. pjt56, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cyperus_papyrus-pjt2.jpg3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LIV6. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 57. Carlo Minnaja: Spirokapta historia fresko (La Duakanonaj Libroj), Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 28a angle: papyrus beloruse: папірус ĉeĥe: šáchor papírodárný ĉine: 1. 莎草紙 [suōcǎozhǐ], 莎草纸 [suōcǎozhǐ] france: papyrus germane: 1. Papyrusstaude 2. Papyrus hungare: 1. papiruszsás 2. papirusz japane: パピルス, パピルス紙 [パピルスかみ], パピルス文書 [パピルスぶんしょ] latinece: 1. Cyperus papyrus nederlande: papyrus pole: papirus portugale: papiro rumane: papirus ruse: папирус slovake: šachor papyrusový ukraine: папірус administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.